Permesu, estimata s-ano Roman Mutin, ke mi revenas al vi kaj al via aserto, ke genro estas socikultura prezentado de la sekso! Mi volas atentigi vin al la libro Nia fundamento sub lupeo de la Nederlanda gramatikisto D-ro Gerrit François Makkink. Lia verko pritraktas ankaŭ la temon »sufiksoj pri genro kaj sekso« (ĉapitro 3.2.7). Kiam mi ĝuste komprenas la aŭtoron, li iel subtenas vian opinion.
Kvankam mi estas nur negravulo, mi ne pretas akcepti lian opinion pri ĉi tiu temo; sed mi volis honeste informi vin pri ĉi tiu verko.
»Ĉu la seksindikado estas sufiĉe bone garantiita? Ne: ekzistas kelkaj seksaj kaj feminismaj problemoj en la Esperanto-vortaro, kaŭzitaj de manko de afiksoj.«
Nia fundamento sub lupeo, de G. F. Makkink, Flandra Esperanto-Ligo 1990, p. 105
Eble vi havos iam okazon enmanigi kaj legi ĉi tiun ĝenerale legindan libron. Se jes: multan plezuron!

Kara Andreas,
Mi ĵus legis vian novan afiŝon en via blogo. Poste mi revenis al la antaŭa artikolo kaj trovis, ke mia respondo pri ĝi ne plu estas tie. Kio okazis ?
Bonan tagon ! Jens
Sent with [ProtonMail](https://protonmail.com) Secure Email.
‐‐‐‐‐‐‐ Original Message ‐‐‐‐‐‐‐
ŜatoŜato
Pardonu! Estis mia eraro.
ŜatoŜato
pridispututa temo jam de miljaroj
ŜatoŜato