Cenzuro en Esperantujo

Por ke oni povas ĝuste, trafe decidi, oni devas antaŭe scii faktojn, kondiĉojn, interrilatojn. Eble oni devas krome demandi pri ĉi tio aŭ tio. Ordinara proceduro ekzemple en Svisujo antaŭ ol la civitanoj voĉdonas. Diktatoraj potenculoj male ne ŝatas, ke ordinaruloj scias tro multe; la ordinaruloj povus ekkoni la diktatorecon de la potenculoj. Mi pledas helpi, ke homoj, samideanoj povas laŭ-fakte decidi, por ke ili trovas la plej bonajn solvojn. Sed kelkaj Esperantistoj kontraŭ-diras.


cenzurita buŝoLa cenzuro akompanas Esperanton ekde ĝia naskiĝo. Marko Zamenhof, patro de la aŭtoro de Esperanto, estis cenzuristo de la Rusa Imperio. Unua Libro de Esperanto bezonis permeson de la cenzuro, tiel-nomatan »bileton por ellasi« ĝin el la presejo; la koncerna permeso pri Unua Libro de Esperanto havas la daton: 14a de Julio 1887.

Dum la unua kongreso, propra, interna cenzuro naskiĝis inter Esperantistoj. »La [kontraŭ-juda – ajp] afero de Dreyfus ekde 1894 multe akrigis ideologiajn konfliktojn en Francujo.« (el Zamenhof, de M. BOULTON, 1962, paĝo 105). Kelkaj organizantoj ne volis aŭdi ĉion, kion Zamenhof volis diri al la ĉeestantoj de la kongreso. Legi plu “Cenzuro en Esperantujo”

Advertisements

Ĉu pli multe da ŝovinismo aŭ pli multe da Zamenhof inter la Beninaj Esperantistoj?

»Se vi rigardas tre malbelan bildon,
kontrolu ĉu ne estas via propra rebrilo.«
(el Afrikaj Proverboj, de Adjévi ADJE)


manifestanto kun ŝildo »mortigu ĉiujn blankulojn«, Sudafriko 2018

»mortigu ĉiujn blankulojn«, Sudafriko 2018

En Sudafriko kreskas fia malamo kontraŭ Blankulo – kiel ankaŭ aliloke en Afriko. La tempo de karisma Nelson MANDELA tute pasis. La plej multaj gvidantoj de ANC jam tiam ne komprenis lin kaj lian pardonemon. Intertempe la ofte koruptaj politikistoj en Sudafriko perfidas senhonte la politikan heredaĵon de Nelson MANDELA.

Ĉu ĉi tiu profunda malestimo kontraŭ Blankulo bazas sur realaj krimoj dum la apartismo? Ĉu aŭ ĝi fontas el kruda miksaĵo de ŝovinismo (fanatika, troa patriotismo aŭ naciismo) kaj profunda rasismo? Ankaŭ rasismo de negroj kontraŭ Blankulo estas rasismo. Legi plu “Ĉu pli multe da ŝovinismo aŭ pli multe da Zamenhof inter la Beninaj Esperantistoj?”

Estimata s-ro Latifou Gbadamassi

Andreas J. Penk

Andreas J. Penk

Permesu kelkajn, tute privatajn rimarkojn koncerne vian pamfleton pri BOJE. Vi eble nur estas viktimo de amaso da malĝustaj informoj.

Vi skribas:

»Kun grandega bedaŭro mi informas al vi, ke la nuna estraro de Benina Organiz[aĵ]o de Junaj Esperantistoj, dependa strukturo de Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE) – aliĝinta asocio al Universala Esperanto Asocio (UEA) – kaŭzis ne-akcepteblan malordon en Benina Esperantujo.«

Vi certe pravas, ke via statuto, do la statuto de ABeE, pretendas, ke BOJE estus junulara sekcio. Sed ankaŭ la statuto de BEA pretendas tion. Per letero de la 17a de Februaro al BEA mi atentigis al ĉi tiu problemo. Ĝis hodiaŭ mi ricevis neniun respondon. Legi plu “Estimata s-ro Latifou Gbadamassi”

El demando fariĝas ventego

juna viro, Dossou Joseph Sadohounde

Dossou Joseph SADOHOUNDE

Kion vi atendas post demando? Ĉu respondon? Juna Benina studento spertis ventegon da ofendoj kaj falsadoj de siaj vortoj fare de estrarano de unu el la du landaj asocioj en Benino kaj de reprezentanto de Afrika Komisiono de UEA, post kiam li faris demandon en la Facebook-grupo Benina Esperantista Komunumo.

En Benino estas du landaj asocioj. Ambaŭ asertas, ke ili havas la saman junularan sekcion nomitan BOJE – Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj. Sed BOJE mem havas propran statuton, kiu dekretas, ke ĝi estas civila asocio. Sufiĉe senorda situacio. Membro de BOJE atentigis al la kontraŭ-diroj kaj proponis komunan estrarkunsidon de landa asocio kaj de BOJE. La landa asocio sed silentis, ĉar oni ne ekkonis la celon de la atentigo, oni vidis nur kritikon. Reprezentanto de Afrika Komisiono parolis eĉ pri atako kontraŭ la landa asocio. Legi plu “El demando fariĝas ventego”