Daniel René

2009-09-11 | Berlino | img_2925.geaendertHodiaŭ iu frapis ne-atendite je la pordo de mia loĝejo. Estis malnova amiko Danielo. Kvankam ni havis multajn jarojn sufiĉe intiman amikecon, nia interrilato nun paŭzis jam multajn, multajn monatojn: parte pro miaj gravaj depresioj, parte pro aliaj kaŭzoj. Kiam mi troviĝas en profunda nigra truo nomita depresioj, mi ne kapablas flegi ian ajn kontakton al amikoj kaj familianoj. Eĉ ne per telefono aŭ TTT.

Sed nun Danielo staris subite antaŭ mi, kiel ĉiam kun bruna haŭto, kvazaŭ post reveno el ferioj ie en la sudo. Estis antaŭ ĉio ĝojo, kion mi sentis pro lia ne-atendita alveno. Legi plu “Daniel René”

Advertisements

René, nomata Packo – 2017-03-30

Andreas J PenkKara René M. Helle,

mi ĝojas, do konatiĝi kun vi hodiaŭ persone. Sed antaŭ ol ni vidas nin vid-al-vide (kaj mi provos almenaŭ brakumi vin), estas nun tempo, ke vi ricevas pli multajn informojn pri mi. Estas ne-justa, ke vi devas konfesi al mi preskaŭ ĉion, sed vi scias pri mi preskaŭ nenion.

Andreo J. PENK, mi havas 55 jarojn, mi loĝas ĉe la rando de Berlino, en la nord-orienta kvartalo Neu-Hohenschönhausen/ Malchow en unu-ĉambra-loĝejo. Kelkaj mokas: loĝad-necesejo kun kuirejo-angulo. Mi estas samseksemulo, tamen mi ŝatas virinojn. Ne, mi ne havas partneron, kvankam de tempo al tempo iu loĝas aŭ almenaŭ dormas ĉe mi: junaj senhejmuloj, nur malmultaj el ili samseksemaj (kaj eĉ se, mi estus tro maljuna, tro dika kaj tro malbela … laŭ la ĉiu-matena informo fare de mia spegulo.) Legi plu “René, nomata Packo – 2017-03-30”