respondo al »Estimata s-ro Latifou Gbadamassi«

sen iu ajn novaĵo

Advertisements

Al la artikolo Estimata s-ro Latifou Gbadamassi [] alvenis hodiaŭ en la Facebook-grupo TEJO-BENINO jena respondo:

Saluton kara Andreas,

leginte vian respondon al mia pamfleto, mi nur konkludas, ke vi entrudiĝas en internajn aferojn de la Benina movado. Kiu rajtigis vin administri la retejon «TEJO-BENINO»? Alivorte, kiel-maniere vi, estante maljuna Germano, iĝis administranto de la retejo de la Benina junulara sekcio? Vi publikigis/ -as informojn kaj poste vidis, ke ili estas ne-ĝustaj. Kia kontraŭdiro? Kiu havigis al vi la statuton, kiun mi enŝovis en la retejon?

Viaj diversaj komentarioj kaj publikaĵoj pri la Benina movado estas tiel ĝenaj, ke mi konsilas, eĉ ordonas al vi retiriĝu [ilin]. Nek mi kiel prezidanto de ABeE, landa asocio de UEA en Benino, nek Beninaj esperantistoj havas ion lerni de vi pri la historio de la movado en Benino.

Vi ne bezonis statuton de ABeE por scii, ke BOJE estas vere ĝia junulara sekcio. Ne nur Bernard Gnancadja, iama prezidanto de BOJE, sed ankaŭ kelkaj nunaj estraranoj de la sekcio taŭgas por informi vin. Ĉar ili scias iom pri la historio de BOJE.

Krome, rilate al s-ro Francois Hounsounou, lia fi-agit[ad]o kontraŭ ABeE, ties ĉefa funkciulo mi estis/ -as almenaŭ dekjara afero. Viaj deklaro pri tiu mal-pozitiva konduto fare de li tute ne surprizas min. [La teksto estas iom lingve redaktita – ajp]

  1. La grupon de Facebook TEJO-BENINO gvidas ankoraŭ s-ano Bernard GNANCADJA.
  2. La prezidanto de BOJE, s-ano Norbert SADOHOUNDE, sendis la statuton por publikigi ĝin.
  3. Ĉar mi ne estas membro de ABeE, mi pli-malpli afable rifuzas la ordonon koncerne la artikolojn en la BEJO-retejo.
Facebook-grupo TEJO-BENINO, adminsitrantoj
Facebook-grupo TEJO-BENINO, adminsitrantoj

Cenzuro en Esperantujo

Kelkaj Esperantistoj timas vastan informadon al la Beninaj samideanoj. Kial? Kial tiuj Esperantistoj ne pretas diferencigi inter “informi al iu” kaj “decidi ion”? Ĉu aŭ ili konscie konfuzas la nociojn?

Por ke oni povas ĝuste, trafe decidi, oni devas antaŭe scii faktojn, kondiĉojn, interrilatojn. Eble oni devas krome demandi ĉi tion aŭ tion. Ordinara proceduro ekzemple en Svisujo antaŭ ol la civitanoj voĉdonas. Diktatoraj potenculoj male ne ŝatas, ke ordinaruloj scias tro multe, ili povus ekkoni la diktatorecon de la potenculoj. Mi pledas helpi, ke homoj, samideanoj povas laŭ-fakte decidi ĉie, por ke ili trovas la plej bonajn solvojn. Sed kelkaj Esperantistoj kontraŭ-diras.


La cenzuro akompanas Esperanton ekde ĝia naskiĝo. Marko Zamenhof, patro de la aŭtoro de Esperanto, estis cenzuristo de la Rusa Imperio. Unua Libro de Esperanto bezonis permeson de la cenzuro, tiel-nomatan »bileton por ellasi« ĝin el la presejo; la koncerna permeso pri Unua Libro de Esperanto havas la daton: 14a de Julio 1887.

