Cenzuro en Esperantujo

Kelkaj Esperantistoj timas vastan informadon al la Beninaj samideanoj. Kial? Kial tiuj Esperantistoj ne pretas diferencigi inter “informi al iu” kaj “decidi ion”? Ĉu aŭ ili konscie konfuzas la nociojn?

Advertisements

Por ke oni povas ĝuste, trafe decidi, oni devas antaŭe scii faktojn, kondiĉojn, interrilatojn. Eble oni devas krome demandi ĉi tion aŭ tion. Ordinara proceduro ekzemple en Svisujo antaŭ ol la civitanoj voĉdonas. Diktatoraj potenculoj male ne ŝatas, ke ordinaruloj scias tro multe, ili povus ekkoni la diktatorecon de la potenculoj. Mi pledas helpi, ke homoj, samideanoj povas laŭ-fakte decidi ĉie, por ke ili trovas la plej bonajn solvojn. Sed kelkaj Esperantistoj kontraŭ-diras.


La cenzuro akompanas Esperanton ekde ĝia naskiĝo. Marko Zamenhof, patro de la aŭtoro de Esperanto, estis cenzuristo de la Rusa Imperio. Unua Libro de Esperanto bezonis permeson de la cenzuro, tiel-nomatan »bileton por ellasi« ĝin el la presejo; la koncerna permeso pri Unua Libro de Esperanto havas la daton: 14a de Julio 1887.

Dum la unua kongreso, propra, interna cenzuro naskiĝis inter Esperantistoj. »La [kontraŭ-juda – ajp] afero de Dreyfus ekde 1894 multe akrigis ideologiajn konfliktojn en Francujo.« (el Zamenhof, de M. BOULTON, 1962, paĝo 105). Kelkaj organizantoj ne volis aŭdi ĉion, kion Zamenhof volis diri al la ĉeestantoj de la kongreso.

»Precipe tiuj Francaj intelektuloj timis la efikon de la emociaj, religiaj frazoj en la parolado; la vorto “Dio” preskaŭ ŝokis ilin; ili volis persvadi Zamenhof, ke li forigu ĉiujn tiajn vortojn, kaj tute fortranĉu la “Pregon”.« (samloke)

cenzurita buŝo
cenzurite

Zamenhof almenaŭ parte akceptis la postulojn fare de la unuaj, Francaj cenzuristoj de la Esperanto-movado »por eviti ian ajn malbelan konflikton ĉe tiu historia unua kongreso« (samloke).

La fakton, ke Zamenhof estis Judo aŭ Hebreo – kion li preferis diri – provis subpremi la internaj cenzuristoj Francaj pro la kontraŭ-juda afero Dreyfus, poste la Germanaj pro la kontraŭ-juda nacia-socialismo en sia lando kaj la Arabaj ĝis nun pro la ĝenerala malamo de la mahometanoj kontraŭ Judoj; vidu La Kaŝitan Vivon de Zamenhof, de N. Z. Maimon, 1978. Continue reading “Cenzuro en Esperantujo”

Germanujo – demokratia ŝtato (Ĉu aŭ ne?)

Kiam mi laŭte deklaras, ke la unuiĝo estis fuŝa kaj kontraŭ la konstitucio de GDR, do la »unuiĝo« estis vere perforta aligo de GDR fare de FRG – kiel tiam de Aŭstrio fare de la faŝisma Germanujo »Anschluß« – mi devas timi problemojn.

Deutsche-TeilungMi estis informintaj en Facebook, mondvasta komerca kontaktoj-portalo, ke mi decidis forlasi ĝin, almenaŭ paŝon post paŝo. Mia kaŭzo: la denova cenzuro en Germanujo, en kontraŭdiro al la Baza Leĝo de Germanujo. [vidu ĉi tie] Potenco pli gravas ol juro.

Samideano el Ĉinujo demandis, ĉu »Germanujo ne estas demokratia ŝtato?«

Jen mia respondo al li: Ĉu sufiĉas mallonga respondo? Tiam: ne!

La ordinara propagando diras kompreneble alian. Jes, mi bone scias tion. Kaj ankaŭ la Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) tekstas alie:

»La Federacia Respubliko de Germanujo estas demokratia kaj sociala federacia ŝtato.« (artikolo 20 I de la Baza Leĝo) Continue reading “Germanujo – demokratia ŝtato (Ĉu aŭ ne?)”

Mi petas je azilo en la vicoj de SAT

Mi petas je azilo. Azilo kiel esperantisto, kiu fuĝas el la vicoj de la Universala Esperanto-Asocio.

10547077_668028199957111_3281263077384217455_oMi petas je azilo. Azilo kiel esperantisto, kiu fuĝas el la vicoj de la Universala Esperanto-Asocio.

Mi dubas, ke mi estas tipa SAT-ano. Kiel juna GDR-ano mi pensis, ke la socialisma vojo de mia hejmlando estus bona solvo konstrui pli bonan mondon. Sed jaro post jaro mi ekkonis pli bone multajn erarojn kaj problemojn en la reala politiko de la reganta komunista partio. Kiel membro de la Nacia-Demokratia Partio de Germanujo (germane National-Demokratische Partei Deutschlands – NDPD), unu el la kvar malgrandaj partioj en GDR, mi akceptis la gvidan rolon de la komunistoj kaj la amikecon al Sovetunio. Sed mi estis ne blinda pri la reala vivo ĉirkaŭ mi. Tamen mi estis maldekstrulo, laŭ mia propra pri-taksado. Continue reading “Mi petas je azilo en la vicoj de SAT”

René, nomata Packo – 2017-03-30

Kiu ja estas Andreo J. PENK, kiu altrudas sin en vian vivon?

