Ĉu naiveco aŭ malicaĵo? Kreskanta kontraŭ-judismo en Esperantujo

Viktor KLEMPERER estis priskribinta la penon de la naci’-socialistoj kontroli kaj gvidi la lingvon. George ORWELL avertis en sia romano »1984« pri diktatora imperio, kiu devigas siajn civitanojn paroli regulitan lingvon por malampleksigi la homan penskapablon. Hodiaŭ tiel-nomataj ‘bonuloj’, eĉ inter Esperantistoj, provas kontroli kaj reguli la lingvon de aliaj homoj. – Ĉu por protekti judojn-malamantojn?

Advertisements

Mi pasigis mian junaĝon en la socialisma GDR. Kiam mi faris maloportunajn demandojn tiam, komunistoj ofte diris al mi, ke mi do ne starus je la ĝusta flanko. Post kritikaj rimarkoj mi spertis ofte riproĉojn, ke mi malice prisilentus la avantaĝojn de la socialismo. Tiu ĉi malbonaĵo el GDR ataki aliajn opiniojn … do releviĝas. En Germanujo kaj ankaŭ en Esperantujo. Tiel-nomataj bonuloj ne pretas akcepti aliajn opiniojn, kritikon kaj kontraŭ-diron. Kiu ne senkondiĉe subtenas iliajn mezurojn, ĉi tiu estas malbonulo, (ekstrema) dekstrulo, faŝisto, novnazio aŭ iu simila. Ili fakte malakceptas liberan opinio-esprimon … malgraŭ kontraŭaj ĵuroj.

Albert AUBIN en la Facebook-grupo Esperanto (Lingvo Internacia) atentigis al la artikolo »Germanio: mobilizado kontraŭ antisemitismo« ĉe »Neniam milito inter ni«, publikigita je la 28a de Aprilo 2018 [ĉi tie] Continue reading “Ĉu naiveco aŭ malicaĵo? Kreskanta kontraŭ-judismo en Esperantujo”

Judaj lernantoj denove devas fuĝi el Germanujo

Por ke la mondo ekkonu: Komencas denove en Germanujo! Judaj lernantoj suferas pro antisemitismo … nun fare de mahometanoj. Kaj denove: Germanaj politikistoj silentas.

Mi hontas el profunda koro, ĉar Judaj lernantoj en Berlino – denove – suferas pro eĉ kreskanta kontraŭ-judismo. 76 jaroj post la konferenco apud Wannsee. Sed tute indignigas min la indiferenteco, la provo silentigi tion fare de la Berlina urba registaro. Estu avertate la judaro de la mondo: Berlinaj politikistoj perfidas la Judojn ĉi tie kaj mensogas al la Judoj ekster Germanujo!


Ĉu vi estas Israela Judo? Ĉu vi havus iom da libera loko por Judaj rifuĝontoj el Germanujo? Ĉu vi konjektas, ke mi ŝercas? Mi preferus ŝerci, sed la perforta antisemitismo (kontraŭ-judismo) fare de mahometanoj en Germanujo estas amara fakto.

Ĉu vi legis en gazetoj pri la ĵuroj fare de Germanaj politikistoj, ke ili protektus la judaron en Germanujo? Ĉu vi vidis en la televido la pompajn Germanajn memorfestojn por la Judaj viktimoj pro la Germana nacia socialismo? Ĉu vi aŭdis, ke la (regantaj) Germanoj estus lernintaj el la historio? Ĉiu trompado! La faktoj estas aliaj. Continue reading “Judaj lernantoj denove devas fuĝi el Germanujo”