Ni vivas por esti feliĉaj, ne por malami

bildo We live to be happy, not to hate - Humbleness is always the key

publikaĵo de Nba Rich Man (Facebook), urbo Tema, Ganao, de 2018-10-27; ĉiuj rajtoj rezervitaj

Ĉar mi ne scipovas la Anglan, mi devis uzi retan tradukilon por kompreni ilian tekston:

“We live to be happy 😃 not to hate … Humbleness is always the key”

Laŭ Google: “Ni vivas por esti feliĉaj, ne por malami … Humileco estas ĉiam la ŝlosilo”

Unu el la menciitaj junaj negroj, nomita Gee Lou BA, estas amiko de mi en Facebook. Pro tio la malgranda publikaĵo montriĝis en mia profilo. Li kaj liaj amikoj vivas en la haveno-urbo Tema en Ganao. La aliaj menciitaj junuloj nomiĝas Nba Rich Man (la aŭtoro), Abdul Waheed, Ibrahim Ali, Rashid Mustapha kaj Šm Łâšt Børń. Mi pridubas, ke mi povus eldiri iliajn nomojn, sen ke ili almenaŭ iom ridetus pro mia lingva nekapablo. Legi plu “Ni vivas por esti feliĉaj, ne por malami”

Advertisements

Perturbitaj homoj en la Germana parlamento

[printebla teksto (pdf)]

Al
s-ro Dietmar BARTSCH (frakcio La Maldekstra)
s-ino Katrin GÖRING-ECKARDT (frakcio de la verduloj)
s-ro Anton HOFREITER (frakcio de la verduloj)
s-ro Volker KAUDER (frakcio de la kristan-demokratoj)
s-ino Andrea NAHLES (frakcio de la social-demokratoj)
s-ro Wolfgang SCHÄUBLE (prezidanto de la parlamento)
s-ino Sahra WAGENKNECHT (frakcio La Maldekstra)

Berlino, 2018-09-16

Estimataj gesinjoroj,

mi sentas zorgojn pri kelkaj membroj de Germana Parlamento (Deutscher Bundestag), antaŭ ĉio en la frakcioj de la kristan-demokratoj (CDU/ CSU), La Maldekstra (Die Linke), la social-demokratoj (SPD) kaj la verduloj (Bündnis 90/ Die Grünen). Grandajn zorgojn! Kiel honor-ofica helpanto mi konas perturbitajn homojn kun iliajn problemojn. Pro tio mi komprenas, ke ankaŭ parlamentanoj ne kapablas, mem kompreni la proprajn perturbojn. Legi plu “Perturbitaj homoj en la Germana parlamento”

Homojn-ĉasado en Germanujo

sanga loko de la mortigo

Daniel H, mortigita je la 26a de Aŭgusto 2018 ĉi tie

Daniel H. estas morta. Mortigita per multaj pikoj de tranĉilo en lian dorson. Li havis 35 jarojn, vivis en la Saksa urbo Chemnitz, estis laŭ profesio pentristo. Lia familio estis el Kubo. Daniel H. estas kroma viktimo de tiel-nomata rifuĝinto, kiu vivas kontraŭ-leĝe en Germanujo. Kiel kelkdekmiloj aliaj eksterlandanoj el Arabujo kaj Afriko. La listo de Germanoj mortigitaj fare de tiel-nomataj rifuĝintoj kreskas (2016: 62, 2017: 83) Germanaj politikistoj kaj la gazetaro pretendas: Estus nur unikaj kazoj. Kaj la Germanaj kortumoj estas tre indulgemaj, kiam la farinto estas eksterlandano. Legi plu “Homojn-ĉasado en Germanujo”

Ĉu mi estas nazio?

La riproĉo: “Vi [estas] nazio!” estas la plej akra kalumnio en Germanujo. Pro la Germana historio. La nazioj (membroj de la faŝisma Nacisocialisma Germana Laborista Partio) regis en Germanujo inter 1933 kaj 1945. Ili responsis multegajn, ofte ege kruelajn krimojn kaj barbaraĵojn kontraŭ eksterlandanoj, Esperantistoj, Judoj, komunistoj, kritikantoj, samseksemuloj … kaj verdire ĉiuj decaj homoj. Estis tempo de kreskanta denuncado de najbaro kontraŭ najbaro.

manifestacio maldekstre antaŭ dekstre

Maldekstra Junularo (‘solid), subdistrikto Helmstedt, organizis manifestacion kontraŭ nazioj (Ili asertas sur la slogan-rubando: dekstruloj = nazioj)

