Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj malpermesas perforton, art-o 2 IV

La diroj de la Germanaj s-ino kanceliero MERKEL kaj federacia ministro de eksteraj aferoj MAAS pri la atako kontraŭ la internacia juro fare de Usono kune kun Britujo kaj Francujo kontraŭ Sirio pruvas, ke ankaŭ studintoj kaj registaroj povas esti stultaj, stultaj kaj danĝeraj. Oni atentigu de tempo al tempo aliajn pri tio.

Advertisements

Art-o 2 de Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj dekretas:

La Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj membroj, en sia klopodado por la celoj eldiritaj en la artikolo 1, devas agi konforme al la sekvaj principoj: […]

4. La membroj detenas sin, en siaj internaciaj rilatoj, je minaco aŭ uzo de forto, ĉu kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de ia ajn ŝtato, ĉu en ia alia maniero malkongrua kun la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj

[teksto esperantigita de Vilhelmo Lutermano]

Prof-o d-ro Ivo LAPENNA [] skribis en Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, paĝoj 113 – 114:

d-ro Ivo Lapenna, juristo
d-ro Ivo Lapenna, juristo

La Ĉarto ĝin [milito – ajp] malpermesas absolute. La apliko de la militaj fortoj estas ebla nur en la komuna intereso. Pri tio decidas la Konsilo de Sekureco.

La interveno de la Konsilo povas okazi nur sub certaj kondiĉoj.

Aliloke estas jam menciite, ke la ŝtatoj-membroj de la Unuiĝintaj Nacioj devigis sin solvadi ĉiujn konfliktojn per pacaj rimedoj. […]

La plej fortajn rajtojn havas la Konsilo en okazo de minaco al la paco, rompo de la paco aŭ ago de agreso (atako). En ĉiuj ĉi cirkonstancoj ĝi posedas ne nur la rajton rekomendi, sed ankaŭ decidadi, nome konkludi devige kaj por la partioj kaj por ĉiuj aliaj membroj de la organizaĵo. […] Ĉiuj interesitaj ŝtatoj devas obei tiun konkludon. Se ili ne observas ĝin, la Konsilo devas apliki kontraŭ ili devigajn mezurojn kiuj povas konsisti el diversaj perfortaj rimedoj sen la utiligo de la militaj fortoj aŭ el vere milita aktiveco de la organizaĵo.

Continue reading “Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj malpermesas perforton, art-o 2 IV”

Kollegah & Farid Bang: »Mia korpo pli trejnita ol de Aŭŝvico-enloĝantoj«

La plebaj repo-kantistoj Kollegah (Germano) kaj Farid Bang (Marokano) mokegas en siaj tekstoj la viktimojn de Aŭŝvico … kaj ricevas la plej gravan Germanan muziko-premion ECHO 2018 por siaj verkoj

Tiam murditaj, nun krome mokegitaj: Viktimoj de la koncentrejo Aŭŝvico. Kaj eĉ laŭdiraj batalantoj kontraŭ diversaj ismoj akceptas pli-malpli silenteme tiun fiaĵon … Germanujo en 2018


la Marokana Farid Bang k la Germana Kollegah ricevis premion ECHO 2018
la Marokana Farid Bang k la Germana Kollegah ricevis premion ECHO 2018

La Marokana repo-kantisto Farid Bang (Farid Hamed El Abdellaoui) ricevis kune kun la Germana Kollegah (Felix Martin Andreas Matthias Blume) je la 13a de Aprilo fare de Germana Sono-Akademio la muziko-premion ECHO 2018 (eko).

La du plebistoj prezentas en unu el siaj verkoj ankaŭ jenan linion:

»Mia korpo pli trejnita ol de Aŭŝvicoenloĝantoj.«

La koncentreja komplekso Aŭŝvico apud la Pola urbo Oświęcim estis nacia-socialisma mortkoncentrejo (ekstermejo), kie mortis inter 1940 kaj 1945 ĉirkaŭ 1,3 milionoj da homoj. La plej granda parto de la viktimoj de Aŭŝvico estis Judoj, sed mortis tie ankaŭ granda nombro da Ciganoj, samseksemuloj, politikaj kaptitoj, Poloj, Sovetianoj kaj homoj el aliaj landoj. La kondiĉoj en Aŭŝvico estis tiel teruraj, ke la kaptitoj ofte mortis simple pro malsato aŭ pro malsano. [Vikepedio] Continue reading “Kollegah & Farid Bang: »Mia korpo pli trejnita ol de Aŭŝvico-enloĝantoj«”

Judaj lernantoj denove devas fuĝi el Germanujo

Por ke la mondo ekkonu: Komencas denove en Germanujo! Judaj lernantoj suferas pro antisemitismo … nun fare de mahometanoj. Kaj denove: Germanaj politikistoj silentas.

