Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (2a parto)

Subtenu ni la bataladon kontraŭ la parte fia diskriminacio de samseksuloj mondvaste per honestaj rimedoj!

Advertisements

la eksplodoMi estis demandinta kelkajn konatulojn kaj ankaŭ kelkajn ankoraŭ ne-konatajn uzantojn de la retejo (de samseksemuloj) Planet Romeo:

»Germanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasaj arestadoj kaj torturadoj kontraŭ almenaŭ cent samseksemulojn en Ĉeĉenujo. La Rusia RT DEUTSCH (RT Germana) dementas kaj parolas je mensogoj. Ĉu vi povas helpi al mi ekkoni la veron?«

Mi demandis pro la alvoko de s-ano Manuel CAMPAGNA, Kanado, subskribi peticion de la organizaĵo Amnestio Internacia: »Ĉeĉenujo – ĉesu forkapti kaj mortigi gejajn virojn«. Al mia komento, ke mi pridubas la pretendon, li respondis, ke li havus tri fidindajn fontojn: (1) la gazetojn The New York Times kaj (2) Daily Mail kaj (3) la organizaĵon Amnestio Internacia. Continue reading “Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (2a parto)”

Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (1a parto)

Germanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasa arestado kaj torturado kontraŭ almenaŭ 100 samseksemulojn en Ĉeĉenujo. Kelkaj uzas eĉ vortojn kiel faŝisma, Hitler kaj Konzentrationslager (koncentrejoj).

May Day in RussiaGermanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasaj arestadoj kaj torturadoj kontraŭ almenaŭ 100 samseksemulojn en Ĉeĉenujo. Kelkaj uzas eĉ vortojn kiel faŝisma, Hitler kaj Konzentrationslager (koncentrejoj).

La Rusia RT DEUTSCH (RT Germana) dementas kaj parolas je mensogoj (2017-04-17).

Kio estas la vero?

Nun ankaŭ Amnesty International (Amnestio Internacia) publikigis peticion, ke la ŝtataj aŭtoritatoj de Ĉeĉenujo kaj Ruslando esploru la aferon. Continue reading “Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (1a parto)”

Eksaj uloj de Usona sekreta servo pridubas la Usonan motivigon por la armea bato en Sirio

Grupo de du dekoj da eksaj kunlaborantoj de sekreta servo el Usono pridubas en memorando la motivigon de la registaro TRUMP por la armea bato kontraŭ Sirio

Mi trovis ĉi tiun artikolon en la retejo de Andrej HUNKO, membro de la Germana partio La Maldekstruloj (germane Die Linken) kaj de la Germana Federacia Parlamento (germane Deutscher Bundestag).


hqdefaultGrupo de du dekoj da eksaj kunlaborantoj de sekreta servo el Usono (Veteran Intelligence Professionals for Sanity – VIPS) pridubas en memorando la motivigon de la registaro TRUMP por la armea bato kontraŭ Sirio kaj la Usonan version pri la okazaĵo kun veneno-gaso en Idlib (Sirio). En ilia memorando […] ili petas insiste prezidanton TRUMP, Continue reading “Eksaj uloj de Usona sekreta servo pridubas la Usonan motivigon por la armea bato en Sirio”

Mi petas je azilo en la vicoj de SAT

Mi petas je azilo. Azilo kiel esperantisto, kiu fuĝas el la vicoj de la Universala Esperanto-Asocio.

10547077_668028199957111_3281263077384217455_oMi petas je azilo. Azilo kiel esperantisto, kiu fuĝas el la vicoj de la Universala Esperanto-Asocio.

Mi dubas, ke mi estas tipa SAT-ano. Kiel juna GDR-ano mi pensis, ke la socialisma vojo de mia hejmlando estus bona solvo konstrui pli bonan mondon. Sed jaro post jaro mi ekkonis pli bone multajn erarojn kaj problemojn en la reala politiko de la reganta komunista partio. Kiel membro de la Nacia-Demokratia Partio de Germanujo (germane National-Demokratische Partei Deutschlands – NDPD), unu el la kvar malgrandaj partioj en GDR, mi akceptis la gvidan rolon de la komunistoj kaj la amikecon al Sovetunio. Sed mi estis ne blinda pri la reala vivo ĉirkaŭ mi. Tamen mi estis maldekstrulo, laŭ mia propra pri-taksado. Continue reading “Mi petas je azilo en la vicoj de SAT”

Mi Berlin-ano sentas honton pro vi!

Ĉu viaj animoj estas tiel koroditaj pro la malamo kontraŭ Ruslando laŭ la deziro de NATO?

Letero al la estraroj de

  • Bündnis’90/ Die Grünen, Berlino (verduloj)
  • Die Linke, Berlino (maldekstruloj)
  • SPD – Sozialdemokratische Partei Deutschlands, Berlino (social’-demokratoj)

Gesinjoroj,

mi Berlin-ano sentas honton, honton kaj teruron pro via hontega kaj sen-respekta konduto kontraŭ la viktimoj de la atenco en Peterburgo en Ruslando, en ties sekvo devis ĝis nun morti 14 homoj.

Estas malgajiga praktikado nun, ke Brandenburga Pordego (germane Brandenburger Tor) en la mezo de nia urbo nokte brilas en la koloroj de tiu lando, en kiu okazis la plej aktuala terura atenco, por respekti la viktimojn. La registaro de Berlino, kiun vi kune portas, diras nun, ke tio ne okazos koncerne la viktimojn de Peterburgo: ĉar Peterburgo ne estas ĝemela urbo al Berlino. Sed ankaŭ la urboj Nizza, Jerusalemo kaj Orlando ne estas ĝemelaj urboj al Berlino kaj tamen Brandenburga Pordego brilis nokte en la koncernaj koloroj. Continue reading “Mi Berlin-ano sentas honton pro vi!”

Partieca Propagando antaŭ la Ruslanda Ambasadorejo en Berlino

russische_botschaft_in_berlin

Antaŭ la Ruslanda ambasadorejo en Berlino ili volas haltigi la »amas-mortigadon en Aleppo«. Intelektuloj kiel Daniel COHN-BENDIT kaj Peter SCHNEIDER. Ne antaŭ la Saudi-Arabia ambasadorejo aŭ la ambasadorejoj de Kataro aŭ de Usono, antaŭ la reprezentejoj de tiuj landoj, kiuj la Sirian militon pro malaltaj motivoj ekde kvin jarojn per mono, armiloj kaj propagando antaŭen-puŝas kaj stimulas. La Internacian Literaturan Festivalon en Berlino la famaj verkistoj SCHNEIDER kaj COHN-BENDIT kaperis por sia propagando-alvoko. Subtenon ili trovis kaj rapide kaj gaje fare de la ordinaraj amas-komunikiloj.

Per blinda parola stilo – »Por sia revo de nova imperia grandeco, prezidento Putin kovras la urbon Aleppo per terurega milito de bomboj« – la aŭtoroj forigis ĉiajn kaŭzojn de la milito: neniaj Turkaj interesoj de potenco, neniaj instruktoroj de CIA, neniaj avidoj al oleo kaj gaso en Sirio ĝenu la alvokon, kiu servas al la geostrategiaj interesoj de Usono kaj al la unuflanka partieca konduto de la federacia registaro koncerne la Sirio-milito. Nenia vorto pri la kontraŭ-internacijura batalo de la Germana aerarmeo en koalicio sub la gvidado de Usono. Nenia vorto pri la kaŭzoj de la milito. Vortoj formitaj nur el ega Ruso-fobio. Continue reading “Partieca Propagando antaŭ la Ruslanda Ambasadorejo en Berlino”