Palestino, fonto de la malamo kontraŭ la Judoj

Fia antisemitismo inundas Eŭropajn urbojn. La farintoj estas Palestinanoj kaj aliaj Araboj, Turkoj kaj iliaj aliancanoj. Maldekstraj rondoj balbutas pravigojn. Ŝtataj sendostacioj aplikas eŭfemismojn por kaŝi la agojn kaj la farintojn. Malgraŭ la multaj ĵuroj protekti la Judojn fare de la politikistoj, denove la Eŭropaj Judoj estas perfiditaj kaj restas solaj.


Jarcentojn la Judoj suferis en Eŭropo. La kulmino estis la genocido de la Eŭropaj Judoj fare de la nacisocialistoj kaj iliaj aliancanoj. La veneno de la malamo kontraŭ la Judoj (antisemitismo) estis disvastiĝinta tra multaj nacioj. Post la Dua Mondmilito Eŭropaj politikistoj pretis plenumi la ardan deziron de Judaro reiri en Palestinon, en de Dio promesitan landon. Tiel la problemo estus for el la Eŭropaj landoj.

La Araboj en Palestino kaj ankaŭ multaj Judoj loĝantaj tie ne vere pretis akcepti ĉi tiom amasojn da novuloj el la tuta mondo. Ankaŭ la Arabaj ŝtatoj ĉirkaŭ Palestino rifuzis la planon dividi la landon en du ŝtatoj, unu Araba kaj unu Juda ŝtato. Ili ne pretis akcepti, ke oni provas solvi la problemon de la Eŭropa malamo kontraŭ la Judoj (antisemitismo) je iliaj kostoj. Ankaŭ pro ilia propra malestimo pri la Judoj.

Kiam Britujo kaj Francujo bezonis la Arabajn gentojn por batali kontraŭ la Otomana Regno, la posta Turkujo, kaj kontraŭ Germanujo kaj Italujo, tiam ili promesis ĉion ajn al siaj Arabaj aliancanoj. La Brita ministro de eksteraj aferoj Arthur James BALFOUR estis unu el la elstaraj trompantoj. Oni promesis la tutan Palestinon al la Araboj kaj la egalan terenon al la Judoj. Britoj kaj Francoj bezonis ja ankaŭ la subtenadon fare de la Judoj en Eŭropo kaj Usono. Nur la Judoj – pro multjaraj spertoj – antaŭsentis la trompadon.

La terorismaj Judaj sekretaj organizaĵoj Haganah (la defendo) kaj Irgun (Nacia Militorganizaĵo en la Tero de Israelo) bombis, ĉantaĝis, forrabis, murdis kaj torturadis soldatojn kaj civitanojn – simile al la nuna Hamas – por atingi sian celon: Juda ŝtato Israelo sur la tereno de Palestino. Ili defendis sian kriman konduton per la genocido de la Judoj (Holocaust) dum la Dua Mondmilito. La decido de la Unuiĝintaj Nacioj – kontraŭ sia propra ĉarto – okazis sur-baze ankaŭ de ĉantaĝoj de pli malgrandaj membroj. Gravis nur, ke la Judoj iros for en Palestinon.

La libro Kiel Israelo elpelis la Palestinanojn 1947 – 1949 de Dominique VIDAL kaj Sébastien BOUSSOIS (MAS 2009) baziĝas sur malkaŝoj de la Novaj Israelaj Historiistoj. Amara verko.

La aŭtoroj proponas en la verko sintezon de dudek jaroj da laboro de la Novaj Israelaj Historiistoj pri la demando, ĉu Israelo vere elpelis la Palestinanojn kaj kiel – demando esence grava por ia ajn solvo de la konflikto en Proksima Oriento.

La Brita kvar-parta filmo The Promise (La promeso) rakontas la historion de juna Brita oficisto, kiu ĉeestis la ofte barbarecan elpeladon de Arabaj Palestinanoj fare de Judaj teroristoj. Liaj penoj resti homeca kondukas lin en multajn kverelojn. Liaj estroj malpermesis al li haltigi eĉ la plej kruelajn krimojn.

Estas terura, kortuŝa dramo, pri kio Germana Juda gazeto furiozis.

