Profunde malestimate: samseksemuloj en Afriko

La malestimo, la malamo kontraŭ samseksemuloj estas malica veneno en la Afrika animo. Homoj, konatuloj, amikoj, samideanoj el diversaj Afrikaj landoj, kiujn mi ĝenerale ja estimas, ne hontas kritiki (aŭ eĉ pli-malpli kondamni) min pro mia emo al viroj. Mi vivus kontraŭ la naturo, kontraŭ Dio! Kiam mi postulas ian pruvon, eĉ nur unu frazon ekzemple fare de Jesuo Kristo kontraŭ la samseksemo, tiam la plej multaj el ili subite silentas aŭ citas ion ajn. Mi ekkonas tiam »inter iliaj linioj« (kiel oni diras en Germanujo) ankaŭ pri aliaj temoj, ke ili ne pretas akcepti min. La plej multaj ne vere kapablas je toleremo.

Du junaj negroj unu apud la alia en komuna lito

Ĉu danĝero por la Afrika socio? Ĉu enkondukita fare de Blankulo?

Samideanoj kaj aliaj konatuloj de Nigra Kontinento plendas volonte pri Blankulo kaj la sekvoj de la koloniismo [ekzemple]. Ĉi tio kulpus ankaŭ pri la nuna mizero en Afriko. Komforta solvo! Kelkaj el ili eĉ lamentas, ke Blankulo enkondukis la sklavecon. Ĉu Blankulo ankaŭ enkondukis la malamon kontraŭ samseksemuloj? Kial tiom multaj Afrikanoj ne pretas ekkoni la propran responson pri la nuna Afriko?

Mi babilis iam en Facebook kun Ganaa mallibereja gardisto, kaj li fakte asertis, ke samseksemuloj estus danĝero por la socio. Samseksami estas laŭ-leĝe malpermesate en Ganao. Ĉu eble pro la avantaĝa grado de inteligenteco sub 70? [germanlingva fonto] Legi plu “Profunde malestimate: samseksemuloj en Afriko”

Advertisements

Komitato pri Homrajtoj de UN ludas rolon de utila idioto

Germana gazetaro amindumas islamon denove

Jam kelkajn horojn, Germanaj gazetoj raportas diligente, ke Komitato pri Homrajtoj de UN (United Nations Human Rights Committee, Comité des droits de l’Homme, Комитет по правам человека ООН, Comité de Derechos Humanos de las Naciones Unidas) riproĉas Francujon pro leĝo kontraŭ burĥo en publikejo.

La lando [Francujo] ofendus kontraŭ la religia libereco kaj la homrajtoj de la portantinoj [de burĥoj], deklaris la komitato de Ĝenevo. [laŭ SPIEGEL online]

Temas pri vestaĵo, kiu kovras la tutan korpon; la portanto povas rigardi la eksteran mondon nur tra malvasta fendo antaŭ siaj okuloj. Eŭropa Kortumo pri Homrajtoj ne ekkonis ian ofendon per ĉi tiu leĝo. Pro tio du portantinoj de burĥoj pledis ĉe Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj sur-baze de Internacia Traktato pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj de 1966. Komitato pri Homrajtoj de UN responsas pri ĉi tiuj pledoj. Legi plu “Komitato pri Homrajtoj de UN ludas rolon de utila idioto”

Miaj novaj najbaroj: mahometanoj

En Berlino kaj Germanujo vivas kredantoj de diversaj religioj: bahaismo, budhismo, hinduismo, islamo, judismo, kristanismo, sikismo, ŝintoismo, taoismo kaj aliaj. Ili ĉiuj vivas laŭ la reguloj de siaj sanktaj libroj. Unu kredanto pli fidele, la alia malpli.

mahometanoj en tenda moskeo en Kolonjo

mahometanoj en tenda moskeo en Kolonjo (fonto: n-tv)

Sed nur la mahometanoj (islamanoj) asertas amase, ke siaj Sanktaj Skribaĵoj, Korano, estus super ĉiuj leĝoj kaj reguloj en Germanujo. Eĉ super Baza Leĝo! Nur Alaho estus la suvereno.

Inter la Germanoj kreskas islamofobio, la angoro pro la islamo (fobio signifas tion: angoro). Mi ne aŭdis ion pri angoro pro bahaanoj, judoj, kristanoj ktp. Eble, ĉar mi ankaŭ ne aŭdis ion pri murdoj de familianoj fare de aliaj familianoj pro »honoro« (germanlingve: Ehrenmorde) inter bahaanoj, judoj, kristanoj ktp. Kaj nenion pri devigaj edziniĝoj (germanlingve: Zwangsehen) de knabinoj kun maljunaj viroj kadre de bahaaj, judaj kaj kristanaj kaj aliaj komunumoj. Nenion pri teroristaj krimuloj, kiuj estis bahaanoj, judoj, kristanoj aŭ de alia religio. Legi plu “Miaj novaj najbaroj: mahometanoj”