Germanaj esperantistoj: Ĉu denova perfido kontraŭ la Judoj?

1933 Germanaj esperantistoj perfidis la Judajn membrojn en siaj vicoj. Por flati al la regantaj nacisocialistoj, la Germana Esperanto-Asocio (GEA) elpelis propravole kaj servile ĉiujn Judojn el la estraroj. Kritikaj voĉoj de unuopaj membroj estis mokitaj fare de la gazeto de GEA. La origina, pli vasta plano eĉ malmembrigi la Judojn el GEA estis almenaŭ prokrastita.

Per tiu abomenaĵo la Germana Esperanto-Asocio kvazaŭ pisis sur la tombon de Ludoviko Zamenhof.

Post la Dua Mondmilito GEA senhonte daŭrigis sian laboron kaj disvastigis la mensogon, ke la nacisocialistoj estis devigintaj la Germanan Esperanto-Asocion akcepti la “Gleichschaltung” (samdirektigo). Sed male la GEA-estraro mem estis petinte, ja peteginta por ricevi la eblon, do la permeson samdirektiĝi. Oni volis esti parto de la nacisocialisma movado.

Ke la Germana Esperanto-Asocio 1933 propravole fariĝis antisemitisma organizaĵo, evidente ne ĝenis (aŭ ĝenas nun) iun.

2021 okazas kelkloke en Germanujo denove manifestacioj tra la stratoj, kie antisemitoj disvastigas sian malamon kontraŭ jena popolo, el kiu venas la aŭtoro de la Internacia Lingvo.

Esperanto, la Internacia Lingvo, estas lingvo simila al aliaj lingvoj. Ĉiu, kiu uzas ĝin – tute ne grave la celo – estas esperantisto. Tiel la decido je la 9a de Aŭgusto 1905 de la partoprenantoj de la kongreso en Bulonjo. Sekve ne ekzistas kaŭzo por ordinara esperantisto pripensi la specialan interrilaton inter la Juda kredo kaj la plano kaj kreado de la Internacia Lingvo. Konsentite!

Sed kial silentas ankaŭ jenaj, kiuj konscias pri la idea flanko, la Interna Ideo? La flanko, kiu reprezentas la interfratiĝon kaj la alproksimiĝon de la popoloj. Ĉu tiu ne instigas ilin laŭte protesti, ke oni denove postulas tra Germanaj stratoj mortigi Judojn? Ĉu ili ne indignas, ke Germanaj policistoj batas, ja eĉ bategas opoziciulojn, sed pli-malpli toleras, ke antisemitoj elkrias sian malamon?

Kaj la adeptoj de la homaranismo, kiu ja elkreskis el fontoj de la judismo. Kial ili silentas?

1933 ni perfidis la Judojn en niaj vicoj. Post 1945 ni mensogis, por ke neniu ekkonu nian abomenaĵon. Ĉu kaj nun ni denove silentas?

Multaj novuloj inter la esperantistoj – antaŭ ĉio en Afriko – estas entuziasmigitaj pro la amikeco inter la esperantistoj. Mi esperas, ke ni ne baldaŭ devos konfesi, ke en Germanujo tio ne validas por Judoj. Denove!

2 komentoj

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s