Komitato pri Homrajtoj de UN ludas rolon de utila idioto

Germana gazetaro amindumas islamon denove

Jam kelkajn horojn, Germanaj gazetoj raportas diligente, ke Komitato pri Homrajtoj de UN (United Nations Human Rights Committee, Comité des droits de l’Homme, Комитет по правам человека ООН, Comité de Derechos Humanos de las Naciones Unidas) riproĉas Francujon pro leĝo kontraŭ burĥo en publikejo.

La lando [Francujo] ofendus kontraŭ la religia libereco kaj la homrajtoj de la portantinoj [de burĥoj], deklaris la komitato de Ĝenevo. [laŭ SPIEGEL online]

Temas pri vestaĵo, kiu kovras la tutan korpon; la portanto povas rigardi la eksteran mondon nur tra malvasta fendo antaŭ siaj okuloj. Eŭropa Kortumo pri Homrajtoj ne ekkonis ian ofendon per ĉi tiu leĝo. Pro tio du portantinoj de burĥoj pledis ĉe Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj sur-baze de Internacia Traktato pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj de 1966. Komitato pri Homrajtoj de UN responsas pri ĉi tiuj pledoj. Legi plu “Komitato pri Homrajtoj de UN ludas rolon de utila idioto”

Advertisements

Miaj novaj najbaroj: mahometanoj

En Berlino kaj Germanujo vivas kredantoj de diversaj religioj: bahaismo, budhismo, hinduismo, islamo, judismo, kristanismo, sikismo, ŝintoismo, taoismo kaj aliaj. Ili ĉiuj vivas laŭ la reguloj de siaj sanktaj libroj. Unu kredanto pli fidele, la alia malpli.

mahometanoj en tenda moskeo en Kolonjo

mahometanoj en tenda moskeo en Kolonjo (fonto: n-tv)

Sed nur la mahometanoj (islamanoj) asertas amase, ke siaj Sanktaj Skribaĵoj, Korano, estus super ĉiuj leĝoj kaj reguloj en Germanujo. Eĉ super Baza Leĝo! Nur Alaho estus la suvereno.

Inter la Germanoj kreskas islamofobio, la angoro pro la islamo (fobio signifas tion: angoro). Mi ne aŭdis ion pri angoro pro bahaanoj, judoj, kristanoj ktp. Eble, ĉar mi ankaŭ ne aŭdis ion pri murdoj de familianoj fare de aliaj familianoj pro »honoro« (germanlingve: Ehrenmorde) inter bahaanoj, judoj, kristanoj ktp. Kaj nenion pri devigaj edziniĝoj (germanlingve: Zwangsehen) de knabinoj kun maljunaj viroj kadre de bahaaj, judaj kaj kristanaj kaj aliaj komunumoj. Nenion pri teroristaj krimuloj, kiuj estis bahaanoj, judoj, kristanoj aŭ de alia religio. Legi plu “Miaj novaj najbaroj: mahometanoj”

Islamo: akompananto de la teroro

Unu el ambaŭ estas konate Princo de la Paco, la alia estis armeestro, ili du estis fondintoj de religioj, ambaŭ ili konkeris fremdajn urbojn, ĉiu laŭ sia maniero: Jesuo Kristo kaj Mahometo.

Pasiono rakontas pri la enirado fare de Jesuo Kristo en Jerusalemon jenan:

»Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalemo, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du disĉiplojn, dirante al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun ĝi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi. Kaj se iu diros ion al vi, respondu: La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin. Kaj ĉi tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:

Diru al la filino de Cion: Jen via Reĝo iras al vi, humila kaj rajdanta sur azeno, kaj azenido, filo de ŝarĝobesto.

Kaj la disĉiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion. Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detranĉis branĉojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon. Kaj la homamaso, kiu iris antaŭ li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante: Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto! Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietiĝis, dirante: Kiu estas ĉi tiu? Kaj la homamasoj diris: Ĉi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.« (Sankta Mateo 21:1-11, laŭ Zamenhof)

Legi plu “Islamo: akompananto de la teroro”