Esperanto en Afriko

La retejo Esperanto en Afriko estas modesta montro-fenestro de Afrika Komisiono de UEA. Laŭ mia opinio tro modesta! La aŭtoro asertas: »Tiu-ĉi retpaĝaro estas la oficiala kanalo por informiĝi pri la movado en Afriko.« Sed la informoj estas parte malaktualiĝintaj, parte nekompletaj. Kial?

Advertisements

Estimataj Afrikaj samideanoj!

Mi estas unu el multaj blankuloj, ties koroj batas por Nigra Kontinento. Kvankam mi ankoraŭ nur malmulte scias pri Afriko, la lulilo de la homaro, mi ŝatas kaj admiras almenaŭ la Afrikajn esperantistojn kaj ilian engaĝon por Internacia Lingvo. Mi ĝuas babili kun samideanoj en Benino, Kongo, Tanzanio. Sed ofte mi devas kontraŭ-diri mitojn pri Germanujo; krome iam kaj iam mi estas surprizita pri kelkaj opinioj en Afriko pri diversaj aferoj.

sklavoj

Mi konscias pri la responso de Blankulo koncerne la situacion en Afriko. Antaŭ kelkcent jaroj kaj ankoraŭ nun. Sed la blankuloj povis kaj povas eluzi la perfidon kaj koruptemon de Afrikaj tribestroj kaj politikistoj. Continue reading “Esperanto en Afriko”

Afrikaj samideanoj

Ĉu sufiĉas, ke la statuto de UEA mencias la homrajtojn? Ĉu ni Eŭropaj esperantistoj ne eble havas devon, laŭte plendi kontraŭ la krimojn fare de niaj ŝtatoj? La esperantistaro estis malsukcesa tiam pri la faŝismo – ĉu nun denove?

1267847_569827623077290_658170417_oIdealismo sen pano ne bone funkcias. Nek en Eŭropo nek en Afriko! Kiu ne certas pri sia ĉiutaga pano – ĉu tiu sentas emon studi Esperanton? Mi dubas. En kelkaj Afrikaj landoj la loka mizero elkreskas el la koruptado de politikistoj kaj oficistoj. Parto de la problemo sed fontas en Eŭropo. Ĉu sufiĉas, ke la statuto de UEA mencias la homrajtojn? Ĉu ni Eŭropaj esperantistoj ne eble havas devon, laŭte plendi kontraŭ la krimojn fare de niaj ŝtatoj? La esperantistaro estis malsukcesa tiam pri la faŝismo – ĉu nun denove?

Ili vivas en Benino: Athanase, François kaj Laïfo Kami. Assumani Shabani estas de Burundo. En Ganao vivas Danielo, en Kenjo Abraham kaj Andreo. De Kongo estas Abwe, Djimy, Grace, Jeremie, Kwaneema kaj Serge. Senegalo estas la hejmo de Ahmadou. De Sud-Afriko venas Shem Kabanza kaj de Tanzanio – Ibrahim. Konatuloj en Facebook, mondvaste komerca TTT-portalo por personaj kontaktoj. Continue reading “Afrikaj samideanoj”