La mondo atentu: parolas Adolf Hitler

Ĉu Esperanto estas la lingvo de la paco kaj frateco? Ne! Aŭ pli bone dirite: Ne nur! Esperanto estis ankaŭ komunikilo de ŝovinistoj kaj faŝistoj. Pro tio oni ne miru, ke ankaŭ hodiaŭ kelkaj el ili uzas Esperanton.

Advertisements

Ĉu Esperanto estas la lingvo de la paco kaj frateco? Ne! Aŭ pli bone dirite: Ne nur! Esperanto estis ankaŭ komunikilo de ŝovinistoj kaj faŝistoj. Pro tio oni ne miru, ke ankaŭ hodiaŭ kelkaj el ili uzas Esperanton.


Je la 19a de Marto 2018 mi trovis jenan en Facebook:

»Kun la rimarkinda kvanto da idiotoj kaj faŝistoj ene de Esperantujo, mi demandas min, kion tio ĉi diras pri Esperanto aŭ pri la homaro mem.«

Kion diras pri la Germana lingvo la faktoj, ke nacisocialistoj kondamnis amasojn da viktimoj al kruelaj mortpunoj uzante la Germanan lingvon kaj  ke ili fi-agitis kontraŭ aliaj popoloj en la lingvo de la fama verkisto Johann Wolfgang von Goethe kaj de la filozofo Immanuel Kant? Nenion! Continue reading “La mondo atentu: parolas Adolf Hitler”

Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (1a parto)

Germanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasa arestado kaj torturado kontraŭ almenaŭ 100 samseksemulojn en Ĉeĉenujo. Kelkaj uzas eĉ vortojn kiel faŝisma, Hitler kaj Konzentrationslager (koncentrejoj).

May Day in RussiaGermanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasaj arestadoj kaj torturadoj kontraŭ almenaŭ 100 samseksemulojn en Ĉeĉenujo. Kelkaj uzas eĉ vortojn kiel faŝisma, Hitler kaj Konzentrationslager (koncentrejoj).

La Rusia RT DEUTSCH (RT Germana) dementas kaj parolas je mensogoj (2017-04-17).

Kio estas la vero?

Nun ankaŭ Amnesty International (Amnestio Internacia) publikigis peticion, ke la ŝtataj aŭtoritatoj de Ĉeĉenujo kaj Ruslando esploru la aferon. Continue reading “Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (1a parto)”