nuklea eksplodo en maro

Adiaŭ al tiuj malamikoj de la paco!

I.

Mi ŝanĝiĝos! For de Facebook, Twitter, WhatsApp kaj YouTube al VKontakt kaj Telegram. Paŝo post paŝo mi retiriĝos; mi adiaŭos per tiuj ĉi linioj rekte al amikoj, kaj pli poste mi nuligos miajn profilojn. (Ekster unu ĉe Twitter, pro la ĉarmaj bildoj kaj filmetoj de junaj, belaspektaj viroj.)

Mi ĝojus eble renkonti vin ĉe VKontakt kaj Telegram!

II.

Donald John Trump, 45a prezidento de Usono (2017 – 2021)

Facebook, Twitter kaj YouTube apartenas al tiuj fortoj, kiuj malhelpis duan ofico-periodon de Donald Trump kiel prezidento de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko. Li, Donald Trump, estis la unua prezidento post James “Jimmy” Carter, kiu ne komencis novan militon.

Donald Trump interparolis kun Nord-Koreujo. Li malkaŝis la Usonan armean ministerion Pentagon kiel hejmon de militojn-instigantoj por plue riĉigi produktantojn kaj komercistojn de armiloj. Li pretis pripensi la traktadon de Edward Snowden. Li planis retiri taĉmentojn okupantajn el Germanujo.

La laŭdire por la paco batalantaj maldekstruloj, duon-maldekstruloj kaj “bonuloj” silentis pri la fiaj kampanjoj kontraŭ Donald Trump. Aŭ subtenis ilin. Ekde longa tempo jam ili forlasis la vicojn de la por-paca movado.

La planoj de Donald Trump normaligi la interrilatojn kun Ruslando estis sukcese atakitaj kaj malhelpitaj fare de unueca fronto de politikistoj, ĵurnalistoj kaj potenculoj en la fono de Usono kaj Eŭropo.

Joseph “Joe” Biden, 46a prezidento de Usono (ekde 2021)

Nun sidas en la Blanka Domo en Vaŝingtono iu, kiu tuj post sia ek-ofico sendis batalŝipojn en la Nigran Maron kaj bombaviadilojn en Norvegujon kaj nuligis la retiron de Usonaj taĉmentoj el Germanujo. La III-a Mondmilito nuklea estas nun denove iom pli reala.

Joseph “Joe” Biden ofendis la prezidenton de Ruslando kaj proklamis la nacian krizan staton por defendi Usonon kontraŭ danĝero el Ruslando. Pli kaj pli multaj taĉmentoj de NATO marŝas en la direkton al Ruslando.

Cetere: La nuna Usona prezidento Biden responsis pri partoj de la milito kontraŭ la internacia juro kontraŭ Serbujo kaj pri la puĉo kaj ŝtatrenverso en Ukrajno.

III.

Germanujo en 2017 denove enkondukis la cenzuron (NetzDG). De tiam agentejoj forviŝas en Facebook, Twitter kaj YouTube artikolojn, filmetojn kaj komentojn, kiuj kritikas la regantan politikon. Kritiko pri Black Lives Matter, la devigoj pro COVID-19, pri politike korekta konduto kaj parolado (political correctness), rifuĝintoj, samseksemuloj ktp nun estas nomata malamo kaj fi-agitado. Pledoj por humanismo kaj klerismo* – kaj en tiu kadro kontraŭ la islamo – ne estas permesitaj. Sed fi-agitadon kontraŭ Judoj oni toleras.

Facebook preparas apliki filtrilon, kiu limigos aŭtomate la disvastigadon de politikaj disputoj.

Kritikemaj voĉoj silentiĝas (do, estas silentigitaj). Aŭtoroj kaj komentintoj estas baritaj por-tempe aŭ por ĉiam. La ebloj de opoziciuloj disvastigi sian opinion estas pli kaj pli limigitaj. Ankaŭ Twitter nuligas iliajn profilojn kaj YouTube iliajn kanalojn. Eĉ unu, kiu disvastigis ja nur tekston de la fama Germana verkisto Heinrich Heine (1797 – 1856), estis barita pro ties vortoj: Heine ne konformus al la komunumo-reguloj de Facebook.

