Miaj novaj najbaroj: mahometanoj

La islamo neniam travivis epokon de l’racionalismo. Islama religio kaj ŝtato estas unio. Korano estas rekta leĝaro por la mahometanoj. Korano postulas, ke la disĉiploj de Mahometo subpremas kaj fine mortigas ĉiujn ne-mahometanojn. – Tiu ordono ankaŭ validas por miaj novaj, islamaj najbaroj.

Advertisements

En Berlino kaj Germanujo vivas kredantoj de diversaj religioj: bahaismo, budhismo, hinduismo, islamo, judismo, kristanismo, sikismo, ŝintoismo, taoismo kaj aliaj. Ili ĉiuj vivas laŭ la reguloj de siaj sanktaj libroj. Unu kredanto pli fidele, la alia malpli.

mahometanoj en tenda moskeo en Kolonjo
mahometanoj en tenda moskeo en Kolonjo (fonto: n-tv)

Sed nur la mahometanoj (islamanoj) asertas amase, ke sia Sankta Skribaĵo, Korano, estus super ĉiuj leĝoj kaj reguloj en Germanujo. Eĉ super Baza Leĝo! Nur Alaho estus la suvereno.

Inter la Germanoj kreskas la islamofobio, la angoro pro la islamo (fobio signifas tion: angoro). Mi ne aŭdis ion pri angoro pro bahaanoj, judoj, kristanoj ktp. Eble, ĉar mi ankaŭ ne aŭdis ion pri murdoj de familianoj fare de aliaj familianoj pro »honoro« (germanlingve: Ehrenmorde) inter bahaanoj, judoj, kristanoj ktp. Kaj nenion pri devigaj edziniĝoj (germanlingve: Zwangsehen) de knabinoj kun maljunaj viroj kadre de bahaaj, judaj kaj kristanaj kaj aliaj komunumoj. Nenion pri teroristaj krimuloj, kiuj estis bahaanoj, judoj, kristanoj aŭ de alia religio. Continue reading “Miaj novaj najbaroj: mahometanoj”

Estimataj Katalunoj!

Mi petas vian helpon kompreni la evidente nun tre akran disputon inter Katalunujo kaj la Hispana registaro.

Estimataj Katalunaj samideanoj,

DLK3GnhW4AA_6mnmi petas vian helpon kompreni la evidente nun tre akran disputon inter Katalunujo kaj la centra Hispana registaro! Se mi ĝuste komprenas, Esperanto servu al reciproka informado.

Fotografaĵoj de policistoj de la centra Hispana registaro, kiuj batas civitanojn, eĉ jam vunditajn, ŝokis min. Mi vidis bildojn kaj filmetojn, ke fajro-brigadistoj kaj Katalunaj policistoj provis protekti ordinarajn civitanojn; sed la furiozaj policistoj de la centra Hispana registaro atakis ankaŭ la fajro-brigadistojn. Kelkaj Katalunaj policistoj larmis pro tia fia situacio. Mi trovis tiujn informojn en Facebook kaj Twitter, la Germana gazetaro ne informas pri tiaj barbaraĵoj. Continue reading “Estimataj Katalunoj!”