Germanlingva versio de la filmo

Sed ni ne forgesu, ke Arabaj ŝtatoj multfoje perfidis la Palestinanojn Arabajn. Je la komenco Jordanio per sekreta kontrakto kun la Juda registaro de Israelo. Palestinaj politikistoj – koruptaj, malmoralaj, potencavidaj – daŭrigas nun la mizeron de la ordinaruloj por konservi la potencon en siaj manoj.

La Eŭropaj ŝtatoj plantis la semon de daŭraj kvereloj en Palestinon. Sed la semo ne povis elkreski sen la fiasko kaj daŭra perfido fare de la Arabaj ŝtatoj.

Nun manifestacias Palestinanoj, aliaj Araboj kaj Turkoj kun iliaj aliancanoj tra Eŭropaj urboj. La okazo, pli bone: la preteksto ne gravas. Ili elkrias sian malamon kontraŭ la Judoj (antisemitismo), ili atakas Judojn kaj ties sinagogojn, ili bruligas flagojn de la ŝtato Israelo, kaj ili postulas elpeli ĉiujn Judojn for el Palestino en la maron. Tio okazas nun en Eŭropo, kie ĝis 1945 estis murditaj milionoj Judoj, kie post la Dua Mondmilito politikistoj ĵuris eternan amikecon al Israelo. La farintoj estas plej-ofte rifuĝintoj kaj eksterlandanoj, kiuj kontraŭ-leĝe loĝas en Eŭropo. Je unu flanko ili petis protektadon en Eŭropo, je la alia flanko ili minacas nun Eŭropajn civitanojn kaj disvastigas sian malamon kontraŭ la Judoj (antisemitismo). Kial oni ne elpelas ilin?

La Germana polico estas ĝenerale tre hezitema realigi rajton kaj leĝon kontraŭ ĉi tiuj antisemitoj. Laŭ la Germana Baza Leĝo (anstataŭas konstitucion) nur Germanoj rajtas manifestacii. Kadre de manifestacioj de opoziciuloj kontraŭ la reganta politiko pro COVID-19, Germanaj policistoj tute sen-heziteme batas, ja ankaŭ bategas per pugno eĉ maljunulojn, handikapitojn kaj ordinarajn civitanojn. Sed kiam amasoj da antisemitoj manifestacias tra Germanaj urboj, tiam la polico apenaŭ faras ion. La antisemitismo revenis!

El maldekstraj rondoj venas apenaŭ kritikaj voĉoj. Male! La senatano pri internaj aferoj de Berlino, k-do Andreas GEISEL (ĝis 1990 membro de la komunistoj, nun socialdemokrato), deklaris pri unu el ĉi tiuj antisemitismaj manifestacioj, ke la farintoj estis: »arabdevenaj, ne politike organizitaj, amuzaĵon-serĉantaj«. Kia amuzado!


Por ne ripetiĝi, mi preferas atentigi vin al jenaj artikoloj el mia plumo pri antisemitismo antaŭ ĉio en Germanujo:

2018-04-13 Judaj lernantoj denove devas fuĝi el Germanujo [ĉi tie]

2018-04-14 Kollegah & Farid Bang: »Mia korpo pli trejnita ol de Aŭŝvico-enloĝantoj« [ĉi tie]

2018-05-01 Ĉu naiveco aŭ malicaĵo? Kreskanta kontraŭ-judismo en Esperantujo [ĉi tie]

2019-04-28 Berlina Judino: »Mi havas totalan timon pro la mahometana antisemitismo« [ĉi tie]

2019-05-12 Judoj en Berlino – Letero al senatano D-ro Klaus LEDERER [ĉi tie]

2019-05-16 Letero al la Baltaj samideanoj [ĉi tie]

2019-05-25 Ĉu denove dekstra faro antisemitisma? [ĉi tie]

2019-05-29 Berlino – Ĉu baldaŭ (denove) ĉefurbo de la antisemitismo? [ĉi tie]

2019-06-09 Antisemitoj – tute ne-atendite ili estas eksterlandanoj [ĉi tie]

2020-08-02 Germanaj socialdemokratoj toleras antisemitojn en siaj vicoj [ĉi tie]

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s