Arkivoj de etikedoj: Afganistano

Islamo – Ĉu Revelacio fare de Satano?

Satanskult 1Mi trovis en Facebook kruelan filmeton: Ĉirkaŭate de kelkaj spektantoj, juna viro genuis sur sabla grundo. Liaj okuloj estis kovritaj. Apud li staris grandegulo nigre vestita. Oni povis vidi de lia vizaĝo nur liajn okulojn. Li havis glavon en sia mano. Li estis la ekzekutisto. Li levis sian manon kun la glavo kaj senkapigis la junan viron per unu bato, de malantaŭe antaŭen. La kapo falis sur-teren. Tuj poste ankaŭ la korpo sinkis sur la teron. La sango fluis el la disstara vundo.

La ĉirkaŭantoj entuziasme observis la barbarecan spektaklon. »Dio estas granda!« – oni aŭdis de ili kaj fine ankaŭ de la ekzekutisto. Spektaklo kiel dum la plej nigra mezepoko. Aŭ eĉ en la infero. Legi plu Islamo – Ĉu Revelacio fare de Satano?

Advertisements

Esperantistoj Kontraŭ Donald TRUMP?

hillary-clintonHillary CLINTON – ŝi kun-responsas pri almenaŭ du kontraŭ-leĝaj atako-militoj, ŝi ne respektis la malpermeson de perforto laŭ la UNO-Ĉarto, artikolo 2, ŝi pli-foje minacis militi kontraŭ Ruslandon, ŝia rolo koncerne la liverado de sarino-gaso en Sirion estas dubinda, ŝi kun-responsas la mortigon de Osama bin LADEN sen verdikto. La agoj de Hillary CLINTON kiel membro de la registaro de Barack OBAMA devus esti enketotaj fare de la Internacia Puna Kortumo (IPK), ankaŭ pro la suspekto je militkrimo. Malgraŭ tio ĉio – maldekstruloj, verduloj, humanistoj kaj amasoj da ĝenerale supozite bonaj homoj estas entuziasmigitaj pri ĉi tiu politikistino. Kaj samtempe ili malestimas Donald TRUMP.

»Esperantistoj kontraŭ Donald TRUMP« – Mi trovis tiun (fermitan) grupon en Facebook antaŭ kelkaj tagoj. Kial tia grupo? Legi plu Esperantistoj Kontraŭ Donald TRUMP?