Ĉu honesta kaj sincera – aŭ ne?

Niaj maldekstruloj preferas propagandi kontraŭ la dekstra partio AfD anstataŭ helpi al la kelkmiloj da senhejmuloj en Germanujo respektive al la multaj infanoj, kiuj devas iri en la lernejon sen antaŭe matenmanĝi.

Advertisements

2-format43Kelkfoje mi hontas pri la fakto, ke mi estis tiam pli-malpli maldekstrulo. Kial mi hontas? Pro la hodiaŭaj tiel-nomataj maldekstruloj en Germanujo, kiuj estas ofte vere ruĝaj faŝistoj. Iliaj metodoj estas similaj pli kaj pli al tiuj de la sturmaj taĉmentoj (Germane Sturmabteilung – SA) de la faŝisma partio NSDAP tiam. Continue reading “Ĉu honesta kaj sincera – aŭ ne?”

Dialogo kun La Maldekstruloj, Berlino

Sendube, La Maldekstruloj havas interesajn ideojn. Sendube, la antaŭuloj de la nuna urba registaro postlasis multajn problemojn; sed unu el la antaŭuloj estis la nuna koalicio-partnero sociala-demokrata.

Die Linke BerlinJe la 19a de Marto 2017 mi postulis deklaron de la Berlina Maldekstra (germane Die Linke, partio) pri la fakto, ke la Reganta Urbestro, s-ro Michael MÜLLER, estis partopreninta manifestacion planitan kaj organizitan fare de antisemitoj respektive islama asocio sub la observado de sekreta servo.

Je la fino de miaj akuzantaj linioj mi postulis krome, ke La Maldekstra zorgu pri la senhejmuloj en Berlino pli multe ol decidi malfermi necesejojn por tria sekso (inter viro kaj virino) en ĉiuj ŝtataj instancoj.

Respondo de La Maldekstra, Berlino:

»Saluton, ni zorgas nature ankaŭ pri senhejmuloj kaj pligrandigis ekzemple la helpon pro malvarmo. Krome s-ino Senatano de Socialaj Aferoj, Elke BREITENBACH, planas nove aranĝi la helpon por senhejmuloj.«

… sed pri la ebla emo de la Reganta Urbestro al antisemitismo: eĉ ne unu vorto. Continue reading “Dialogo kun La Maldekstruloj, Berlino”

Mi kiel Berlin-ano sentas honton pro vi!

Ĉu viaj animoj estas tiel koroditaj pro la malamo kontraŭ Ruslando laŭ la deziro de NATO?

Letero al la estraroj de

  • Bündnis’90/ Die Grünen, Berlino (verduloj)
  • Die Linke, Berlino (maldekstruloj)
  • SPD – Sozialdemokratische Partei Deutschlands, Berlino (sociala-demokratoj)

Gesinjoroj,

mi kiel Berlin-ano sentas honton, honton kaj teruron pro via hontinda kaj sen-respekta konduto kontraŭ la viktimoj de la atenco en Peterburgo en Ruslando, en ties sekvo devis ĝis nun morti 14 homoj.

Estas malgajiga praktikado nun, ke la Brandenburga Pordego (germane Brandenburger Tor) en la mezo de nia urbo nokte brilas en la koloroj de tiu lando, en kiu okazis la plej aktuala terura atenco, por respekti la viktimojn. La registaro de Berlino, kiun vi kune portas, diras nun, ke tio ne okazos koncerne la viktimoj de Peterburgo: ĉar Peterburgo ne estas ĝemela urbo al Berlino. Sed ankaŭ la urboj Nizza, Jerusalemo kaj Orlando ne estas ĝemelaj urboj al Berlino kaj tamen la Brandenburga Pordego brilis nokte en la koncernaj koloroj. Continue reading “Mi kiel Berlin-ano sentas honton pro vi!”

Tute-alia Maldekstrulo

10981395_1581964665377255_1023277830046967511_nHieraŭ mi renkontis eksterordinaran tute-alian maldekstrulon. Juna viro nomita Ronaldo, membro de unu el la asocioj kontraŭ faŝistoj, Germane mallonge Antifa. Ankaŭ li partoprenas en manifestacioj, sed anstataŭ kaŝe ataki dekstrulojn kaj partio-oficejojn li subtenas persone virinojn vivantajn solaj kontraŭ ŝtataj instancoj, ludonantoj ktp. Laŭ mia opinio la pli bona maldekstra politiko!

Ronaldo havas propran opinion; li pensas mem. Parte tre alian ol la mia. Kiam mi kontraŭ-diris al li, li trankvile aŭskultis min, pripensis miajn vortojn, kaj li akceptis ne nur unufoje mian starpunkton almenaŭ parte. Fakte lia maniero frapis min.

Post longa tempo mi renkontis junan maldekstrulon, pri tiu mi ne sentis honton aŭ koleron. Mi esperas, ke li reprezentas la estontecon de la maldekstruloj. Continue reading “Tute-alia Maldekstrulo”