Kategoriaj arkivoj: Usono

Eksaj uloj de Usona sekreta servo pridubas la Usonan motivigon por la armea bato en Sirio

Mi trovis ĉi tiun artikolon en la retejo de Andrej HUNKO, membro de la Germana partio La Maldekstruloj (germane Die Linken) kaj de la Germana Federacia Parlamento (germane Deutscher Bundestag).


hqdefaultGrupo de du dekoj da eksaj kunlaborantoj de sekreta servo el Usono (Veteran Intelligence Professionals for Sanity – VIPS) pridubas en memorando la motivigon de la registaro TRUMP por la armea bato kontraŭ Sirio kaj la Usonan version pri la okazaĵo kun veneno-gaso en Idlib (Sirio). En ilia memorando […] ili petas insiste prezidanton TRUMP, Legi plu Eksaj uloj de Usona sekreta servo pridubas la Usonan motivigon por la armea bato en Sirio

Ĉu Mi Rajtas Ŝati Usonan Soldaton?

Nathan kaj Emmanuel

Mi ŝatas – almenaŭ – ĉi tiun fotografaĵon. Pro la rideto de la knabo kaj de lia patro. Kaj mi ŝatas intertempe ankaŭ Nathan, la patron.

Kun Nathan mi konatiĝis per babilado en Facebook. Li servas en Afganistano, li estas soldato de la Usona armeo. La Usona registaro sendis lin tien. Li venas el Teksaso, federacia ŝtato en la sudo de Usono.

Knabo kaj patro perdis respektive sian panjon kaj sian edzinon. Kiam nun la patro servas en fora lando, la knabo nomita Emmanuel vivas ĉe lia avino. Afganistano ne estas sekura lando. Mi tre esperas, ke la patro baldaŭ povas reveni en la brakojn de Emmanuel!

Kiam mi estis lernanto en GDR, mi eksciis la sorton de Angela DAVIS, politika aktivulino pri civilaj rajtoj en Usono. Oni planis mortigi ŝin sur-baze de verdikto de kortumo. Mi ploris pro la infanaj viktimoj de la milito fare de Usono kontraŭ Vjetnamio, kaj mi malestimis prezidanton Richard NIXON pro tio. Mi ŝatis Salvador ALLENDE, la unuan socialistan prezidanton de Ĉilio, kaj mi malamis Usonon pro la puĉo kontraŭ la Unidad Popular. Legi plu Ĉu Mi Rajtas Ŝati Usonan Soldaton?

Esperantistoj Kontraŭ Donald TRUMP?

hillary-clintonHillary CLINTON – ŝi kun-responsas pri almenaŭ du kontraŭ-leĝaj atako-militoj, ŝi ne respektis la malpermeson de perforto laŭ la UNO-Ĉarto, artikolo 2, ŝi pli-foje minacis militi kontraŭ Ruslandon, ŝia rolo koncerne la liverado de sarino-gaso en Sirion estas dubinda, ŝi kun-responsas la mortigon de Osama bin LADEN sen verdikto. La agoj de Hillary CLINTON kiel membro de la registaro de Barack OBAMA devus esti enketotaj fare de la Internacia Puna Kortumo (IPK), ankaŭ pro la suspekto je militkrimo. Malgraŭ tio ĉio – maldekstruloj, verduloj, humanistoj kaj amasoj da ĝenerale supozite bonaj homoj estas entuziasmigitaj pri ĉi tiu politikistino. Kaj samtempe ili malestimas Donald TRUMP.

»Esperantistoj kontraŭ Donald TRUMP« – Mi trovis tiun (fermitan) grupon en Facebook antaŭ kelkaj tagoj. Kial tia grupo? Legi plu Esperantistoj Kontraŭ Donald TRUMP?

Kubo estis ĉiam fora revo por mi

camilloLa libro el la plumo de Ludwig RENN pri malgranda Kubano Camilo estis temo en ĉiuj mezgradaj lernejoj de la Germana Demokratia Respubliko: »Camilo – Neordinara Historio el Kubo de Brava Malgranda Knabo kaj de Sia Avo«, Eldonejo por Infanoj, Berlino, 1978.

Ne nur mi amis la bravan knabon; li estis eta heroo de multaj lernantoj en GDR. Ankoraŭ nun mi rememoras, ke laŭ la libro Camilo estis ĝoje surprizita pri la fakto, ke infanoj el la fora GDR donacas kajerojn kaj krajonojn al li kaj liaj amikoj, por ke ili povas pli bone lerni. Legi tion faris min fiera.

Tiam, kiam mi mem estis infano, ĉiu infano en Kubo ricevis senkoste lakton. Eksterordinare en la tuta Latinameriko. Ĝis 1989 la ŝtata aviada kompanio Interflug de GDR ĉiujare transportis 20.000 tunojn da lakto kaj pulvorigita lakto al Kubo. Kiel GDR-ano mi estis fiera pri tiu subteno.

Legi plu Kubo estis ĉiam fora revo por mi