Profunde malestimate: samseksemuloj en Afriko

La malestimo, la malamo kontraŭ samseksemuloj estas malica veneno en la Afrika animo. Homoj, konatuloj, amikoj, samideanoj el diversaj Afrikaj landoj, kiujn mi ĝenerale ja estimas, ne hontas kritiki (aŭ eĉ pli-malpli kondamni) min pro mia emo al viroj. Mi vivus kontraŭ la naturo, kontraŭ Dio! Kiam mi postulas ian pruvon, eĉ nur unu frazon ekzemple fare de Jesuo Kristo kontraŭ la samseksemo, tiam la plej multaj el ili subite silentas aŭ citas ion ajn. Mi ekkonas tiam »inter iliaj linioj« (kiel oni diras en Germanujo) ankaŭ pri aliaj temoj, ke ili ne pretas akcepti min. La plej multaj ne vere kapablas je toleremo.

Du junaj negroj unu apud la alia en komuna lito

Ĉu danĝero por la Afrika socio? Ĉu enkondukita fare de Blankulo?

Samideanoj kaj aliaj konatuloj de Nigra Kontinento plendas volonte pri Blankulo kaj la sekvoj de la koloniismo [ekzemple]. Ĉi tio kulpus ankaŭ pri la nuna mizero en Afriko. Komforta solvo! Kelkaj el ili eĉ lamentas, ke Blankulo enkondukis la sklavecon. Ĉu Blankulo ankaŭ enkondukis la malamon kontraŭ samseksemuloj? Kial tiom multaj Afrikanoj ne pretas ekkoni la propran responson pri la nuna Afriko?

Mi babilis iam en Facebook kun Ganaa mallibereja gardisto, kaj li fakte asertis, ke samseksemuloj estus danĝero por la socio. Samseksami estas laŭ-leĝe malpermesate en Ganao. Ĉu eble pro la avantaĝa grado de inteligenteco sub 70? [germanlingva fonto] Legi plu “Profunde malestimate: samseksemuloj en Afriko”

Advertisements

Komitato pri Homrajtoj de UN ludas rolon de utila idioto

Germana gazetaro amindumas islamon denove

Jam kelkajn horojn, Germanaj gazetoj raportas diligente, ke Komitato pri Homrajtoj de UN (United Nations Human Rights Committee, Comité des droits de l’Homme, Комитет по правам человека ООН, Comité de Derechos Humanos de las Naciones Unidas) riproĉas Francujon pro leĝo kontraŭ burĥo en publikejo.

La lando [Francujo] ofendus kontraŭ la religia libereco kaj la homrajtoj de la portantinoj [de burĥoj], deklaris la komitato de Ĝenevo. [laŭ SPIEGEL online]

Temas pri vestaĵo, kiu kovras la tutan korpon; la portanto povas rigardi la eksteran mondon nur tra malvasta fendo antaŭ siaj okuloj. Eŭropa Kortumo pri Homrajtoj ne ekkonis ian ofendon per ĉi tiu leĝo. Pro tio du portantinoj de burĥoj pledis ĉe Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj sur-baze de Internacia Traktato pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj de 1966. Komitato pri Homrajtoj de UN responsas pri ĉi tiuj pledoj. Legi plu “Komitato pri Homrajtoj de UN ludas rolon de utila idioto”

Sirio: krimo de agreso fare de Turkujo

Recep Tayyip Erdogan

Recep Tayyip Erdoğan

La Germana gazetaro je la 20a de Januaro 2018 komencis raporti jene:

  • »Turkaj batal-aviadiloj atakis Kurdajn poziciajn en norda Sirio« (Die Welt)
  • »Ofensivo kontraŭ Kurdoj nutras timon pri kroma eskalado en Sirio« (Spiegel online)
  • »Turkaj atakoj kontraŭ Kurdoj« (Die Tagesschau)
  • »Erdoğan anoncas surteran ofensivon kontraŭ Siriaj Kurdoj« (Zeit online)
  • »Milito kontraŭ la Kurdoj en Sirio – Turka invado en Afrin« (Der Tagesspiegel)
  • »Turkujo militas kontraŭ la fare de Usono subtenataj Siriaj Kurdoj« (Heise online)
  • »Erdoğan lanĉas ofensivon en Sirio« (Bild)

Legi plu “Sirio: krimo de agreso fare de Turkujo”

Estimataj Katalunoj!