Mi hontas el profunda koro, ĉar Judaj lernantoj en Berlino – denove – suferas pro eĉ kreskanta kontraŭ-judismo. 76 jaroj post la konferenco apud Wannsee. Sed tute indignigas min la indiferenteco, la provo silentigi tion fare de la Berlina urba registaro. Estu avertate la judaro de la mondo: Berlinaj politikistoj perfidas la Judojn ĉi tie kaj mensogas al la Judoj ekster Germanujo!


Ĉu vi estas Israela Judo? Ĉu vi havus iom da libera loko por Judaj rifuĝontoj el Germanujo? Ĉu vi konjektas, ke mi ŝercas? Mi preferus ŝerci, sed la perforta antisemitismo (kontraŭ-judismo) fare de mahometanoj en Germanujo estas amara fakto.

Ĉu vi legis en gazetoj pri la ĵuroj fare de Germanaj politikistoj, ke ili protektus la judaron en Germanujo? Ĉu vi vidis en la televido la pompajn Germanajn memorfestojn por la Judaj viktimoj pro la Germana nacia socialismo? Ĉu vi aŭdis, ke la (regantaj) Germanoj estus lernintaj el la historio? Ĉiu trompado! La faktoj estas aliaj.

En Marto kaj Aprilo Berlinaj gazetoj raportis pri tri Judaj lernantoj, kiuj suferis pro la malamo kontraŭ Judoj fare de mahometanoj:

Judaj lernantoj estas insultataj en Berlinaj lernejoj
Judaj lernantoj estas insultataj en Berlinaj lernejoj (ĉiuj rajtoj ĉe imago, Berliner Kurier)
  • knabino de la lernejo Paul-Simmel-Grundschule [retejo]: ofendadoj, ankaŭ kontraŭ la gepatroj, minacado mortigi ŝin, ĉar ŝi ne kredas je Alaho
  • Oskar (14), lernejo Friedenauer Gemeinschaftsschule [retejo]: ofendadoj (ĉiuj Judoj estas murdistoj), la viktimo forlasis intertempe la lernejon
  • Liam (15), lernejo Schule an der Jungfernheide [retejo]: ofendadoj (fek’-israelano, fek’-judo), fi-agitado, la viktimo intencas fuĝi al Israelo … kiel jam lia frato Sean [pli multe]

La konduto de la disĉiploj de tiu profeto Mahometo – armeestro, amasojn-buĉisto kaj judojn-malamanto – tute ne mirigas min. Kiam oni importas amase mahometanojn el arkaikaj, posttempaj komunumoj, oni ankaŭ importas ties krudajn konvinkiĝojn. Kaj kiam oni krome emas akcepti tion sen kontraŭ-diri … tiam oni perfidas fine la estontajn viktimojn: virinojn, samseksemulojn kaj Judojn.

Karl LAGERFELD, vestojn-kreinto: »Ni ne povas mortigi milionojn Judojn kaj milionojn de iliaj plej akraj malamikoj venigi en la landon«

Michael WOLFFSOHN, historiisto: »Ŝtato havas la devon protekti siajn civitanojn. Evidente nia ŝtato plenumas tion koncerne la Judojn ne plue komplete«

Henryk M. BRODER, ĵurnalisto: »La staton de la komencoj la Germana socio jam delonge pasis. La malnova antisemitismo […] estas anstataŭita fare de importita malamo kontraŭ judoj«

Jes, inter la mahometanoj estas ankaŭ bonaj homoj. Kial tiam ankaŭ inter la membroj de la nacia-socialisma partio. Ili provas establi humanan islamon. Kiel ekzemple s-ino Seyran Ateş, fondinto de Ibn-Rushd-Goethe-Moskeo. Sed ŝi kaj aliaj kiel ŝi ne ricevas subtenon fare de la Germana ŝtato, fare de la regantaj partioj. Male!

partoprenantoj de kontraŭ-juda manifestacio en Berlino
partoprenantoj de kontraŭ-juda manifestacio en Berlino (fonto: Jüdisches Forum für Demokratie und gegen Antisemitismus e. V. © 2018)

Kiam mi estis lernanto, tiam alia lernanto diris al lernantino, ke oni forgesis mortigi ŝin per gaso (gasmortigi, germane: vergasen). Ni lernantoj malmembrigis lin el la junularo organizaĵo pro tio.