Dum la unua kongreso, propra, interna cenzuro naskiĝis inter Esperantistoj. »La [kontraŭ-juda – ajp] afero de Dreyfus ekde 1894 multe akrigis ideologiajn konfliktojn en Francujo.« (el Zamenhof, de M. BOULTON, 1962, paĝo 105). Kelkaj organizantoj ne volis aŭdi ĉion, kion Zamenhof volis diri al la ĉeestantoj de la kongreso.

»Precipe tiuj Francaj intelektuloj timis la efikon de la emociaj, religiaj frazoj en la parolado; la vorto “Dio” preskaŭ ŝokis ilin; ili volis persvadi Zamenhof, ke li forigu ĉiujn tiajn vortojn, kaj tute fortranĉu la “Pregon”.« (samloke)

cenzurita buŝo
cenzurite

Zamenhof almenaŭ parte akceptis la postulojn fare de la unuaj, Francaj cenzuristoj de la Esperanto-movado »por eviti ian ajn malbelan konflikton ĉe tiu historia unua kongreso« (samloke).

La fakton, ke Zamenhof estis Judo aŭ Hebreo – kion li preferis diri – provis subpremi la internaj cenzuristoj Francaj pro la kontraŭ-juda afero Dreyfus, poste la Germanaj pro la kontraŭ-juda nacia-socialismo en sia lando kaj la Arabaj ĝis nun pro la ĝenerala malamo de la mahometanoj kontraŭ Judoj; vidu La Kaŝitan Vivon de Zamenhof, de N. Z. Maimon, 1978. Continue reading “Cenzuro en Esperantujo”

Ĉu anstataŭ demandi tuj ataki? Sufiĉe maldeca konduto!

Ĉu s-ro Latifou GBADAMASSI iam alskribis al mi por demandi min pri siaj supozoj? Ne! Ĉu iu alia estrarano de ABeE demandis min pri mia engaĝo por BOJE? Ne! Estas pli facile disvastigi onidirojn kaj duon-veraĵojn ol demandi iun. Ĉu ĝuste?

Latifou GBADAMASSI, prezidanto de ABeE
Latifou GBADAMASSI, prezidanto de ABeE

S-ro Latifou GBADAMASSI, prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE) disvastigis inter alie jenajn rimarkojn pri mi:

»Fakte, iom antaŭ la Decembra balotado, Andreas J. Penk lerte aliĝis al BOJE […] cele helpi la junularan movadon en Benino, krei[s], sen permeso, retejon por BOJE. Li iĝis la administranto de tiu retejo, en kiu[n] [en]fluas konfuzaj informoj. Li kuraĝigas la nunajn estraranojn de BOJE agadi kontraŭ ABeE. En la retejo, li, anstataŭ movadajn informojn, publikigas plej ofte artikolojn diverstemajn – politiko, sporto, ekonomio, socio ktp – verkitaj de estraranoj de BEA, BOJE kaj kelkaj junaj esperantistoj.«

Ĉu s-ro Latifou GBADAMASSI iam alskribis al mi por demandi min pri siaj supozoj? Ne! Ĉu iu alia estrarano de ABeE demandis min pri mia engaĝo por BOJE? Ne! Estas pli facile disvastigi onidirojn kaj duon-veraĵojn ol demandi iun. Ĉu ĝuste? Continue reading “Ĉu anstataŭ demandi tuj ataki? Sufiĉe maldeca konduto!”

Ĉu pli multe da ŝovinismo aŭ pli multe da Zamenhof inter la Beninaj Esperantistoj?

Mi rimarkis en Benino, inter Esperantistoj, ankaŭ emon al naciismo, ŝovinismo kaj eble eĉ al profunda, kaŝa rasismo. Ĉu ankaŭ ili sekvos la aĉulojn en Sudafriko?