Baldaŭ post la venko super la Germana faŝismo (naziismo), kelkaj homoj komencis malglori siajn kontraŭulojn per la eldiro, ke tiuj estus faŝistoj aŭ nazioj. Unue maldekstruloj, pli poste pli kaj pli multaj ĵurnalistoj kaj intertempe preskaŭ ĉiuj (regantaj) politikistoj misuzas la nocion nazio por morale ekzekutadi faktajn kaj nur tiel-nomatajn dekstrulojn, intertempe ĉiujn kritikantojn de la nuna politiko, ekzemple pri eksterlandanoj (“rifuĝintoj”). Eĉ fari demandon povas esti danĝera afero nun en Germanujo. Se la subtenantoj de la registaro ne havas argumentojn, ili emas rebati per: “Vi [estas] nazio!” La “malmaskigitaj” nazioj povas perdi sian laborlokon, la membrecon en asocio, la rajton publikigi en Facebook kaj Twitter, eble eĉ amikojn ktp. La nuna situacio en Germanujo similas parte al la romano 1984 de George ORWELL. Germanujo havas denove cenzuron por ne-igi la opiniesprimojn de la nazioj. Legi plu “Ĉu mi estas nazio?”

Cenzuro en Esperantujo

Por ke oni povas ĝuste, trafe decidi, oni devas antaŭe scii faktojn, kondiĉojn, interrilatojn. Eble oni devas krome demandi pri ĉi tio aŭ tio. Ordinara proceduro ekzemple en Svisujo antaŭ ol la civitanoj voĉdonas. Diktatoraj potenculoj male ne ŝatas, ke ordinaruloj scias tro multe; la ordinaruloj povus ekkoni la diktatorecon de la potenculoj. Mi pledas helpi, ke homoj, samideanoj povas laŭ-fakte decidi, por ke ili trovas la plej bonajn solvojn. Sed kelkaj Esperantistoj kontraŭ-diras.


cenzurita buŝoLa cenzuro akompanas Esperanton ekde ĝia naskiĝo. Marko Zamenhof, patro de la aŭtoro de Esperanto, estis cenzuristo de la Rusa Imperio. Unua Libro de Esperanto bezonis permeson de la cenzuro, tiel-nomatan »bileton por ellasi« ĝin el la presejo; la koncerna permeso pri Unua Libro de Esperanto havas la daton: 14a de Julio 1887.

Dum la unua kongreso, propra, interna cenzuro naskiĝis inter Esperantistoj. »La [kontraŭ-juda – ajp] afero de Dreyfus ekde 1894 multe akrigis ideologiajn konfliktojn en Francujo.« (el Zamenhof, de M. BOULTON, 1962, paĝo 105). Kelkaj organizantoj ne volis aŭdi ĉion, kion Zamenhof volis diri al la ĉeestantoj de la kongreso. Legi plu “Cenzuro en Esperantujo”

Ĉu sekvi la ekzemplon de Adolf Hitler?

Carles Puigdemont

Carles Puigdemont

Belgujo lasis lin neĝenate. Tiel ankaŭ Finnlando kaj Danujo. Sed Germanujo arestis lin: Carles Puigdemont, batalanto por la sen-dependeco de Katalunujo.

Arestite nun en Germanujo pro la deziro de la potenculoj en Madrido.

Adolf Hitler, Führer (gvidanto) de la Germanaj faŝistoj, subtenis la Hispanan faŝiston generalo Francisco Franco, kiu diligente subpremis ankaŭ la Katalunan popolon. Hodiaŭ Germanaj politikistoj staras denove ĉe la flanko de Hispana partio, kiu elkreskis el la Franco-faŝistaj puĉistoj.

Ĉu Germana tradicio subteni la faŝismon en Hispanujo? Legi plu “Ĉu sekvi la ekzemplon de Adolf Hitler?”

Estimataj Katalunoj!

Estimataj Katalunaj samideanoj,

DLK3GnhW4AA_6mnmi petas vian helpon kompreni la evidente nun tre akran disputon inter Katalunujo kaj la centra Hispana registaro! Se mi ĝuste komprenas, Esperanto servu al reciproka informado.

Fotografaĵoj de policistoj de la centra Hispana registaro, kiuj batas civitanojn, eĉ jam vunditajn, ŝokis min. Mi vidis bildojn kaj filmetojn, ke fajro-brigadistoj kaj Katalunaj policistoj provis protekti ordinarajn civitanojn; sed la furiozaj policistoj de la centra Hispana registaro atakis ankaŭ la fajro-brigadistojn. Kelkaj Katalunaj policistoj larmis pro tia fia situacio. Mi trovis tiujn informojn en Facebook kaj Twitter, la Germana gazetaro ne informas pri tiaj barbaraĵoj. Legi plu “Estimataj Katalunoj!”