Ĉi tie kaj hodiaŭ: Kion estas la reagoj koncerne la kontraŭ-judan konduton fare de mahometanaj lernantoj? Ĉu oni invitas la gepatrojn por atentigi ilin al la rezultoj de ilia edukado? Ĉu oni postulas esploradon fare de la ŝtata instanco por aferoj de junuloj pro verŝajne kontraŭ-judisma edukado kadre de la familio? Ĉu oni organizas konferencojn por priparoli la kontraŭ-judan konduton kaj nomi la farintojn? Ĉu la sekreta servo, kiu  protektu Bazan Leĝon (germane: Verfassungsschutz), esploras la kaŭzojn de tiu fine krima konduto?

Post 1933, post komenco de la regado fare de la naciaj socialistoj, pli kaj pli multaj instruistoj cedis al ties kontraŭ-judismo. La propra feliĉo estis pli grava ol resti konvene. Kritiki islamon, mahometanojn kaj la Germanan politikon favoran al islamo povas esti hodiaŭ tikla afero. Pro tio instruistoj evitas ĉian eblan riproĉon esti kontraŭ-islamaj. La sorto de iuj Judaj lernantoj sekve ne gravas! Mi estis instruisto kaj mi malestimas miajn kolegojn pro ties malkuraĝeco, oportunismo kaj pli-malpli kaŝa kontraŭ-judismo.

»Per iliaj fruktoj vi konos ilin« (Mateo 7:16)

Kion faras nun la Berlina urba registaro? Maldekstra koalicio el socialdemokratoj kaj la partioj La Maldekstra kaj Verduloj. La sorto de Judaj lernantoj evidente ne gravas por tiu maldekstra registaro.

Michael MÜLLER (socialdemokratoj), Reganta Urbestro, partoprenis je la 16a de Marto 2017 manifestacion organizitan ankaŭ fare de islama organizaĵo, kiun observas Germana sekreta servo pro suspekto de kontraŭ-konstitucia agado. Petoj fare de la judaro al MÜLLER ne partopreni restis malsukcesaj. Simon Wiesenthal Centers konsideris enlistigi urbestron MÜLLER en la liston de kontraŭ-judismo.

D-ro Klaus LEDERER (La Maldekstra), urbestro por kulturo kaj Eŭropo,  energie batalis, ke samseksemuloj ricevas la rajton edzoj-iĝi kaj edzinoj-iĝi. Kiam kultura organizaĵo estis invitinta gaston, kiun Lederer pro ideologiaj kaŭzoj ne volis akcepti, li ĉantaĝis la organizaĵon per la minaco ne-igi la ŝtatajn subvenciojn al tiu organizaĵo. Mi aŭdis nenion, ke li simile energie uzus siajn fortojn por protekti Berlinajn Judojn.

Sandra SCHEERES (socialdemokratoj), senatano de edukado, junularo kaj familio, estis en Novembro 2017 malpermesita, ke la ĉefoj de lernejoj kaj instruistoj parolas publike, ekzemple kun ĵurnalistoj, pri problemoj en iliaj lernejoj.

Toleri, akcepti, ignori. Ĉu pro kaŝa kontraŭ-judismo? Ĉi tie 6 el 9 politikaj gvidantoj de Berlino.

La maldekstra registaro de la Germana ĉefurbo Berlino havas aliajn prioritatojn: ekzemple en ŝtataj instancoj malfermi kromajn necesejojn por uloj, kiuj ne scias, ĉu ili estas inaj aŭ viraj (germane: Unisex-Toiletten), kaj instali ilojn, por ke ankaŭ virinoj povas starante pisi. Ŝtataj taskoj por atingi tutan unuformecon de la seksoj. Certe pli grave por maldekstruloj ol la larmoj de iuj Judaj lernantoj.

