Ĉu mi estas nazio?

La riproĉo: “Vi [estas] nazio!” estas la plej akra kalumnio en Germanujo. Pro la Germana historio. La nazioj (membroj de la faŝisma Nacisocialisma Germana Laborista Partio) regis en Germanujo inter 1933 kaj 1945. Ili responsis multegajn, ofte ege kruelajn krimojn kaj barbaraĵojn kontraŭ eksterlandanoj, Esperantistoj, Judoj, komunistoj, kritikantoj, samseksemuloj … kaj verdire ĉiuj decaj homoj. Estis tempo de kreskanta denuncado de najbaro kontraŭ najbaro.

manifestacio maldekstre antaŭ dekstre

Maldekstra Junularo (‘solid), subdistrikto Helmstedt, organizis manifestacion kontraŭ nazioj (Ili asertas sur la slogan-rubando: dekstruloj = nazioj)

Baldaŭ post la venko super la Germana faŝismo (naziismo), kelkaj homoj komencis malglori siajn kontraŭulojn per la eldiro, ke tiuj estus faŝistoj aŭ nazioj. Unue maldekstruloj, pli poste pli kaj pli multaj ĵurnalistoj kaj intertempe preskaŭ ĉiuj (regantaj) politikistoj misuzas la nocion nazio por morale ekzekutadi faktajn kaj nur tiel-nomatajn dekstrulojn, intertempe ĉiujn kritikantojn de la nuna politiko, ekzemple pri eksterlandanoj (“rifuĝintoj”). Eĉ fari demandon povas esti danĝera afero nun en Germanujo. Se la subtenantoj de la registaro ne havas argumentojn, ili emas rebati per: “Vi [estas] nazio!” La “malmaskigitaj” nazioj povas perdi sian laborlokon, la membrecon en asocio, la rajton publikigi en Facebook kaj Twitter, eble eĉ amikojn ktp. La nuna situacio en Germanujo similas parte al la romano 1984 de George ORWELL. Germanujo havas denove cenzuron por ne-igi la opiniesprimojn de la nazioj. Legi plu “Ĉu mi estas nazio?”

Advertisements

respondo al »Estimata s-ro Latifou Gbadamassi«

Al la artikolo Estimata s-ro Latifou Gbadamassi [] alvenis hodiaŭ en la Facebook-grupo TEJO-BENINO jena respondo:

Saluton kara Andreas,

leginte vian respondon al mia pamfleto, mi nur konkludas, ke vi entrudiĝas en internajn aferojn de la Benina movado. Kiu rajtigis vin administri la retejon «TEJO-BENINO»? Alivorte, kiel-maniere vi, estante maljuna Germano, iĝis administranto de la retejo de la Benina junulara sekcio? Vi publikigis/ -as informojn kaj poste vidis, ke ili estas ne-ĝustaj. Kia kontraŭdiro? Kiu havigis al vi la statuton, kiun mi enŝovis en la retejon?

Viaj diversaj komentarioj kaj publikaĵoj pri la Benina movado estas tiel ĝenaj, ke mi konsilas, eĉ ordonas al vi retiriĝu [ilin]. Nek mi kiel prezidanto de ABeE, landa asocio de UEA en Benino, nek Beninaj esperantistoj havas ion lerni de vi pri la historio de la movado en Benino.

Vi ne bezonis statuton de ABeE por scii, ke BOJE estas vere ĝia junulara sekcio. Ne nur Bernard Gnancadja, iama prezidanto de BOJE, sed ankaŭ kelkaj nunaj estraranoj de la sekcio taŭgas por informi vin. Ĉar ili scias iom pri la historio de BOJE.

Krome, rilate al s-ro Francois Hounsounou, lia fi-agit[ad]o kontraŭ ABeE, ties ĉefa funkciulo mi estis/ -as almenaŭ dekjara afero. Viaj deklaro pri tiu mal-pozitiva konduto fare de li tute ne surprizas min. [La teksto estas iom lingve redaktita – ajp]

  1. La grupon de Facebook TEJO-BENINO gvidas ankoraŭ s-ano Bernard GNANCADJA.
  2. La prezidanto de BOJE, s-ano Norbert SADOHOUNDE, sendis la statuton por publikigi ĝin.
  3. Ĉar mi ne estas membro de ABeE, mi pli-malpli afable rifuzas la ordonon koncerne la artikolojn en la BEJO-retejo.
Facebook-grupo TEJO-BENINO, adminsitrantoj

Facebook-grupo TEJO-BENINO, adminsitrantoj

La mondo atentu: parolas Adolf Hitler

Ĉu Esperanto estas la lingvo de la paco kaj frateco? Ne! Aŭ pli bone dirite: Ne nur! Esperanto estis ankaŭ komunikilo de ŝovinistoj kaj faŝistoj. Pro tio oni ne miru, ke ankaŭ hodiaŭ kelkaj el ili uzas Esperanton.


Je la 19a de Marto 2018 mi trovis jenan en Facebook:

»Kun la rimarkinda kvanto da idiotoj kaj faŝistoj ene de Esperantujo, mi demandas min, kion tio ĉi diras pri Esperanto aŭ pri la homaro mem.«

Kion diras pri la Germana lingvo la faktoj, ke nacisocialistoj kondamnis amasojn da viktimoj al kruelaj mortpunoj uzante la Germanan lingvon kaj  ke ili fi-agitis kontraŭ aliaj popoloj en la lingvo de la fama verkisto Johann Wolfgang von Goethe kaj de la filozofo Immanuel Kant? Nenion! Legi plu “La mondo atentu: parolas Adolf Hitler”