Arkivoj de etikedoj: ĉantaĝi

Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (2a parto)

la eksplodoMi estis demandinta kelkajn konatulojn kaj ankaŭ kelkajn ankoraŭ ne-konatajn uzantojn de la retejo (de samseksemuloj) Planet Romeo:

»Germanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasaj arestadoj kaj torturadoj kontraŭ almenaŭ cent samseksemulojn en Ĉeĉenujo. La Rusia RT DEUTSCH (RT Germana) dementas kaj parolas je mensogoj. Ĉu vi povas helpi al mi ekkoni la veron?«

Mi demandis pro la alvoko de s-ano Manuel CAMPAGNA, Kanado, subskribi peticion de la organizaĵo Amnestio Internacia: »Ĉeĉenujo – ĉesu forkapti kaj mortigi gejajn virojn«. Al mia komento, ke mi pridubas la pretendon, li respondis, ke li havus tri fidindajn fontojn: (1) la gazetojn The New York Times kaj (2) Daily Mail kaj (3) la organizaĵon Amnestio Internacia. Legi plu Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (2a parto)

Advertisements

Adiaŭ Facebook!

60775355_1441735542-768x432Verŝajne mi baldaŭ bedaŭros la mankon de la ĉiutaga vizito en la retejo Facebook, la mankon de la novaĵoj el la tuta mondo sur mia profilo-paĝo, de la artikoloj publikigitaj fare de tiel-nomataj amikoj kaj de la parte amuzaj parte erotikaj bildoj de iuj ajn sendinto. Sed mi provos forlasi – paŝon post paŝo – tiun komercan portalon por kontaktoj.

Mi devas fari tion!

La Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) tekstas jene:

»Ĉiu havas la rajton sian opinion per vorto, skribado kaj bildo libere esprimi kaj disvastigi kaj el ĝenerale alireblaj fontoj sen-obstakle informi sin. La liberecoj de la gazetaro kaj de la raportaĵo fare de radiofonio kaj filmo estas garantiataj. Cenzuro ne okazas.« (artikolo 5 alineo 1; propra tradukado) Legi plu Adiaŭ Facebook!