Mito de sklaveco … kaj la sekvoj

Estas komforta preteksto: Blankulo kulpas pri ĉiu mizero en Afriko, ekde la sklaveco ĝis nun. Afrikanoj estas viktimoj. Blankulo ankoraŭ responsas … kaj sekve ĝi akceptu, ke Afrikanoj kontraŭ-leĝe setlas en Eŭropo. Anstataŭ scio – naiva sin-trompado.

Advertisements

Estimata juna Afrika samideano,

mi legis Vian artikolon »Kion mi opinias pri la elmigrado de Afrikanoj« [ĉi tie], sed mi ne komprenas ĝin. Mi verŝajne ne komprenas Vin.

Vi skribas ekzemple

»Ekde la erao de la slaveco, kiam niaj gepatroj suferegis sub la regado fare de Blankulo, Afriko estas ruinigita por ĉiam.«

Ĉu Vi opinias, ke la sklaveco estus koncepto nur de Blankulo, kiun ĝi tiam enkondukis en Afrikon? – Vi eraras! Continue reading “Mito de sklaveco … kaj la sekvoj”

Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj malpermesas perforton, art-o 2 IV

La diroj de la Germanaj s-ino kanceliero MERKEL kaj federacia ministro de eksteraj aferoj MAAS pri la atako kontraŭ la internacia juro fare de Usono kune kun Britujo kaj Francujo kontraŭ Sirio pruvas, ke ankaŭ studintoj kaj registaroj povas esti stultaj, stultaj kaj danĝeraj. Oni atentigu de tempo al tempo aliajn pri tio.

Art-o 2 de Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj dekretas:

La Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj membroj, en sia klopodado por la celoj eldiritaj en la artikolo 1, devas agi konforme al la sekvaj principoj: […]

4. La membroj detenas sin, en siaj internaciaj rilatoj, je minaco aŭ uzo de forto, ĉu kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de ia ajn ŝtato, ĉu en ia alia maniero malkongrua kun la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj

[teksto esperantigita de Vilhelmo Lutermano]

Prof-o d-ro Ivo LAPENNA [] skribis en Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, paĝoj 113 – 114: Continue reading “Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj malpermesas perforton, art-o 2 IV”

Cenzuro en Esperantujo

Kelkaj Esperantistoj timas vastan informadon al la Beninaj samideanoj. Kial? Kial tiuj Esperantistoj ne pretas diferencigi inter “informi al iu” kaj “decidi ion”? Ĉu aŭ ili konscie konfuzas la nociojn?

Por ke oni povas ĝuste, trafe decidi, oni devas antaŭe scii faktojn, kondiĉojn, interrilatojn. Eble oni devas krome demandi ĉi tion aŭ tion. Ordinara proceduro ekzemple en Svisujo antaŭ ol la civitanoj voĉdonas. Diktatoraj potenculoj male ne ŝatas, ke ordinaruloj scias tro multe, ili povus ekkoni la diktatorecon de la potenculoj. Mi pledas helpi, ke homoj, samideanoj povas laŭ-fakte decidi ĉie, por ke ili trovas la plej bonajn solvojn. Sed kelkaj Esperantistoj kontraŭ-diras.


La cenzuro akompanas Esperanton ekde ĝia naskiĝo. Marko Zamenhof, patro de la aŭtoro de Esperanto, estis cenzuristo de la Rusa Imperio. Unua Libro de Esperanto bezonis permeson de la cenzuro, tiel-nomatan »bileton por ellasi« ĝin el la presejo; la koncerna permeso pri Unua Libro de Esperanto havas la daton: 14a de Julio 1887.

Dum la unua kongreso, propra, interna cenzuro naskiĝis inter Esperantistoj. »La [kontraŭ-juda – ajp] afero de Dreyfus ekde 1894 multe akrigis ideologiajn konfliktojn en Francujo.« (el Zamenhof, de M. BOULTON, 1962, paĝo 105). Kelkaj organizantoj ne volis aŭdi ĉion, kion Zamenhof volis diri al la ĉeestantoj de la kongreso.

»Precipe tiuj Francaj intelektuloj timis la efikon de la emociaj, religiaj frazoj en la parolado; la vorto “Dio” preskaŭ ŝokis ilin; ili volis persvadi Zamenhof, ke li forigu ĉiujn tiajn vortojn, kaj tute fortranĉu la “Pregon”.« (samloke)

cenzurita buŝo
cenzurite

Zamenhof almenaŭ parte akceptis la postulojn fare de la unuaj, Francaj cenzuristoj de la Esperanto-movado »por eviti ian ajn malbelan konflikton ĉe tiu historia unua kongreso« (samloke).

La fakton, ke Zamenhof estis Judo aŭ Hebreo – kion li preferis diri – provis subpremi la internaj cenzuristoj Francaj pro la kontraŭ-juda afero Dreyfus, poste la Germanaj pro la kontraŭ-juda nacia-socialismo en sia lando kaj la Arabaj ĝis nun pro la ĝenerala malamo de la mahometanoj kontraŭ Judoj; vidu La Kaŝitan Vivon de Zamenhof, de N. Z. Maimon, 1978. Continue reading “Cenzuro en Esperantujo”

Kara juna samideano!

Mi ŝatas Afrikon. Mi estas scivolema pri Afriko. Mi admiras la naturon, la belajn vestojn. Kaj mi ĝuas la belecon de junaj negroj, la kombinaĵon de bruna kaj rozkolora koloroj. Kia ornamaĵo fare de Dio!

Estimata samideano, kara juna amiko en Afriko!

historioAfriko estis la lulilo de la homaro. La unuaj homoj naskiĝis en Afriko. La homaro disvastiĝis de Afriko tra la tuta mondo. La homoj fondis tribojn, popolojn kaj fine ŝtatojn. Foje ili vivis pace, foje ili militis unu kontraŭ la alia. Pro nutraĵo, pro virinoj, pro trezoroj. Venkitaj malamikoj fariĝis sklavoj. La negoco pri sklavoj estis en la tuta mondo.

En Afriko ekzistis grandaj, potencaj regnoj. Sed la scio pri tiuj regnoj estas tre malmulta, ĉar en Afriko mankis skriba historio. Ankaŭ tiuj regnoj batalis unu kontraŭ la alia. La reĝoj subpremis kaj ekspluatis siajn popolojn – unu pli multe, la alia malpli multe. Ili negocis kun sklavoj. Continue reading “Kara juna samideano!”

Libio: sklavo-merkatoj – ĉu preteksto?

Mi estis leginta kelkajn artikolojn pri denove kreskanta komerco pri sklavoj en Libio. Kaj mi eksentis teruron pro tio! Pro la bildoj de multaj junaj negroj turmentitaj en fremda lando. Sed nun mi legis artikolon, kiu rakontas tute alian historion.

Norda-Atlantika Teroro OrganizaĵoMi estis leginta kelkajn artikolojn pri denove kreskanta komerco pri sklavoj en Libio. Kaj mi eksentis teruron pro tio! Pro la bildoj de multaj junaj negroj turmentitaj en fremda lando. Sed nun mi legis artikolon, kiu rakontas tute alian historion.

La ambasadoro de Niĝerio en Libio taksis la raportojn falsaĵo. La ministro de eksteraj aferoj de Zambio deklaris, ke li ne scias ion pri sklavoj en Libio. Lia Ganaa kolego dementis, ke oni vendas Ganaajn civitanojn. Kaj Trump, Usona prezidanto, disvastigis per Twitter: fake news! (mensoga informo) Continue reading “Libio: sklavo-merkatoj – ĉu preteksto?”