Judaj lernantoj denove devas fuĝi el Germanujo

Mi hontas el profunda koro, ĉar Judaj lernantoj en Berlino – denove – suferas pro eĉ kreskanta kontraŭ-judismo. 76 jaroj post la konferenco apud Wannsee. Sed tute indignigas min la indiferenteco, la provo silentigi tion fare de la Berlina urba registaro. Estu avertate la judaro de la mondo: Berlinaj politikistoj perfidas la Judojn ĉi tie kaj mensogas al la Judoj ekster Germanujo!


Ĉu vi estas Israela Judo? Ĉu vi havus iom da libera loko por Judaj rifuĝontoj el Germanujo? Ĉu vi konjektas, ke mi ŝercas? Mi preferus ŝerci, sed la perforta antisemitismo (kontraŭ-judismo) fare de mahometanoj en Germanujo estas amara fakto.

Ĉu vi legis en gazetoj pri la ĵuroj fare de Germanaj politikistoj, ke ili protektus la judaron en Germanujo? Ĉu vi vidis en la televido la pompajn Germanajn memorfestojn por la Judaj viktimoj pro la Germana nacia socialismo? Ĉu vi aŭdis, ke la (regantaj) Germanoj estus lernintaj el la historio? Ĉiu trompado! La faktoj estas aliaj. Legi plu “Judaj lernantoj denove devas fuĝi el Germanujo”

Advertisements

Miaj novaj najbaroj: mahometanoj

En Berlino kaj Germanujo vivas kredantoj de diversaj religioj: bahaismo, budhismo, hinduismo, islamo, judismo, kristanismo, sikismo, ŝintoismo, taoismo kaj aliaj. Ili ĉiuj vivas laŭ la reguloj de siaj sanktaj libroj. Unu kredanto pli fidele, la alia malpli.

mahometanoj en tenda moskeo en Kolonjo

mahometanoj en tenda moskeo en Kolonjo (fonto: n-tv)

Sed nur la mahometanoj (islamanoj) asertas amase, ke siaj Sanktaj Skribaĵoj, Korano, estus super ĉiuj leĝoj kaj reguloj en Germanujo. Eĉ super Baza Leĝo! Nur Alaho estus la suvereno.

Inter la Germanoj kreskas islamofobio, la angoro pro la islamo (fobio signifas tion: angoro). Mi ne aŭdis ion pri angoro pro bahaanoj, judoj, kristanoj ktp. Eble, ĉar mi ankaŭ ne aŭdis ion pri murdoj de familianoj fare de aliaj familianoj pro »honoro« (germanlingve: Ehrenmorde) inter bahaanoj, judoj, kristanoj ktp. Kaj nenion pri devigaj edziniĝoj (germanlingve: Zwangsehen) de knabinoj kun maljunaj viroj kadre de bahaaj, judaj kaj kristanaj kaj aliaj komunumoj. Nenion pri teroristaj krimuloj, kiuj estis bahaanoj, judoj, kristanoj aŭ de alia religio. Legi plu “Miaj novaj najbaroj: mahometanoj”