Ĉu falsado de dokumentoj fare de la Germana ministerio de eksteraj aferoj?

Germana ministerio prisilentas kompetentecon de IPK kaj falsas internacian dokumenton Roma Statuto. Ĉu por protekti krimajn Germanajn politikistojn?

Advertisements
Germana ministro pri eksteraj aferoj, Heiko Joseph MAAS
Germana ministro pri eksteraj aferoj, Heiko Joseph MAAS

La Germana ministro de eksteraj aferoj, Heiko Joseph MAAS, responsas evidente falsadon de dokumentoj, pli bone dirite: la disvastigadon de falsita dokumento por trompi aliajn.

Estus krimo laŭ § 267 StGB (Germana kriminala kodo).

La polico ricevis je la 6a de Aprilo peton esplori la aferon …


Vizitanto de la retejo de la ministerio, kiu serĉas informojn pri Internacia Puna Kortumo (IPK) en Den Haag, Nederlando, estas plurfoje trompata []

(1) La ministerio prisilentas la kompetentecon de Internacia Puna Kortumo ekde 2014 koncerne krimojn de la agreso, art-o 8(bis) de la statuto de IPK. Continue reading “Ĉu falsado de dokumentoj fare de la Germana ministerio de eksteraj aferoj?”

Sirio: krimo de agreso fare de Turkujo

La tiel-nomata atako, ofensivo aŭ milito kontraŭ Siriaj Kurdoj estas eŭfemismo. Fakte la NATO-ŝtato Turkujo agresas Sirion – kontraŭ la internacia juro. Krimo de agreso laŭ artikolo 8(bis) IPK-statuto.

Recep Tayyip Erdogan
Recep Tayyip Erdoğan

La Germana gazetaro je la 20a de Januaro 2018 komencis raporti jene:

  • »Turkaj batal-aviadiloj atakis Kurdajn poziciajn en norda Sirio« (Die Welt)
  • »Ofensivo kontraŭ Kurdoj nutras timon pri kroma eskalado en Sirio« (Spiegel online)
  • »Turkaj atakoj kontraŭ Kurdoj« (Die Tagesschau)
  • »Erdoğan anoncas surteran ofensivon kontraŭ Siriaj Kurdoj« (Zeit online)
  • »Milito kontraŭ la Kurdoj en Sirio – Turka invado en Afrin« (Der Tagesspiegel)
  • »Turkujo militas kontraŭ la fare de Usono subtenataj Siriaj Kurdoj« (Heise online)
  • »Erdoğan lanĉas ofensivon en Sirio« (Bild)

Continue reading “Sirio: krimo de agreso fare de Turkujo”