Andreas J PenkKara René M. Helle,

mi ĝojas, do konatiĝi kun vi hodiaŭ persone. Sed antaŭ ol ni vidas nin vid-al-vide (kaj mi provos almenaŭ brakumi vin), estas nun tempo, ke vi ricevas pli multajn informojn pri mi. Estas ne-justa, ke vi devas konfesi al mi preskaŭ ĉion, sed vi scias pri mi preskaŭ nenion.

Andreo J. PENK, mi havas 55 jarojn, mi loĝas ĉe la rando de Berlino, en la nord-orienta kvartalo Neu-Hohenschönhausen/ Malchow en unu-ĉambra-loĝejo. Kelkaj mokas: loĝad-necesejo kun kuirejo-angulo. Mi estas samseksemulo, tamen mi ŝatas virinojn. Ne, mi ne havas partneron, kvankam de tempo al tempo iu loĝas aŭ almenaŭ dormas ĉe mi: junaj senhejmuloj, nur malmultaj el ili samseksemaj (kaj eĉ se, mi estus tro maljuna, tro dika kaj tro malbela … laŭ la ĉiu-matena informo fare de mia spegulo.) Continue reading “René, nomata Packo – 2017-03-30”

»De Germana tereno neniam denove milito eliru!«

Berlin - Stadt des Friedens_002En Junio 1988, 1.034 gastoj el 113 landoj kunvenis en Palaco de la Respubliko en Berlino, ĉefurbo de la socialisma Germana Demokratia Respubliko (GDR). Ili estis akceptintaj inviton fare de Erich HONECKER, prezidanto de la ŝtatkonsilantaro de GDR, al Internacia Renkontiĝo por Zonoj sen Nukleaj Armiloj.

651 parolantoj kaptis la okazojn en du plenkunsidoj, naŭ kunsidoj de komisionoj kaj kromaj diskutadoj klariĝi koncerne la ĉefan demandon de la tempo. Continue reading “»De Germana tereno neniam denove milito eliru!«”

Tute-alia Maldekstrulo

10981395_1581964665377255_1023277830046967511_nHieraŭ mi renkontis eksterordinaran tute-alian maldekstrulon. Juna viro nomita Ronaldo, membro de unu el la asocioj kontraŭ faŝistoj, Germane mallonge Antifa. Ankaŭ li partoprenas en manifestacioj, sed anstataŭ kaŝe ataki dekstrulojn kaj partio-oficejojn li subtenas persone virinojn vivantajn solaj kontraŭ ŝtataj instancoj, ludonantoj ktp. Laŭ mia opinio la pli bona maldekstra politiko!

Ronaldo havas propran opinion; li pensas mem. Parte tre alian ol la mia. Kiam mi kontraŭ-diris al li, li trankvile aŭskultis min, pripensis miajn vortojn, kaj li akceptis ne nur unufoje mian starpunkton almenaŭ parte. Fakte lia maniero frapis min.

Post longa tempo mi renkontis junan maldekstrulon, pri tiu mi ne sentis honton aŭ koleron. Mi esperas, ke li reprezentas la estontecon de la maldekstruloj. Continue reading “Tute-alia Maldekstrulo”

Kelkaj Demandoj pri la Libro »Stalinismo, Leninismo kaj Marksismo« de Alfredo KOZINGO

stalinismo-leninismo-marksismoLa esperantlingva libreto estas konciza, mallonga eltiro el la 856-paĝa verko »Marxistisches Wörterbuch der Philosophie« (Marksisma Vortaro de Filozofio) de Alfred KOSING. Mi legis ĝin tre atenteme kaj kun vere granda plezuro. Mi ĝuis la laŭ-fakte kritikan priskribon de la tri ismoj el ne-dekstra, ne-kapitalisma vidpunkto. En Germanujo la plimulto de la aŭtoroj nun emas al neobjektiva fi-agitado kontraŭ la socialismo kaj ĝia bazo, la marksismo.

Multa el tio, kion mi trovis en la tri ĉapitroj, konfirmas miajn personajn senton kaj opinion, miajn proprajn spertojn en GDR. Mi elĉerpis el la libreto almenaŭ radieton de espero, ke nova, pli bona socio sur-baze de marksismo eblas. Sed mi dubas, ke la nunaj maldekstruloj estus la ĝustaj portantoj de tiu socio. Kelkaj el ili, aparte la tre maldekstraj, nun batalas kontraŭ faktaj kaj laŭdiraj dekstruloj kun metodoj de la faŝistoj, ekzemple de Sturmabteilung (Sturmsekcio, ofte mallongigita al SA), duon-militista grupo en la Germana nazia partio. Continue reading “Kelkaj Demandoj pri la Libro »Stalinismo, Leninismo kaj Marksismo« de Alfredo KOZINGO”