René, nomata Packo – Taglibro

Rene nomata Packo 1Li nomiĝas René. Li naskiĝis antaŭ 21 jaroj kaj vivis origine en Berlino, sed iam li transloĝigis de Berlino al Bavarujo. Kial? Mi ne scias. De 2014 ĝis 2016 li estis profesia soldato.

Mi ŝatis viziti lian profilon en Facebook. Li regule laboradis, havis loĝejon, geamikojn, aŭtomobilon, alie ol la plej multaj aliaj junuloj en lia aĝo, kiujn mi konas. Tiel mia impreso, ankaŭ sur-baze de liaj filmetoj pri si mem.

Post kiam mi estis vidinta fotografaĵon en sia profilo, kiu montris lin starantan antaŭ lia aŭtomobilo … li nudpiede … mi ŝatis lin. Ne nur pro la nudaj piedoj!

Nia kontakto estis agrabla sed ne intima. Mi komentis volonte bildojn aŭ rimarkojn de li en sia profilo, kaj liaj reagoj estis ofte amuzaj, kelkfoje eĉ gajaj, sed ĉiam afablaj. Sed mi ne volis, ke li konjektas, ke samseksema avo persekutas lin. Pro tio mi ĝenerale retenis min. Krome: Mi vivas en Berlino, li en Bavarujo, eĉ trinki kune bieron devis resti revo. Legi plu “René, nomata Packo – Taglibro”

Advertisements

Malagrabla Okazaĵo

refugees welcomeHodiaŭ vespere mi estis en vendejo de nutraĵoj kaj kelkaj aliaj aĵoj. Ĝi troviĝas en trietaĝa konstruaĵo kune kun multaj aliaj grandaj kaj malgrandaj vendejoj kaj restoracioj. Estis jam duona horo antaŭ la fermo de la vendejoj. Mi volis aĉeti kelkajn aĵojn por la semajnofino, mi atendas gastojn.

Kiam mi staris en la vico antaŭ la kaso, mi aŭdis inter-babiladon inter kasistino kaj aĉetanto. Li regis nur malbone la Germanan lingvon, kaj li aspektis kun sia nigra barbo kiel unu el tiuj homoj el la Arabaj landoj, kiuj nun venas amase en Germanujon. Li kun-havis varon, pri kiu li asertis, ke li aĉetis ĝin kaj pagis jam en alia vendejo. Sed li ne havis kaso-kuponon, por pruvi tion. Post mallonga tien kaj reen de la vortoj, la kasistino konsentis, ke li ne devas pagi por tiu dubinda varo. Legi plu “Malagrabla Okazaĵo”

Islamo – Ĉu revelacio de Satano?

Satanskult 1Mi trovis en Facebook kruelan filmeton: Ĉirkaŭate de kelkaj spektantoj, juna viro genuis sur sabla grundo. Liaj okuloj estis kovritaj. Apud li staris grandegulo nigre vestita. Oni povis vidi de lia vizaĝo nur liajn okulojn. Li havis glavon en sia mano. Li estis la ekzekutisto. Li levis sian manon kun la glavo kaj senkapigis la junan viron per unu bato, de malantaŭe antaŭen. La kapo falis sur-teren. Tuj poste ankaŭ la korpo sinkis sur la teron. La sango fluis el la disstara vundo.

La ĉirkaŭantoj entuziasme observis la barbarecan spektaklon. »Dio estas granda!« – oni aŭdis de ili kaj fine ankaŭ de la ekzekutisto. Spektaklo kiel dum la plej nigra Mezepoko. Aŭ en la infero. Legi plu “Islamo – Ĉu revelacio de Satano?”

Ĉu Mi Rajtas Ŝati Usonan Soldaton?

Nathan kaj Emmanuel

Mi ŝatas – almenaŭ – ĉi tiun fotografaĵon. Pro la rideto de la knabo kaj de lia patro. Kaj mi ŝatas intertempe ankaŭ Nathan, la patron.

Kun Nathan mi konatiĝis per babilado en Facebook. Li servas en Afganistano, li estas soldato de la Usona armeo. La Usona registaro sendis lin tien. Li venas el Teksaso, federacia ŝtato en la sudo de Usono.

Knabo kaj patro perdis respektive sian panjon kaj sian edzinon. Kiam nun la patro servas en fora lando, la knabo nomita Emmanuel vivas ĉe lia avino. Afganistano ne estas sekura lando. Mi tre esperas, ke la patro baldaŭ povas reveni en la brakojn de Emmanuel!

