Cenzuro en Esperantujo

Por ke oni povas ĝuste, trafe decidi, oni devas antaŭe scii faktojn, kondiĉojn, interrilatojn. Eble oni devas krome demandi pri ĉi tio aŭ tio. Ordinara proceduro ekzemple en Svisujo antaŭ ol la civitanoj voĉdonas. Diktatoraj potenculoj male ne ŝatas, ke ordinaruloj scias tro multe; la ordinaruloj povus ekkoni la diktatorecon de la potenculoj. Mi pledas helpi, ke homoj, samideanoj povas laŭ-fakte decidi, por ke ili trovas la plej bonajn solvojn. Sed kelkaj Esperantistoj kontraŭ-diras.


cenzurita buŝoLa cenzuro akompanas Esperanton ekde ĝia naskiĝo. Marko Zamenhof, patro de la aŭtoro de Esperanto, estis cenzuristo de la Rusa Imperio. Unua Libro de Esperanto bezonis permeson de la cenzuro, tiel-nomatan »bileton por ellasi« ĝin el la presejo; la koncerna permeso pri Unua Libro de Esperanto havas la daton: 14a de Julio 1887.

Dum la unua kongreso, propra, interna cenzuro naskiĝis inter Esperantistoj. »La [kontraŭ-juda – ajp] afero de Dreyfus ekde 1894 multe akrigis ideologiajn konfliktojn en Francujo.« (el Zamenhof, de M. BOULTON, 1962, paĝo 105). Kelkaj organizantoj ne volis aŭdi ĉion, kion Zamenhof volis diri al la ĉeestantoj de la kongreso. Legi plu “Cenzuro en Esperantujo”

Advertisements