Mi skribis intertempe al Lia Ekscelenco, Ambasadoro de la Ŝtato Israelo en Berlino, kaj mi petis lin plej ĝentile informi sian registaron kaj la Israelan popolon pri la perfido de la judaro fare de la Berlina registaro kaj ke li eble protektu la Berlinajn Judojn laŭ siaj ebloj.

Por ke la mondo ekkonu:

Komencas denove en Germanujo!

Judoj denove fuĝas el Berlino … pro timo

La Germana politiko ne pretas ekkoni la problemon. Ankaŭ reprezentantoj de la Juda komunumo preferas diri, ke la dekstruloj estus danĝere antaŭ ĉio por Judoj en Germanujo.

Liam Rückert (15) kun lia patrino en Berlino (fotografisto: Peter Mueller, BILD.de)
Liam Rückert (15) kun lia patrino en Berlino (fotografisto: Peter Mueller, BILD.de)

Liam RÜCKERT (15), Judo el Berlino, lernas ekde 2016 en Lernejo ĉe Jungfernheide [].

Araba lernanto deklaris kadre de diskutrondo pri la konflikto inter Arabujo kaj Israelo: »Se Judo estus en la klaso, mi mortigus lin.« Post kiam aliaj lernantoj ekkonis, ke Liam estas Judo, ekzemple Pola nomis lin: Fek’-Israelano, mahometanoj diris al li: Fek’-Judo.

Ĉu oni elĵetis almenaŭ la Araban lernanton el la lernejo pro lia malica kontraŭ-juda konduto, pro lia averto eble mortigi Judon nur ĉar tiu estas Judo? Ĉu la instruistaro invitis ĉiujn koncernajn gepatrojn por priparoli la tute ne-akcepteblan konduton de la plejparte Arabaj lernantoj? Ĉu oni informis la ŝtatan oficejon por junuloj pri tiu kontraŭ-juda afero? Ĉu la direktoro atentigis la sekretan servon por protektado de Baza Leĝo al la afero? Continue reading “Judoj denove fuĝas el Berlino … pro timo”

Ĉu falsado de dokumentoj fare de la Germana ministerio de eksteraj aferoj?

Germana ministerio prisilentas kompetentecon de IPK kaj falsas internacian dokumenton Roma Statuto. Ĉu por protekti krimajn Germanajn politikistojn?

Germana ministro pri eksteraj aferoj, Heiko Joseph MAAS
Germana ministro pri eksteraj aferoj, Heiko Joseph MAAS

La Germana ministro de eksteraj aferoj, Heiko Joseph MAAS, responsas evidente falsadon de dokumentoj, pli bone dirite: la disvastigadon de falsita dokumento por trompi aliajn.

Estus krimo laŭ § 267 StGB (Germana kriminala kodo).

La polico ricevis je la 6a de Aprilo peton esplori la aferon …


Vizitanto de la retejo de la ministerio, kiu serĉas informojn pri Internacia Puna Kortumo (IPK) en Den Haag, Nederlando, estas plurfoje trompata []

(1) La ministerio prisilentas la kompetentecon de Internacia Puna Kortumo ekde 2014 koncerne krimojn de la agreso, art-o 8(bis) de la statuto de IPK. Continue reading “Ĉu falsado de dokumentoj fare de la Germana ministerio de eksteraj aferoj?”

respondo al »Estimata s-ro Latifou Gbadamassi«

sen iu ajn novaĵo

Al la artikolo Estimata s-ro Latifou Gbadamassi [] alvenis hodiaŭ en la Facebook-grupo TEJO-BENINO jena respondo:

Saluton kara Andreas,

leginte vian respondon al mia pamfleto, mi nur konkludas, ke vi entrudiĝas en internajn aferojn de la Benina movado. Kiu rajtigis vin administri la retejon «TEJO-BENINO»? Alivorte, kiel-maniere vi, estante maljuna Germano, iĝis administranto de la retejo de la Benina junulara sekcio? Vi publikigis/ -as informojn kaj poste vidis, ke ili estas ne-ĝustaj. Kia kontraŭdiro? Kiu havigis al vi la statuton, kiun mi enŝovis en la retejon?

Viaj diversaj komentarioj kaj publikaĵoj pri la Benina movado estas tiel ĝenaj, ke mi konsilas, eĉ ordonas al vi retiriĝu [ilin]. Nek mi kiel prezidanto de ABeE, landa asocio de UEA en Benino, nek Beninaj esperantistoj havas ion lerni de vi pri la historio de la movado en Benino.

