Ŝario en Indonezio

Ne-edzinigitaj homoj ne rajtas kune manĝi en restoracio

tradukaĵo de artikolo el la retejo de Journalistenwatch (2018-09-10)

En la Indonezia provinco Aĉeo (Aceh), kie la ŝario regas, estas nun malpermesite al virinoj kaj viroj, kune viziti restoracion kaj publike manĝi, se ili ne estas edzinigitaj

La regulo, ke estas malpermesite al virinoj viziti kafejojn kaj gastejojn post la 21a horo sen vira familiano aŭ edzo, validas ekde la 30a de Aŭgusto 2018 en la distrikto Bireuen, en la nord-okcidento de la lando. Krome estas malpermesite al mastroj de gastejoj dungi samseksemulojn. Celo estus,

»ke virinoj sentas sin pli agrable, ilia digno estas protektata kaj ili faras nenion kontraŭ la ŝario«,

tiel la estro de la lokala ŝaria instanco. Posedantoj de restoracioj responsas realigi la regulojn. Legi plu “Ŝario en Indonezio”

Advertisements

Malferma letero al LEE Jungkee (UEA)

»Kritiku stultulon, kaj li ribelos kontraŭ vi;
kritiku saĝulon, kaj li dankos vin pro tio.«


Estimata s-ano LEE Jungkee,

vi afable atentigis min al jena:

Mi plene komprenas vian intencon, sed mi sentas, ke Afrikanoj havas traŭmon pro historia fono al eksterlandanoj, precipe al Eŭropanoj.

Mi estas konvinkita, ke tia traŭmo estas kaj blufo kaj sin-trompado, sed antaŭ ĉio: grandega preteksto ne responsi la proprajn erarojn kaj mankojn.

pugno de negro sin liberiganta de ĉenojMi konscias pri la krimoj fare de Eŭropanoj kaj aliaj blankuloj en Afriko (pri tio) Sed … ĉu Blankulo elpensis la komercon pri sklavoj en Afriko? Ĉu Blankulo kapablis okupi tiom grandajn teritoriojn sen perfido fare de Afrikaj tribestroj kaj reĝoj? Ĉu la koruptemo estis nur okcidenta afero, kiu tuj forlasis Afrikon post la sendependiĝo?

La ekonomio en multaj Afrikaj landoj suferas. Ankaŭ pro ne-profitodonaj kontraktoj kun Eŭropa Unio, ekzemple pro Ekonomia Partnereco Akordo (pri tio) Kial Afrikaj politikistoj akceptis tian kontrakton, kiu detruas la ankoraŭ malfortan Afrikan industrion kaj krome malsanigas parton de la propra popolo? Ĉu por kuraci la traŭmon? Ĉu aŭ por banale plenigi la proprajn poŝojn? Legi plu “Malferma letero al LEE Jungkee (UEA)”