Kategoriaj arkivoj: amikoj

Daniel René

Hodiaŭ iu frapis ne-atendite je la pordo de mia loĝejo. Estis malnova amiko Danielo. Kvankam ni havis multajn jarojn sufiĉe intiman amikecon, nia interrilato nun paŭzis jam multajn, multajn monatojn: parte pro miaj gravaj depresioj, parte pro aliaj kaŭzoj. Kiam mi troviĝas en profunda nigra truo nomita depresioj, mi ne kapablas flegi iajn ajn kontaktojn al amikoj kaj familianoj. Eĉ ne per telefono aŭ TTT.

Sed nun Danielo staris subite antaŭ mi, kiel ĉiam kun bruna haŭto kaj kvazaŭ post reveno el ferioj ie en la sudo. Estis antaŭ ĉio ĝojo, kion mi sentis pro lia ne-atendita alveno. Legi plu Daniel René

Advertisements