“La Germano similas al sklavo, kiu obeas al sia sinjoro sen kateno, sen vipo, pro la pura vorto, ja pro la vido. La sklaveco estas en si mem, en sia animo; pli malbone ol la fizika sklaveco estas la spirita. Oni devas liberigi la Germanojn de interne, de ekstere nenion helpas.” (Heinrich Heine)

Facebook, Twitter kaj YouTube fie mortigas la liberan opiniesprimon kaj kvazaŭ tretas per siaj piedoj la akiraĵojn de la humanismo kaj klerismo*. Konforme al la ricevitaj komisionoj!

Mi estis publike akuzinta per komento la hipokritecon de la tiel-nomata Eŭropa Parlamento. Ĝi estis je la 12a de Marto 2021 proklaminta “regionon de libereco por LGBTIQ*”. Nur unu jaro pli frue, en la Februaro 2020, la prezidentino de la Eŭropa Unio D-ino Ursula von der Leyen akceptis en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopujo, dum kunsido kun la Afrika Unio – por protekti la evoluon de ekonomiaj interrilatoj – la “alian traktadon” de samseksemuloj kaj hermafroditoj en Afriko. Tiu “alia traktado” signifas: multjara arestado aŭ mortpuno en la plej multaj Afrikaj landoj, ankaŭ torturado kaj linĉado fare de “decaj” najbaroj inkluzive brulmortigadojn. [vidu ĉi tie]

2017-08-22: “Ses samseksemuloj mortbatigitaj de kolera komunumo en Taraba ŝtato [Niĝerio], tio okazis pasintsemajne … konfirmite de ĉeestinto. Seun Idanga” (fonto: Gays Africains Emigration)

Mi trovis nur du Germanlingvajn komunikilojn, kiuj raportis pri la perfido fare de la Eŭropa Unio de la samseksemuloj en Afriko.

  • queer.de: “Afrikanische Union fordert von Europa Akzeptanz für Verfolgung Homosexueller” [ĉi tie] (Afrika Unio postulas al Eŭropo akcepti persekutadon de samseksemuloj)
  • Junge Freiheit (Juna Libereco, dekstra gazeto): “Afrikanische Union verlangt Toleranz für Homo-Verfolgung” [ĉi tie] (Afrika Unio postulas toleri persekutadon de samseksemuloj)

Mi aŭdis nenion pri protestoj fare de la Eŭropa Parlamento, de frakcioj aŭ parlamentanoj, nenion de eminentuloj aŭ asocioj de la samseksemula movado aŭ de maldekstraj partioj aŭ iuj solaj bonuloj.

Facebook baris min 30 tagojn, mia teksto estis forviŝita. Facebook ne protektas nigrajn samseksemulojn en Afriko, Facebook protektas la mensogon, ke la Eŭropa Unio agus dece kaj honeste por ĉiuj nigruloj kaj samseksemuloj.

IV.

Mi rimarkos la mankon de kelkaj konvenaj ebloj, kiujn Facebook, Twitter kaj YouTube ofertas. Sed tiel estas la vivo!

V.

WhatsApp apartenas al Facebook kaj planas, ke baldaŭ la uzantoj, kiuj pagas nenion, perdos siajn rajtojn pri siaj propraj tekstoj, bildoj, filmetoj, kantoj ktp. Nova posedanto estos WhatsApp, kiu uzos eble ĉion laŭ sia gusto.


Klarigoj

* klerismo = bg: Просвещение, de: Aufklärung, en: The Enlightenment, es: Ilustración, et: Valgustusajastu, fr: Siècle des lumières, hu: Felvilágosodás, it: Illuminismo, ko: 계몽시대, nl: verlichting, ru: Эпоха Просвещения, sw: Zama za Mwangaza, th:ยุคเรืองปัญญา, zh: 啟蒙時代

* LGBTIQ = lesbianoj (samseksemulinoj), gejoj (vir-samseksemuloj), ambaŭseksemuloj, interseksuloj kaj aliaj similaj

Propono pri similtema artikolo:

Pledo por samseksemuloj … Ĉu aŭ nur kaŝita malamo kontraŭ Pollando? [ĉi tie]

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s