Ĉu naiveco aŭ malicaĵo? Kreskanta kontraŭ-judismo en Esperantujo

Viktor KLEMPERER estis priskribinta la penon de la naci’-socialistoj kontroli kaj gvidi la lingvon. George ORWELL avertis en sia romano »1984« pri diktatora imperio, kiu devigas siajn civitanojn paroli regulitan lingvon por malampleksigi la homan penskapablon. Hodiaŭ tiel-nomataj ‘bonuloj’, eĉ inter Esperantistoj, provas kontroli kaj reguli la lingvon de aliaj homoj. – Ĉu por protekti judojn-malamantojn?

Advertisements

Mi pasigis mian junaĝon en la socialisma GDR. Kiam mi faris maloportunajn demandojn tiam, komunistoj ofte diris al mi, ke mi do ne starus je la ĝusta flanko. Post kritikaj rimarkoj mi spertis ofte riproĉojn, ke mi malice prisilentus la avantaĝojn de la socialismo. Tiu ĉi malbonaĵo el GDR ataki aliajn opiniojn … do releviĝas. En Germanujo kaj ankaŭ en Esperantujo. Tiel-nomataj bonuloj ne pretas akcepti aliajn opiniojn, kritikon kaj kontraŭ-diron. Kiu ne senkondiĉe subtenas iliajn mezurojn, ĉi tiu estas malbonulo, (ekstrema) dekstrulo, faŝisto, novnazio aŭ iu simila. Ili fakte malakceptas liberan opinio-esprimon … malgraŭ kontraŭaj ĵuroj.

Albert AUBIN en la Facebook-grupo Esperanto (Lingvo Internacia) atentigis al la artikolo »Germanio: mobilizado kontraŭ antisemitismo« ĉe »Neniam milito inter ni«, publikigita je la 28a de Aprilo 2018 [ĉi tie] Continue reading “Ĉu naiveco aŭ malicaĵo? Kreskanta kontraŭ-judismo en Esperantujo”

Cenzuro en Esperantujo

Kelkaj Esperantistoj timas vastan informadon al la Beninaj samideanoj. Kial? Kial tiuj Esperantistoj ne pretas diferencigi inter “informi al iu” kaj “decidi ion”? Ĉu aŭ ili konscie konfuzas la nociojn?

Por ke oni povas ĝuste, trafe decidi, oni devas antaŭe scii faktojn, kondiĉojn, interrilatojn. Eble oni devas krome demandi ĉi tion aŭ tion. Ordinara proceduro ekzemple en Svisujo antaŭ ol la civitanoj voĉdonas. Diktatoraj potenculoj male ne ŝatas, ke ordinaruloj scias tro multe, ili povus ekkoni la diktatorecon de la potenculoj. Mi pledas helpi, ke homoj, samideanoj povas laŭ-fakte decidi ĉie, por ke ili trovas la plej bonajn solvojn. Sed kelkaj Esperantistoj kontraŭ-diras.


La cenzuro akompanas Esperanton ekde ĝia naskiĝo. Marko Zamenhof, patro de la aŭtoro de Esperanto, estis cenzuristo de la Rusa Imperio. Unua Libro de Esperanto bezonis permeson de la cenzuro, tiel-nomatan »bileton por ellasi« ĝin el la presejo; la koncerna permeso pri Unua Libro de Esperanto havas la daton: 14a de Julio 1887.

Dum la unua kongreso, propra, interna cenzuro naskiĝis inter Esperantistoj. »La [kontraŭ-juda – ajp] afero de Dreyfus ekde 1894 multe akrigis ideologiajn konfliktojn en Francujo.« (el Zamenhof, de M. BOULTON, 1962, paĝo 105). Kelkaj organizantoj ne volis aŭdi ĉion, kion Zamenhof volis diri al la ĉeestantoj de la kongreso.

»Precipe tiuj Francaj intelektuloj timis la efikon de la emociaj, religiaj frazoj en la parolado; la vorto “Dio” preskaŭ ŝokis ilin; ili volis persvadi Zamenhof, ke li forigu ĉiujn tiajn vortojn, kaj tute fortranĉu la “Pregon”.« (samloke)

cenzurita buŝo
cenzurite

Zamenhof almenaŭ parte akceptis la postulojn fare de la unuaj, Francaj cenzuristoj de la Esperanto-movado »por eviti ian ajn malbelan konflikton ĉe tiu historia unua kongreso« (samloke).

La fakton, ke Zamenhof estis Judo aŭ Hebreo – kion li preferis diri – provis subpremi la internaj cenzuristoj Francaj pro la kontraŭ-juda afero Dreyfus, poste la Germanaj pro la kontraŭ-juda nacia-socialismo en sia lando kaj la Arabaj ĝis nun pro la ĝenerala malamo de la mahometanoj kontraŭ Judoj; vidu La Kaŝitan Vivon de Zamenhof, de N. Z. Maimon, 1978. Continue reading “Cenzuro en Esperantujo”

Germanujo – demokratia ŝtato (Ĉu aŭ ne?)

