Kubo estis ĉiam revo por mi

camilloLa libro el la plumo de Ludwig RENN (1889 – 1979, Germana aŭtoro) pri la malgranda Kubano Camilo estis temo en ĉiuj mezgradaj lernejoj de Germana Demokratia Respubliko: »Camilo – Neordinara Historio el Kubo de Brava Malgranda Knabo kaj de Sia Avo«, Eldonejo por Infanoj, Berlino, 1978.

Ne nur mi ŝatis la bravan knabon. Li estis eta heroo de multaj lernantoj en GDR. Ankoraŭ mi rememoras, ke laŭ la libro Camilo estis ĝoje surprizita pro la fakto, ke infanoj el malproksima GDR donacas kajerojn kaj krajonojn al li kaj liaj amikoj, por ke ili povas pli bone lerni. Leginte tion min estis fiera.

Tiam, kiam mi mem estis lernanto, ĉiu infano en Kubo ricevis senkoste lakton. Eksterordinare en la tuta Latin-Ameriko. Ĝis 1989 la ŝtata aviada kompanio Interflug de GDR ĉiujare transportis 20’000 tunojn da lakto kaj pulvorigita lakto al Kubo. Kiel GDR-ano mi estis fiera pri tiu subtenado fare de mia lando.

Legi plu Kubo estis ĉiam revo por mi

Advertisements

Afrikaj samideanoj

1267847_569827623077290_658170417_oIdealismo sen pano ne bone funkcias. Nek en Eŭropo nek en Afriko! Kiu ne certas pri sia ĉiutaga pano – ĉu tiu sentas emon studi Esperanton? Mi dubas. En kelkaj Afrikaj landoj la loka mizero elkreskas el la koruptado de politikistoj kaj oficistoj. Parto de la problemo sed fontas en Eŭropo. Ĉu sufiĉas, ke la statuto de UEA mencias la homrajtojn? Ĉu ni Eŭropaj esperantistoj ne eble havas devon, laŭte plendi kontraŭ la krimojn fare de niaj ŝtatoj? La esperantistaro estis malsukcesa tiam pri la faŝismo – ĉu nun denove?

Ili vivas en Benino: Athanase, François kaj Laïfo Kami. Assumani Shabani estas de Burundo. En Ganao vivas Danielo, en Kenjo Abraham kaj Andreo. De Kongo estas Abwe, Djimy, Grace, Jeremie, Kwaneema kaj Serge. Senegalo estas la hejmo de Ahmadou. De Sud-Afriko venas Shem Kabanza kaj de Tanzanio – Ibrahim. Konatuloj en Facebook, mondvaste komerca TTT-portalo por personaj kontaktoj. Legi plu Afrikaj samideanoj

Kelkaj Rimarkoj pri la Libro »Krimeo Estas Nia« de la Ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ

krimeo estas niaLa libro »Krimeo Estas Nia« de la ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ plenumis bedaŭrinde miajn antaŭtimojn, kiujn mi atendis pro la subtitolo: »Reveno de la imperio«. La aŭtoro preferas – anstataŭ neŭtrale informi – propagandi laŭ la nun reganta lingvo-reguligo fare de Okcidento pri la Ukrajno-konflikto. Kial tio?

Trafe informas KNIIVILÄ, ke »en la 1950-aj jaroj Krimeo estis aligita al la Ukrajna Sovetia Respubliko« (p. 7), sed li forgesas skribi, ke tiu okazis pro ekonomiaj kialoj kaj sen demandi la loĝantaron. Tiu ŝanĝo estis arbitraĵo fare de la tiama ŝtatestro de Sovetunio. Legi plu Kelkaj Rimarkoj pri la Libro »Krimeo Estas Nia« de la Ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ

Islamo Estas Akompananto de la Teroro

Muhammad-KarikaturLa unu estas konata kiel Princo de la Paco, la alia estis armeestro, ambaŭ ili estis fondintoj de religioj, ambaŭ ili konkeris fremdajn urbojn laŭ siaj manieroj: Jesuo Kristo kaj Muhamado.

Pasiono rakontas pri la enirado fare de Jesuo Kristo en Jerusalemon jenan:

»Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalemo, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du disĉiplojn, dirante al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun ĝi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi. Kaj se iu diros ion al vi, respondu: La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin. Kaj ĉi tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:

Diru al la filino de Cion: Jen via Reĝo iras al vi, humila kaj rajdanta sur azeno, kaj azenido, filo de ŝarĝobesto. Legi plu Islamo Estas Akompananto de la Teroro

Mi preferas mem pensi …