Estimataj Katalunaj samideanoj,

DLK3GnhW4AA_6mnmi petas vian helpon kompreni la evidente nun tre akran disputon inter Katalunujo kaj la centra Hispana registaro! Se mi ĝuste komprenas, Esperanto servu al reciproka informado.

Fotografaĵoj de policistoj de la centra Hispana registaro, kiuj batas civitanojn, eĉ jam vunditajn, ŝokis min. Mi vidis bildojn kaj filmetojn, ke fajro-brigadistoj kaj Katalunaj policistoj provis protekti ordinarajn civitanojn; sed la furiozaj policistoj de la centra Hispana registaro atakis ankaŭ la fajro-brigadistojn. Kelkaj Katalunaj policistoj larmis pro tia fia situacio. Mi trovis tiujn informojn en Facebook kaj Twitter, la Germana gazetaro ne informas pri tiaj barbaraĵoj. Legi plu “Estimataj Katalunoj!”

Germanaj gazetoj laŭ ordonoj de NATO

mediennetzwerkLa Germana gazetaro kaj Germanaj ĵurnalistoj havas ĝenerale bonan reputacion. Homoj opinias mondvaste, ke Germanaj gazetoj raportas sendepende pri la aferoj. Sed tio estas eraro! Die Bild-Zeitung (La Bildo-Gazeto), Frankfurter Allgemeine (Frankfurta Ĝenerala), Süddeutsche Zeitung (Sudgermana Gazeto), Die Welt (La Mondo) kaj Die Zeit (La Tempo) propagandas la opinion kaj la celojn de NATO kaj batalas kontraŭ aliaj starpunktoj.

Ĉefredaktoroj kaj ĵurnalistoj de ĉi tiuj gazetoj estas membroj de diversaj organizaĵoj de respektive por NATO. Legi plu “Germanaj gazetoj laŭ ordonoj de NATO”

La »rifuĝintoj« ne estas rifuĝintoj

Mama MerkelEkde 2015 amasoj da homoj el Arabaj kaj Afrikaj landoj venis en la landojn de Eŭropa Unio. Trans la maro per malnovaj ŝipaĉoj aŭ per-piede tra Turkujo. La fina celo de la plej multaj el ili estis Germanujo, pli ol unu miliono iris ĉi tien. Estas disertantoj el Sirio, homoj kiuj fuĝas el Afganio pro la milito en sia lando kaj plejparte junaj viroj serĉantaj nur pli bonan ekonomian vivo. Malgraŭ la fakto, ke oni nomas ilin ĉiujn rifuĝintoj, nur la plej malmultaj el ili estas rifuĝintoj laŭ Ĝeneva Konvencio. La aliaj estas kontraŭ-leĝe en Germanujo.

S-ino Kanceliero D-ino Angela MERKEL, ankaŭ estro de la kristandemokratoj en Germanujo, malobeis partojn de Baza Leĝo (konstitucio), rompis internaciajn kontraktojn kaj ne atentis diversajn leĝojn por akcepti la tiel-nomatajn rifuĝintojn en Germanujo. Fakuloj pri konstitucia juro parolas pri rompo de la konstitucio. Preskaŭ ĉiuj Germanaj politikistoj kaj ĵurnalistoj tamen honoras MERKEL-on pro ŝia bona koro, ŝia humana decido inviti la homojn en Germanujon, kaj la »rifuĝintoj« nomas ŝin »Panjo Merkel«. Kritikantojn de ŝia politiko oni nomas malamikoj de eksterlandanoj, rasistoj, ekstrem-dekstruloj, novnazioj (verŝajne la plej malica ofendo en Germanujo). Legi plu “La »rifuĝintoj« ne estas rifuĝintoj”