Kiam mi laŭte deklaras, ke la unuiĝo estis fuŝa kaj kontraŭ la konstitucio de GDR, do la »unuiĝo« estis vere perforta aligo de GDR fare de FRG – kiel tiam de Aŭstrio fare de la faŝisma Germanujo »Anschluß« – mi devas timi problemojn.

Deutsche-TeilungMi estis informintaj en Facebook, mondvasta komerca kontaktoj-portalo, ke mi decidis forlasi ĝin, almenaŭ paŝon post paŝo. Mia kaŭzo: la denova cenzuro en Germanujo, en kontraŭdiro al la Baza Leĝo de Germanujo. [vidu ĉi tie] Potenco pli gravas ol juro.

Samideano el Ĉinujo demandis, ĉu »Germanujo ne estas demokratia ŝtato?«

Jen mia respondo al li: Ĉu sufiĉas mallonga respondo? Tiam: ne!

La ordinara propagando diras kompreneble alian. Jes, mi bone scias tion. Kaj ankaŭ la Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) tekstas alie:

»La Federacia Respubliko de Germanujo estas demokratia kaj sociala federacia ŝtato.« (artikolo 20 I de la Baza Leĝo) Continue reading “Germanujo – demokratia ŝtato (Ĉu aŭ ne?)”

Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo

Laŭdi komunisman ideologion estas krimo en Ukrajno, sed faŝisme agi kaj laŭdi ŝtatperfidulojn estas permesite.

http://photo.unian.netKortumo en Lvivo*, Ukrajno, kondamnis junulon al du jaroj kaj ses monatoj malliberigo pro »komunisma propagando«. Tion informas koncernaj retejoj de la prokuroreco kaj de la kortumo. Sed ili ne informas, kiu estas la kondamnito.

La prokuroroj estis observintaj lin de Majo 2015 ĝis Aprilo 2016 kaj liajn publikigojn kadre de la komerca kontaktoj-portalo Facebook. Laŭ akuzo de la prokuroreco li agis kontraŭ artikolo 436-1, parto 1, de la Kriminala Kodo de Ukrajno, kiu malpermesas propagandon favore al komunismo. La parlamento estis decidinta je la 9a de Aprilo 2015 koncernan leĝon.

Onidire la junulo akceptis sian kulpon kaj la akuzon fare de la prokuroreco, kaj li eĉ subtenis la esploradon kontraŭ sin mem. Je la 4a de Majo 2017 la kortumo trovis »trafan punon«. Continue reading “Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo”

Adiaŭ Facebook!

Mi provos forlasi – paŝon post paŝo – tiun komercan portalon por kontaktoj, Facebook. Mi devas fari tion!

60775355_1441735542-768x432Verŝajne mi baldaŭ bedaŭros la mankon de la ĉiutaga vizito en la retejo Facebook, la mankon de la novaĵoj el la tuta mondo sur mia profilo-paĝo, de la artikoloj publikigitaj fare de tiel-nomataj amikoj kaj de la parte amuzaj parte erotikaj bildoj de iuj ajn sendinto. Sed mi provos forlasi – paŝon post paŝo – tiun komercan portalon por kontaktoj.

Mi devas fari tion!

La Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) tekstas jene:

»Ĉiu havas la rajton sian opinion per vorto, skribado kaj bildo libere esprimi kaj disvastigi kaj el ĝenerale alireblaj fontoj sen-obstakle informi sin. La liberecoj de la gazetaro kaj de la raportaĵo fare de radiofonio kaj filmo estas garantiataj. Cenzuro ne okazas.« (artikolo 5 alineo 1; propra tradukado) Continue reading “Adiaŭ Facebook!”

Kelkaj Rimarkoj pri la Libro »Krimeo Estas Nia« de la Ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ

»Krimeo Estas Nia« de la ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ plenumis bedaŭrinde miajn antaŭtimojn, kiujn mi atendis pro la subtitolo: »Reveno de la imperio«. La aŭtoro preferas – anstataŭ neŭtrale informi – propagandi laŭ la nun reganta lingvo-reguligo fare de Okcidento pri la Ukrajno-konflikto.

krimeo estas niaLa libro »Krimeo Estas Nia« de la ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ plenumis bedaŭrinde miajn antaŭtimojn, kiujn mi atendis pro la subtitolo: »Reveno de la imperio«. La aŭtoro preferas – anstataŭ neŭtrale informi – propagandi laŭ la nun reganta lingvo-reguligo fare de Okcidento pri la Ukrajno-konflikto. Kial tio?

Trafe informas KNIIVILÄ, ke »en la 1950-aj jaroj Krimeo estis aligita al la Ukrajna Sovetia Respubliko« (p. 7), sed li forgesas skribi, ke tiu okazis pro ekonomiaj kialoj kaj sen demandi la loĝantaron. Tiu ŝanĝo estis arbitraĵo fare de la tiama ŝtatestro de Sovetunio. Continue reading “Kelkaj Rimarkoj pri la Libro »Krimeo Estas Nia« de la Ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ”