Arkivoj de etikedoj: antisemitoj

Dialogo kun La Maldekstruloj, Berlino

Die Linke BerlinJe la 19a de Marto 2017 mi postulis deklaron de la Berlina Maldekstra (germane Die Linke, partio) pri la fakto, ke la Reganta Urbestro, s-ro Michael MÜLLER, estis partopreninta manifestacion planitan kaj organizitan fare de antisemitoj respektive islama asocio sub la observado de sekreta servo.

Je la fino de miaj akuzantaj linioj mi postulis krome, ke La Maldekstra zorgu pri la senhejmuloj en Berlino pli multe ol decidi malfermi necesejojn por tria sekso (inter viro kaj virino) en ĉiuj ŝtataj instancoj.

Respondo de La Maldekstra, Berlino:

»Saluton, ni zorgas nature ankaŭ pri senhejmuloj kaj pligrandigis ekzemple la helpon pro malvarmo. Krome s-ino Senatano de Socialaj Aferoj, Elke BREITENBACH, planas nove aranĝi la helpon por senhejmuloj.«

… sed pri la ebla emo de la Reganta Urbestro al antisemitismo: eĉ ne unu vorto. Legi plu Dialogo kun La Maldekstruloj, Berlino

Mi kiel Berlin-ano sentas honton pro vi!

Letero al la estraroj de

  • Bündnis’90/ Die Grünen, Berlino (verduloj)
  • Die Linke, Berlino (maldekstruloj)
  • SPD – Sozialdemokratische Partei Deutschlands, Berlino (sociala-demokratoj)

Gesinjoroj,

mi kiel Berlin-ano sentas honton, honton kaj teruron pro via hontinda kaj sen-respekta konduto kontraŭ la viktimoj de la atenco en Peterburgo en Ruslando, en ties sekvo devis ĝis nun morti 14 homoj.

Estas malgajiga praktikado nun, ke la Brandenburga Pordego (germane Brandenburger Tor) en la mezo de nia urbo nokte brilas en la koloroj de tiu lando, en kiu okazis la plej aktuala terura atenco, por respekti la viktimojn. La registaro de Berlino, kiun vi kune portas, diras nun, ke tio ne okazos koncerne la viktimoj de Peterburgo: ĉar Peterburgo ne estas ĝemela urbo al Berlino. Sed ankaŭ la urboj Nizza, Jerusalemo kaj Orlando ne estas ĝemelaj urboj al Berlino kaj tamen la Brandenburga Pordego brilis nokte en la koncernaj koloroj. Legi plu Mi kiel Berlin-ano sentas honton pro vi!