Jemeno: mahometanoj kontraŭ bahaanoj

Bahaanoj en Jemeno

Bahaanoj en Jemeno (fonto: http://news.bahai.org/story/1163/)

La situacio de la bahaa komunumo en Jemeno draste malboniĝas jam du jarojn. Post ondo de arestadoj en Aprilo 2017, almenaŭ sep bahaanoj estas arestitaj en nekonataj lokoj. Je la 2a de Januaro 2018, speciala tribunalo kondamnis la bahaanon Hamed bin Haydara al morto. La juĝisto Abdu Ismail Hassan Rajeh ordonis samtempe ne-igi la tutan bahaan komunumon de Jemeno.

Hamed bin Haydara suferis antaŭe kvar jarojn en malliberejo. Li estis torturita per batoj kaj kurento, li ne ricevis necesajn medikamentojn. Oni obstaklis, ke Hamed bin Haydara povis ĉeesti ĉe la juĝdebato. La juĝisto ordonis publikan ekzekuton. La tuta posedaĵo de la kondamnito estos konfiskata. Sekve de tiu kondamno, la tuta bahaa komunumo estas en danĝero. Legi plu “Jemeno: mahometanoj kontraŭ bahaanoj”

Advertisements