Ŝario en Indonezio

Ne-edzinigitaj homoj ne rajtas kune manĝi en restoracio

tradukaĵo de artikolo el la retejo de Journalistenwatch (2018-09-10)

En la Indonezia provinco Aĉeo (Aceh), kie la ŝario regas, estas nun malpermesite al virinoj kaj viroj, kune viziti restoracion kaj publike manĝi, se ili ne estas edzinigitaj

La regulo, ke estas malpermesite al virinoj viziti kafejojn kaj gastejojn post la 21a horo sen vira familiano aŭ edzo, validas ekde la 30a de Aŭgusto 2018 en la distrikto Bireuen, en la nord-okcidento de la lando. Krome estas malpermesite al mastroj de gastejoj dungi samseksemulojn. Celo estus,

»ke virinoj sentas sin pli agrable, ilia digno estas protektata kaj ili faras nenion kontraŭ la ŝario«,

tiel la estro de la lokala ŝaria instanco. Posedantoj de restoracioj responsas realigi la regulojn. Legi plu “Ŝario en Indonezio”

Advertisements

Daniel René

2009-09-11 | Berlino | img_2925.geaendertHodiaŭ iu frapis ne-atendite je la pordo de mia loĝejo. Estis malnova amiko Danielo. Kvankam ni havis multajn jarojn sufiĉe intiman amikecon, nia interrilato nun paŭzis jam multajn, multajn monatojn: parte pro miaj gravaj depresioj, parte pro aliaj kaŭzoj. Kiam mi troviĝas en profunda nigra truo nomita depresioj, mi ne kapablas flegi ian ajn kontakton al amikoj kaj familianoj. Eĉ ne per telefono aŭ TTT.

Sed nun Danielo staris subite antaŭ mi, kiel ĉiam kun bruna haŭto, kvazaŭ post reveno el ferioj ie en la sudo. Estis antaŭ ĉio ĝojo, kion mi sentis pro lia ne-atendita alveno. Legi plu “Daniel René”

Ĉu miaj Kurdaj vendistoj forlasis la vojon de toleremo?

Onkel DönerAntaŭ jaroj mi babilis – de tempo al tempo – nokte kun kelkaj junaj belaj vendistoj de la lunĉejo »Onkel Döner« en mia strato. Mi sciis, ke ili estas Kurdaj islamanoj, kaj ili sciis, ke mi estas maljuna samseksemulo. Ni parolis ofte ankaŭ pri ilia opinio koncerne Germanajn virinojn kaj pri ilia estonta edzino el Turkujo laŭ elekto fare de la panjo. La plej multaj el ili estis el unu granda familio. Ilia intereso lerni la Germanan lingvon estis ĝenerale tre malgranda, inter si ili parolis en sia lingvo. Sekve la babiladoj kun ili restis supraĵe.

Du el ili iam »konfesis«, ke ili amoras ankaŭ kun viroj … almenaŭ, kiam mankas virinoj. Du aliaj ofertis ĉiam denove, prezenti al mi siajn kacojn (penisojn). Malgraŭ mi estis sufiĉe scivolema, mi cedis akcepti tiun proponon. Pli maljunaj vendistoj libere parolis pri la emo de siaj pli junaj kolegoj ankaŭ amori kun viroj. Mi estis parte tre impresita pro tiom multe da malkaŝeco koncerne la samseksemeco. Legi plu “Ĉu miaj Kurdaj vendistoj forlasis la vojon de toleremo?”

Mi petas je azilo en la vicoj de SAT

10547077_668028199957111_3281263077384217455_oMi petas je azilo. Azilo kiel Esperantisto, kiu fuĝas el la vicoj de Universala Esperanto-Asocio.

Mi dubas, ke mi estas tipa SAT-ano. Kiel juna GDR-ano mi pensis, ke la socialisma vojo de mia hejmlando estus bona solvo konstrui pli bonan mondon. Sed jaro post jaro mi ekkonis pli klare multajn erarojn kaj problemojn en la reala politiko de la reganta komunista partio. Kiel membro de Nacia-Demokratia Partio de Germanujo (germane National-Demokratische Partei Deutschlands – NDPD), unu el la kvar malgrandaj partioj en GDR, mi akceptis la gvidan rolon de la komunistoj kaj la amikecon al Sovetunio. Sed mi estis ne blinda koncerne la realan vivon ĉirkaŭ mi. Tamen mi estis maldekstrulo, laŭ mia propra pri-taksado. Legi plu “Mi petas je azilo en la vicoj de SAT”