Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj malpermesas perforton, art-o 2 IV

Art-o 2 de Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj dekretas:

La Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj membroj, en sia klopodado por la celoj eldiritaj en la artikolo 1, devas agi konforme al la sekvaj principoj: […]

4. La membroj detenas sin, en siaj internaciaj rilatoj, je minaco aŭ uzo de forto, ĉu kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de ia ajn ŝtato, ĉu en ia alia maniero malkongrua kun la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj

[teksto esperantigita de Vilhelmo Lutermano]

Prof-o d-ro Ivo LAPENNA [] skribis en Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, paĝoj 113 – 114: Legi plu “Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj malpermesas perforton, art-o 2 IV”

Advertisements

Estimataj Katalunoj!

Estimataj Katalunaj samideanoj,

DLK3GnhW4AA_6mnmi petas vian helpon kompreni la evidente nun tre akran disputon inter Katalunujo kaj la centra Hispana registaro! Se mi ĝuste komprenas, Esperanto servu al reciproka informado.

Fotografaĵoj de policistoj de la centra Hispana registaro, kiuj batas civitanojn, eĉ jam vunditajn, ŝokis min. Mi vidis bildojn kaj filmetojn, ke fajro-brigadistoj kaj Katalunaj policistoj provis protekti ordinarajn civitanojn; sed la furiozaj policistoj de la centra Hispana registaro atakis ankaŭ la fajro-brigadistojn. Kelkaj Katalunaj policistoj larmis pro tia fia situacio. Mi trovis tiujn informojn en Facebook kaj Twitter, la Germana gazetaro ne informas pri tiaj barbaraĵoj. Legi plu “Estimataj Katalunoj!”