Kiam mi estis lernanto en GDR, mi eksciis la sorton de Angela DAVIS, politika aktivulino pri civilaj rajtoj en Usono. Oni planis mortigi ŝin sur-baze de verdikto de kortumo. Mi ploris pro la infanaj viktimoj de la milito fare de Usono kontraŭ Vjetnamio, kaj mi malestimis prezidanton Richard NIXON pro tio. Mi ŝatis Salvador ALLENDE, la unuan socialistan prezidanton de Ĉilio, kaj mi malamis Usonon pro la puĉo kontraŭ la Unidad Popular. Legi plu “Ĉu Mi Rajtas Ŝati Usonan Soldaton?”

La »rifuĝintoj« ne estas rifuĝintoj

Mama MerkelEkde 2015 amasoj da homoj el Arabaj kaj Afrikaj landoj venis en la landojn de Eŭropa Unio. Trans la maro per malnovaj ŝipaĉoj aŭ per-piede tra Turkujo. La fina celo de la plej multaj el ili estis Germanujo, pli ol unu miliono iris ĉi tien. Estas disertantoj el Sirio, homoj kiuj fuĝas el Afganio pro la milito en sia lando kaj plejparte junaj viroj serĉantaj nur pli bonan ekonomian vivo. Malgraŭ la fakto, ke oni nomas ilin ĉiujn rifuĝintoj, nur la plej malmultaj el ili estas rifuĝintoj laŭ Ĝeneva Konvencio. La aliaj estas kontraŭ-leĝe en Germanujo.

S-ino Kanceliero D-ino Angela MERKEL, ankaŭ estro de la kristandemokratoj en Germanujo, malobeis partojn de Baza Leĝo (konstitucio), rompis internaciajn kontraktojn kaj ne atentis diversajn leĝojn por akcepti la tiel-nomatajn rifuĝintojn en Germanujo. Fakuloj pri konstitucia juro parolas pri rompo de la konstitucio. Preskaŭ ĉiuj Germanaj politikistoj kaj ĵurnalistoj tamen honoras MERKEL-on pro ŝia bona koro, ŝia humana decido inviti la homojn en Germanujon, kaj la »rifuĝintoj« nomas ŝin »Panjo Merkel«. Kritikantojn de ŝia politiko oni nomas malamikoj de eksterlandanoj, rasistoj, ekstrem-dekstruloj, novnazioj (verŝajne la plej malica ofendo en Germanujo). Legi plu “La »rifuĝintoj« ne estas rifuĝintoj”

Tute-alia Maldekstrulo

10981395_1581964665377255_1023277830046967511_nHieraŭ mi renkontis eksterordinaran tute-alian maldekstrulon. Juna viro nomita Ronaldo, membro de unu el la asocioj kontraŭ faŝistoj, Germane mallonge Antifa. Ankaŭ li partoprenas en manifestacioj, sed anstataŭ kaŝe ataki dekstrulojn kaj partio-oficejojn li subtenas persone virinojn vivantajn solaj kontraŭ ŝtataj instancoj, ludonantoj ktp. Laŭ mia opinio la pli bona maldekstra politiko!

Ronaldo havas propran opinion; li pensas mem. Parte tre alian ol la mia. Kiam mi kontraŭ-diris al li, li trankvile aŭskultis min, pripensis miajn vortojn, kaj li akceptis ne nur unufoje mian starpunkton almenaŭ parte. Fakte lia maniero frapis min.

Post longa tempo mi renkontis junan maldekstrulon, pri tiu mi ne sentis honton aŭ koleron. Mi esperas, ke li reprezentas la estontecon de la maldekstruloj. Legi plu “Tute-alia Maldekstrulo”

Prizorgu Bonvole Viajn Aferojn mem!

kummert-euch-bitte-selbst-um-euren-dreckIli nomiĝas Dominik, Sebastiano, Andreo, Toni, Amir, Stiven, Kevin, Kristiano ktp. Iam ajn mi renkontis ilin. Iam ajn ili petis mian helpon – monon, lokon por dormi, fakan konsilon. Preskaŭ ĉiuj subite forlasis mian loĝejon … sed antaŭe ili ŝtelis foto-aparaton, kameraon, teko-komputilon, poŝtelefonon Smartphone kaj antaŭ ĉio monon. Tian sperton mi partoprenas kun multaj helpantoj. Mi perdis multfoje almenaŭ la al ili pruntedonitan monon.

La plej multaj el ili estas senhejmuloj, kiel ankaŭ verŝajne pli ol 15.000 aliaj berlinanoj. Ili iras tra la urbo almozpetante aŭ ŝtelas en malgrandaj magazenoj kaj grandaj vendejoj. Ili ne kapablas prizorgi siajn sociale-leĝajn aferojn por ricevi ŝtatan subtenon. Ankaŭ pro la konsumado de drogoj. Preskaŭ ĉiuj el ili staris iam ajn plorante antaŭ mi. Ĉu vi povus turniĝi for de ili? Mi ne povis. Legi plu “Prizorgu Bonvole Viajn Aferojn mem!”