»Se vi rigardas tre malbelan bildon,
kontrolu ĉu ne estas via propra rebrilo.«
(el Afrikaj Proverboj, de Adjévi ADJE)


manifestanto kun ŝildo »mortigu ĉiujn blankulojn«, Sudafriko 2018
»mortigu ĉiujn blankulojn«, Sudafriko 2018

En Sudafriko kreskas fia malamo kontraŭ Blankulo – kiel ankaŭ aliloke en Afriko. La tempo de karisma Nelson MANDELA tute pasis. La plej multaj gvidantoj de ANC jam tiam ne komprenis lin kaj lian pardonemon. Intertempe la ofte koruptaj politikistoj en Sudafriko perfidas senhonte la politikan heredaĵon de Nelson MANDELA.

Ĉu ĉi tiu profunda malestimo kontraŭ Blankulo bazas sur realaj krimoj dum la apartismo? Ĉu aŭ ĝi fontas el kruda miksaĵo de ŝovinismo (fanatika, troa patriotismo aŭ naciismo) kaj profunda rasismo? Ankaŭ rasismo de negroj kontraŭ Blankulo estas rasismo. Continue reading “Ĉu pli multe da ŝovinismo aŭ pli multe da Zamenhof inter la Beninaj Esperantistoj?”

Estimata s-ro Latifou Gbadamassi

Laŭ mia scio, la estraro de BOJE pretas kunlabori kun ĉiuj samideanoj kaj Esperanto-societoj.

Andreas J. Penk
Andreas J. Penk

Permesu kelkajn, tute privatajn rimarkojn koncerne vian pamfleton pri BOJE. Vi eble nur estas viktimo de amaso da malĝustaj informoj.

Vi skribas:

»Kun grandega bedaŭro mi informas al vi, ke la nuna estraro de Benina Organiz[aĵ]o de Junaj Esperantistoj, dependa strukturo de Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE) – aliĝinta asocio al Universala Esperanto Asocio (UEA) – kaŭzis ne-akcepteblan malordon en Benina Esperantujo.«

Vi certe pravas, ke via statuto, do la statuto de ABeE, pretendas, ke BOJE estus junulara sekcio. Sed ankaŭ la statuto de BEA pretendas tion. Per letero de la 17a de Februaro al BEA mi atentigis al ĉi tiu problemo. Ĝis hodiaŭ mi ricevis neniun respondon. Continue reading “Estimata s-ro Latifou Gbadamassi”

El demando fariĝas ventego

Post demando fare de juna estrarano, ĉu landa asocio povus helpi lin vojaĝi al estraro-kunsido, subite komencis akra disputo kadre de Facebook-babilejo. Por glatigi la ondojn, mi ofertis pagi la vojaĝo-kostojn. Sed anstataŭ akcepti mian oferton kiel provizoran solvon kaj komenci alian temon, eksplodis kverelo.

juna viro, Dossou Joseph Sadohounde
Dossou Joseph SADOHOUNDE

Kion vi atendas post demando? Ĉu respondon? Juna Benina studento spertis ventegon da ofendoj kaj falsadoj de siaj vortoj fare de estrarano de unu el la du landaj asocioj en Benino kaj de reprezentanto de Afrika Komisiono de UEA, post kiam li faris demandon en la Facebook-grupo Benina Esperantista Komunumo.

En Benino estas du landaj asocioj. Ambaŭ asertas, ke ili havas la saman junularan sekcion nomitan BOJE – Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj. Sed BOJE mem havas propran statuton, kiu dekretas, ke ĝi estas civila asocio. Sufiĉe senorda situacio. Membro de BOJE atentigis al la kontraŭ-diroj kaj proponis komunan estrarkunsidon de landa asocio kaj de BOJE. La landa asocio sed silentis, ĉar oni ne ekkonis la celon de la atentigo, oni vidis nur kritikon. Reprezentanto de Afrika Komisiono parolis eĉ pri atako kontraŭ la landa asocio. Continue reading “El demando fariĝas ventego”