Kategoriaj arkivoj: opiniesprimo

Ĉu honesta kaj sincera – aŭ ne?

2-format43Kelkfoje mi hontas pri la fakto, ke mi estis tiam pli-malpli maldekstrulo. Kial mi hontas? Pro la hodiaŭaj tiel-nomataj maldekstruloj en Germanujo, kiuj estas ofte vere ruĝaj faŝistoj. Iliaj metodoj estas similaj pli kaj pli al tiuj de la sturmaj taĉmentoj (Germane Sturmabteilung – SA) de la faŝisma partio NSDAP tiam. Legi plu Ĉu honesta kaj sincera – aŭ ne?

Germanujo – demokratia ŝtato (Ĉu aŭ ne?)

Deutsche-TeilungMi estis informintaj en Facebook, mondvasta komerca kontaktoj-portalo, ke mi decidis forlasi ĝin, almenaŭ paŝon post paŝo. Mia kaŭzo: la denova cenzuro en Germanujo, en kontraŭdiro al la Baza Leĝo de Germanujo. [vidu ĉi tie] Potenco pli gravas ol juro.

Samideano el Ĉinujo demandis, ĉu »Germanujo ne estas demokratia ŝtato?«

Jen mia respondo al li: Ĉu sufiĉas mallonga respondo? Tiam: ne!

La ordinara propagando diras kompreneble alian. Jes, mi bone scias tion. Kaj ankaŭ la Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) tekstas alie:

»La Federacia Respubliko de Germanujo estas demokratia kaj sociala federacia ŝtato.« (artikolo 20 I de la Baza Leĝo) Legi plu Germanujo – demokratia ŝtato (Ĉu aŭ ne?)

Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo

http://photo.unian.netKortumo en Lvivo*, Ukrajno, kondamnis junulon al du jaroj kaj ses monatoj malliberigo pro »komunisma propagando«. Tion informas koncernaj retejoj de la prokuroreco kaj de la kortumo. Sed ili ne informas, kiu estas la kondamnito. Legi plu Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo

Laŭ ordono de NATO – Germanaj gazetoj

mediennetzwerkLa Germana gazetaro kaj Germanaj ĵurnalistoj havas ĝenerale bonan reputacion. Homoj opinias mondvaste, ke Germanaj gazetoj raportas sendepende pri la aferoj. Sed tio estas eraro! Die Bild-Zeitung (La Bildo-Gazeto), Frankfurter Allgemeine (Frankfurta Ĝenerala), Süddeutsche Zeitung (Sudgermana Gazeto), Die Welt (La Mondo) kaj Die Zeit (La Tempo) propagandas la opinion kaj la celojn de NATO kaj batalas kontraŭ aliaj starpunktoj. Ĉefredaktoroj kaj ĵurnalistoj de ĉi tiuj gazetoj estas membroj de diversaj organizaĵoj de respektive por NATO. Legi plu Laŭ ordono de NATO – Germanaj gazetoj

Adiaŭ Facebook!

60775355_1441735542-768x432Verŝajne mi baldaŭ bedaŭros la mankon de la ĉiutaga vizito en la retejo Facebook, la mankon de la novaĵoj el la tuta mondo sur mia profilo-paĝo, de la artikoloj publikigitaj fare de tiel-nomataj amikoj kaj de la parte amuzaj parte erotikaj bildoj de iuj ajn sendinto. Sed mi provos forlasi – paŝon post paŝo – tiun komercan portalon por kontaktoj.

Mi devas fari tion!

La Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) tekstas jene:

»Ĉiu havas la rajton sian opinion per vorto, skribado kaj bildo libere esprimi kaj disvastigi kaj el ĝenerale alireblaj fontoj sen-obstakle informi sin. La liberecoj de la gazetaro kaj de la raportaĵo fare de radiofonio kaj filmo estas garantiataj. Cenzuro ne okazas.« (artikolo 5 alineo 1; propra tradukado) Legi plu Adiaŭ Facebook!

La »Rifuĝintoj« ne Estas Rifuĝintoj!

Mama MerkelEn 2015 kaj 2016 amasoj da homoj el Arabaj kaj Afrikaj landoj venis en la landojn de la Eŭropa Unio. Trans la maro per malnovaj ŝipaĉoj aŭ per-piede tra Turkujo. La fina celo de la plej multaj el ili estis Germanujo, pli ol unu miliono iris tien. Estas disertantoj el Sirio, homoj kiuj fuĝas el Afganio pro la milito en sia lando kaj plejparte junaj viroj serĉantaj nur pli bonan ekonomian vivo. Malgraŭ la fakto, ke oni nomas ilin ĉiujn rifuĝintoj, nur la plej malmultaj el ili estas rifuĝintoj laŭ Ĝeneva Konvencio. La aliaj estas kontraŭ-leĝe en Germanujo.

S-ino Federacia Kanceliero d-ino Angela MERKEL, ankaŭ estro de la kristandemokratoj en Germanujo, malobeis partojn de la Baza Leĝo (konstitucio), rompis internaciajn kontraktojn kaj ne atentis diversajn leĝojn por akcepti la tiel-nomatajn rifuĝintojn en Germanujo. Fakuloj pri konstitucia juro parolas pri rompo de la konstitucio. Preskaŭ ĉiuj Germanaj politikistoj kaj ĵurnalistoj tamen honoras MERKEL-n pro sia bona koro, sia humana decido inviti la homojn en Germanujon, kaj la »rifuĝintoj« nomas ŝin Panjo Merkel. Kritikantojn de ŝia politiko oni nomas malamikoj de eksterlandanoj, rasistoj, ekstrema-dekstruloj, nov-nazioj (verŝajne la plej malica ofendo en Germanujo). Legi plu La »Rifuĝintoj« ne Estas Rifuĝintoj!

Partieca Propagando antaŭ la Ruslanda Ambasadorejo en Berlino

russische_botschaft_in_berlin

Antaŭ la Ruslanda ambasadorejo en Berlino ili volas haltigi la »amas-mortigadon en Aleppo«. Intelektuloj kiel Daniel COHN-BENDIT kaj Peter SCHNEIDER. Ne antaŭ la Saudi-Arabia ambasadorejo aŭ la ambasadorejoj de Kataro aŭ de Usono, antaŭ la reprezentejoj de tiuj landoj, kiuj la Sirian militon pro malaltaj motivoj ekde kvin jarojn per mono, armiloj kaj propagando antaŭen-puŝas kaj stimulas. La Internacian Literaturan Festivalon en Berlino la famaj verkistoj SCHNEIDER kaj COHN-BENDIT kaperis por sia propagando-alvoko. Subtenon ili trovis kaj rapide kaj gaje fare de la ordinaraj amas-komunikiloj.

Per blinda parola stilo – »Por sia revo de nova imperia grandeco, prezidento Putin kovras la urbon Aleppo per terurega milito de bomboj« – la aŭtoroj forigis ĉiajn kaŭzojn de la milito: neniaj Turkaj interesoj de potenco, neniaj instruktoroj de CIA, neniaj avidoj al oleo kaj gaso en Sirio ĝenu la alvokon, kiu servas al la geostrategiaj interesoj de Usono kaj al la unuflanka partieca konduto de la federacia registaro koncerne la Sirio-milito. Nenia vorto pri la kontraŭ-internacijura batalo de la Germana aerarmeo en koalicio sub la gvidado de Usono. Nenia vorto pri la kaŭzoj de la milito. Vortoj formitaj nur el ega Ruso-fobio. Legi plu Partieca Propagando antaŭ la Ruslanda Ambasadorejo en Berlino