Vi ne bezonis statuton de ABeE por scii, ke BOJE estas vere ĝia junulara sekcio. Ne nur Bernard Gnancadja, iama prezidanto de BOJE, sed ankaŭ kelkaj nunaj estraranoj de la sekcio taŭgas por informi vin. Ĉar ili scias iom pri la historio de BOJE.

Krome, rilate al s-ro Francois Hounsounou, lia fi-agit[ad]o kontraŭ ABeE, ties ĉefa funkciulo mi estis/ -as almenaŭ dekjara afero. Viaj deklaro pri tiu mal-pozitiva konduto fare de li tute ne surprizas min. [La teksto estas iom lingve redaktita – ajp]

  1. La grupon de Facebook TEJO-BENINO gvidas ankoraŭ s-ano Bernard GNANCADJA.
  2. La prezidanto de BOJE, s-ano Norbert SADOHOUNDE, sendis la statuton por publikigi ĝin.
  3. Ĉar mi ne estas membro de ABeE, mi pli-malpli afable rifuzas la ordonon koncerne la artikolojn en la BEJO-retejo.
Facebook-grupo TEJO-BENINO, adminsitrantoj
Facebook-grupo TEJO-BENINO, adminsitrantoj

Cenzuro en Esperantujo

Kelkaj Esperantistoj timas vastan informadon al la Beninaj samideanoj. Kial? Kial tiuj Esperantistoj ne pretas diferencigi inter “informi al iu” kaj “decidi ion”? Ĉu aŭ ili konscie konfuzas la nociojn?

Por ke oni povas ĝuste, trafe decidi, oni devas antaŭe scii faktojn, kondiĉojn, interrilatojn. Eble oni devas krome demandi ĉi tion aŭ tion. Ordinara proceduro ekzemple en Svisujo antaŭ ol la civitanoj voĉdonas. Diktatoraj potenculoj male ne ŝatas, ke ordinaruloj scias tro multe, ili povus ekkoni la diktatorecon de la potenculoj. Mi pledas helpi, ke homoj, samideanoj povas laŭ-fakte decidi ĉie, por ke ili trovas la plej bonajn solvojn. Sed kelkaj Esperantistoj kontraŭ-diras.


La cenzuro akompanas Esperanton ekde ĝia naskiĝo. Marko Zamenhof, patro de la aŭtoro de Esperanto, estis cenzuristo de la Rusa Imperio. Unua Libro de Esperanto bezonis permeson de la cenzuro, tiel-nomatan »bileton por ellasi« ĝin el la presejo; la koncerna permeso pri Unua Libro de Esperanto havas la daton: 14a de Julio 1887.

Dum la unua kongreso, propra, interna cenzuro naskiĝis inter Esperantistoj. »La [kontraŭ-juda – ajp] afero de Dreyfus ekde 1894 multe akrigis ideologiajn konfliktojn en Francujo.« (el Zamenhof, de M. BOULTON, 1962, paĝo 105). Kelkaj organizantoj ne volis aŭdi ĉion, kion Zamenhof volis diri al la ĉeestantoj de la kongreso.

»Precipe tiuj Francaj intelektuloj timis la efikon de la emociaj, religiaj frazoj en la parolado; la vorto “Dio” preskaŭ ŝokis ilin; ili volis persvadi Zamenhof, ke li forigu ĉiujn tiajn vortojn, kaj tute fortranĉu la “Pregon”.« (samloke)

cenzurita buŝo
cenzurite

Zamenhof almenaŭ parte akceptis la postulojn fare de la unuaj, Francaj cenzuristoj de la Esperanto-movado »por eviti ian ajn malbelan konflikton ĉe tiu historia unua kongreso« (samloke).

La fakton, ke Zamenhof estis Judo aŭ Hebreo – kion li preferis diri – provis subpremi la internaj cenzuristoj Francaj pro la kontraŭ-juda afero Dreyfus, poste la Germanaj pro la kontraŭ-juda nacia-socialismo en sia lando kaj la Arabaj ĝis nun pro la ĝenerala malamo de la mahometanoj kontraŭ Judoj; vidu La Kaŝitan Vivon de Zamenhof, de N. Z. Maimon, 1978. Continue reading “Cenzuro en Esperantujo”