Arkivoj de etikedoj: Ganao

Ĉu rasisma kongreso de TEJO en Togolando?

En sia retejo, TEJO bonvenigas la junularon de la mondo al la unua IJK en Afriko. Almenaŭ la esperantistan. La kongreso okazas de la 5a ĝis 12a de Aŭgusto 2017 (en la TEJO-retejo kiel ĉiam kontraŭ-fundamente: aŭgusto) … en Aneho, Togolando.

La kongresa temo estas: virinoj kaj viroj kun siaj kulturoj.

»La ĉi-jara kongresa temo celas pliriĉigi tiun ĉi diskuton je pliaj dimensioj, ĉefe je tiu de genro. […] Ni do parolos ne nur pri diversaj popolaj kulturoj, sed ankaŭ, interalie, pri kulturoj inaj kaj viraj, kaj pri la multaj nuancoj kaj intersekcoj ekzistantaj inter ili.«

infanoj de AfrikoPor multaj homoj la vivo en Afriko duras. Aparte por virinoj kaj siaj infanoj. Malgraŭ la riĉeco de la Nigra kontinento – trezoroj sur kaj sub la tero de Afriko – la politiko fare de koruptaj aŭ ne-kapablaj lokaj politikistoj kune kun koloniistoj de la Eŭropa Unio kaj Usono malebligas sufiĉe bonan vivon de la ordinaraj homoj. La Ekonomia Partnereco Akordo, kontrakto inter la Eŭropa Unio kaj Afriko, ekzemple kaŭzas gravajn problemojn por la Afrikaj ŝtatoj. Legi plu Ĉu rasisma kongreso de TEJO en Togolando?

Advertisements

D-ino Angela MERKEL – Mensoganto laŭ Kies Interesoj?

La evoluiga helpo fare de la ŝtatoj de la Eŭropa Unio subtenas oficiale Afrikon. Sed la ekonomia politiko de la Eŭropa Unio detruas fakte gravajn partojn de la Afrika ekonomio, ekzemple per la Ekonomia Partnereco Akordo.


Merkel in AfrikaDum ŝia vojaĝo tra Afriko, s-ino Federacia Kanceliero Angela MERKEL postulis, ke la homoj en la Nigra Kontinento konstruadu siajn ŝtatojn anstataŭ veni en Eŭropon. Mi dubas, ke la junaj viroj, kiuj intencas »fuĝi« en Eŭropon, komprenis la vortojn de MERKEL. Ankaŭ, ĉar la averaĝa kvociento de inteligenteco en Afriko estas 71, do nur iom pli alta ol koncerne debilaj homoj. La kaŭzo estas: La plej multaj infanoj kaj eĉ fetoj malsatas. Pro tio iliaj malgrandaj korpoj ne havas la energion por sufiĉe bona evoluigo de la cerbo.

Legi plu D-ino Angela MERKEL – Mensoganto laŭ Kies Interesoj?

Afrikaj samideanoj

1267847_569827623077290_658170417_oIdealismo sen pano ne bone funkcias. Nek en Eŭropo nek en Afriko! Kiu ne certas pri sia ĉiutaga pano – ĉu tiu sentas emon studi Esperanton? Mi dubas. En kelkaj Afrikaj landoj la loka mizero elkreskas el la koruptado de politikistoj kaj oficistoj. Parto de la problemo sed fontas en Eŭropo. Ĉu sufiĉas, ke la statuto de UEA mencias la homrajtojn? Ĉu ni Eŭropaj esperantistoj ne eble havas devon, laŭte plendi kontraŭ la krimojn fare de niaj ŝtatoj? La esperantistaro estis malsukcesa tiam pri la faŝismo – ĉu nun denove?

Ili vivas en Benino: Athanase, François kaj Laïfo Kami. Assumani Shabani estas de Burundo. En Ganao vivas Danielo, en Kenjo Abraham kaj Andreo. De Kongo estas Abwe, Djimy, Grace, Jeremie, Kwaneema kaj Serge. Senegalo estas la hejmo de Ahmadou. De Sud-Afriko venas Shem Kabanza kaj de Tanzanio – Ibrahim. Konatuloj en Facebook, mondvaste komerca TTT-portalo por personaj kontaktoj. Legi plu Afrikaj samideanoj