Perturbitaj homoj en la Germana parlamento

[printebla teksto (pdf)]

Al
s-ro Dietmar BARTSCH (frakcio La Maldekstra)
s-ino Katrin GÖRING-ECKARDT (frakcio de la verduloj)
s-ro Anton HOFREITER (frakcio de la verduloj)
s-ro Volker KAUDER (frakcio de la kristan-demokratoj)
s-ino Andrea NAHLES (frakcio de la social-demokratoj)
s-ro Wolfgang SCHÄUBLE (prezidanto de la parlamento)
s-ino Sahra WAGENKNECHT (frakcio La Maldekstra)

Berlino, 2018-09-16

Estimataj gesinjoroj,

mi sentas zorgojn pri kelkaj membroj de Germana Parlamento (Deutscher Bundestag), antaŭ ĉio en la frakcioj de la kristan-demokratoj (CDU/ CSU), La Maldekstra (Die Linke), la social-demokratoj (SPD) kaj la verduloj (Bündnis 90/ Die Grünen). Grandajn zorgojn! Kiel honor-ofica helpanto mi konas perturbitajn homojn kun iliajn problemojn. Pro tio mi komprenas, ke ankaŭ parlamentanoj ne kapablas, mem kompreni la proprajn perturbojn. Legi plu “Perturbitaj homoj en la Germana parlamento”

Advertisements

Ĉu la imperio komencas rebati?

D-ino Angela MERKEL, Germana kanceliero

D-ino Angela MERKEL, Germana kanceliero (© Axel Springer SE)

Ĉu vi rememoras, ke mi denuncis s-inon kancelieron Angela MERKEL kaj aliajn Germanajn politikistojn? Pro la krimo de agreso militi kontraŭ Afganujon kaj Sirion sen permeso de UN, do kontraŭe al § 13 Internacia Kriminala Kodo (kaj art-o 8bis de la statuto de Internacia Puna Kortumo).

Ĉi tie koncernan artikolon: Krimo de la agreso fare de Germanaj politikistoj

Advokato, kun kiu mi ofte kunlaboras, avertis min: oni provos misfamigi vin. Ĉi tiuj homoj, kontraŭ kiuj vi nun agas, ne ŝatas kritikon kaj kritikantojn.

Hieraŭ frumatene, je la 8a horo, kvin policistoj alvenis por traserĉi mian loĝejon. Legi plu “Ĉu la imperio komencas rebati?”

Ĉu falsado de dokumentoj fare de la Germana ministerio de eksteraj aferoj?

Germana ministro pri eksteraj aferoj, Heiko Joseph MAAS

Germana ministro pri eksteraj aferoj, Heiko Joseph MAAS

La Germana ministro de eksteraj aferoj, Heiko Joseph MAAS, responsas evidente falsadon de dokumentoj, pli bone dirite: la disvastigadon de falsita dokumento por trompi aliajn.

Estus krimo laŭ § 267 StGB (Germana kriminala kodo).

La polico ricevis je la 6a de Aprilo peton esplori la aferon …


Vizitanto de la retejo de la ministerio, kiu serĉas informojn pri Internacia Puna Kortumo (IPK) en Den Haag, Nederlando, estas plurfoje trompata []

(1) La ministerio prisilentas la kompetentecon de Internacia Puna Kortumo ekde 2014 koncerne krimojn de la agreso, art-o 8(bis) de la statuto de IPK. Legi plu “Ĉu falsado de dokumentoj fare de la Germana ministerio de eksteraj aferoj?”

Krimo de la agreso fare de Germanaj politikistoj

Illegale Kriege (Daniele Ganser) - Orell Füssli 2016Jam jarojn mi interesiĝas pri Internacia Puna Kortumo (IPK), kiu komencis labori je la 1a de Julio 2002 kiel konstanta tribunalo koncerne genocidon, krimojn kontraŭ la humaneco, milito-krimojn kaj krimon de la agreso. Sed la rezultoj de tiu kortumo seniluziigas min. Kelkaj Afrikaj politikistoj riproĉas rasisman emon al la juĝistaro de IPK, ĉar la kortumo esploras ĝis nun nur kontraŭ negroj. Tri Afrikaj landoj preparas fakte sian eliron: Kenjo, Namibio, Suda-Afriko.

Tiam mi legis (germanlingvan) libron de d-ro Daniele GANSER, Svisa historiisto kaj sciencisto pri paco, koncerne la »Kontraŭ-leĝajn militojn – Kiel la NATO-landoj sabotas UN-on. Kroniko de Kubo ĝis Sirio« de 2016. La aŭtoro substrekas la principan gravecon de Internacia Puna Kortumo por la batalo por paco kaj kontraŭ la militoj-instigantoj en multaj landoj. Pro lia vasta kritiko kontraŭ Usono, la germanlingva Vikipedio kaj aliaj fontoj kalumnias d-ron GANSER. Legi plu “Krimo de la agreso fare de Germanaj politikistoj”

La »rifuĝintoj« ne estas rifuĝintoj

Mama MerkelEkde 2015 amasoj da homoj el Arabaj kaj Afrikaj landoj venis en la landojn de Eŭropa Unio. Trans la maro per malnovaj ŝipaĉoj aŭ per-piede tra Turkujo. La fina celo de la plej multaj el ili estis Germanujo, pli ol unu miliono iris ĉi tien. Estas disertantoj el Sirio, homoj kiuj fuĝas el Afganio pro la milito en sia lando kaj plejparte junaj viroj serĉantaj nur pli bonan ekonomian vivo. Malgraŭ la fakto, ke oni nomas ilin ĉiujn rifuĝintoj, nur la plej malmultaj el ili estas rifuĝintoj laŭ Ĝeneva Konvencio. La aliaj estas kontraŭ-leĝe en Germanujo.

S-ino Kanceliero D-ino Angela MERKEL, ankaŭ estro de la kristandemokratoj en Germanujo, malobeis partojn de Baza Leĝo (konstitucio), rompis internaciajn kontraktojn kaj ne atentis diversajn leĝojn por akcepti la tiel-nomatajn rifuĝintojn en Germanujo. Fakuloj pri konstitucia juro parolas pri rompo de la konstitucio. Preskaŭ ĉiuj Germanaj politikistoj kaj ĵurnalistoj tamen honoras MERKEL-on pro ŝia bona koro, ŝia humana decido inviti la homojn en Germanujon, kaj la »rifuĝintoj« nomas ŝin »Panjo Merkel«. Kritikantojn de ŝia politiko oni nomas malamikoj de eksterlandanoj, rasistoj, ekstrem-dekstruloj, novnazioj (verŝajne la plej malica ofendo en Germanujo). Legi plu “La »rifuĝintoj« ne estas rifuĝintoj”