Arkivoj de etikedoj: anarĥiismo

Kelkaj Demandoj pri la Libro »Stalinismo, Leninismo kaj Marksismo« de Alfredo KOZINGO

stalinismo-leninismo-marksismoLa esperantlingva libreto estas konciza, mallonga eltiro el la 856-paĝa verko »Marxistisches Wörterbuch der Philosophie« (Marksisma Vortaro de Filozofio) de Alfred KOSING. Mi legis ĝin tre atenteme kaj kun vere granda plezuro. Mi ĝuis la laŭ-fakte kritikan priskribon de la tri ismoj el ne-dekstra, ne-kapitalisma vidpunkto. En Germanujo la plimulto de la aŭtoroj nun emas al neobjektiva fi-agitado kontraŭ la socialismo kaj ĝia bazo, la marksismo.

Multa el tio, kion mi trovis en la tri ĉapitroj, konfirmas miajn personajn senton kaj opinion, miajn proprajn spertojn en GDR. Mi elĉerpis el la libreto almenaŭ radieton de espero, ke nova, pli bona socio sur-baze de marksismo eblas. Sed mi dubas, ke la nunaj maldekstruloj estus la ĝustaj portantoj de tiu socio. Kelkaj el ili, aparte la tre maldekstraj, nun batalas kontraŭ faktaj kaj laŭdiraj dekstruloj kun metodoj de la faŝistoj, ekzemple de Sturmabteilung (Sturmsekcio, ofte mallongigita al SA), duon-militista grupo en la Germana nazia partio. Legi plu Kelkaj Demandoj pri la Libro »Stalinismo, Leninismo kaj Marksismo« de Alfredo KOZINGO