Miaj novaj najbaroj: mahometanoj

La islamo neniam travivis epokon de l’racionalismo. Islama religio kaj ŝtato estas unio. Korano estas rekta leĝaro por la mahometanoj. Korano postulas, ke la disĉiploj de Mahometo subpremas kaj fine mortigas ĉiujn ne-mahometanojn. – Tiu ordono ankaŭ validas por miaj novaj, islamaj najbaroj.

Advertisements

En Berlino kaj Germanujo vivas kredantoj de diversaj religioj: bahaismo, budhismo, hinduismo, islamo, judismo, kristanismo, sikismo, ŝintoismo, taoismo kaj aliaj. Ili ĉiuj vivas laŭ la reguloj de siaj sanktaj libroj. Unu kredanto pli fidele, la alia malpli.

mahometanoj en tenda moskeo en Kolonjo
mahometanoj en tenda moskeo en Kolonjo (fonto: n-tv)

Sed nur la mahometanoj (islamanoj) asertas amase, ke siaj Sanktaj Skribaĵoj, Korano, estus super ĉiuj leĝoj kaj reguloj en Germanujo. Eĉ super Baza Leĝo! Nur Alaho estus la suvereno.

Inter la Germanoj kreskas islamofobio, la angoro pro la islamo (fobio signifas tion: angoro). Mi ne aŭdis ion pri angoro pro bahaanoj, judoj, kristanoj ktp. Eble, ĉar mi ankaŭ ne aŭdis ion pri murdoj de familianoj fare de aliaj familianoj pro »honoro« (germanlingve: Ehrenmorde) inter bahaanoj, judoj, kristanoj ktp. Kaj nenion pri devigaj edziniĝoj (germanlingve: Zwangsehen) de knabinoj kun maljunaj viroj kadre de bahaaj, judaj kaj kristanaj kaj aliaj komunumoj. Nenion pri teroristaj krimuloj, kiuj estis bahaanoj, judoj, kristanoj aŭ de alia religio. Continue reading “Miaj novaj najbaroj: mahometanoj”

Ĉu miaj Kurdaj vendistoj forlasis la vojon de toleremo?

Ĉu la kreskanta islama kulturo en mia kvartalo devigas miajn junajn Kurdojn ĉi tie forlasi sian iaman tolereman vojon? Mi konjektas, ke jes.

Onkel DönerAntaŭ jaroj mi babilis – de tempo al tempo – nokte kun kelkaj junaj belaj vendistoj de la lunĉejo »Onkel Döner« en mia strato. Mi sciis, ke ili estas Kurdaj islamanoj, kaj ili sciis, ke mi estas maljuna samseksemulo. Ni parolis ofte ankaŭ pri ilia opinio koncerne Germanajn virinojn kaj pri ilia estonta edzino el Turkujo laŭ elekto fare de la panjo. La plej multaj el ili estis el unu granda familio. Ilia intereso lerni la Germanan lingvon estis ĝenerale tre malgranda, inter si ili parolis en sia lingvo. Sekve la babiladoj kun ili restis supraĵe.

Du el ili iam »konfesis«, ke ili amoras ankaŭ kun viroj … almenaŭ, kiam mankas virinoj. Du aliaj ofertis ĉiam denove, prezenti al mi siajn kacojn (penisojn). Malgraŭ mi estis sufiĉe scivolema, mi cedis akcepti tiun proponon. Pli maljunaj vendistoj libere parolis pri la emo de siaj pli junaj kolegoj ankaŭ amori kun viroj. Mi estis parte tre impresita pro tiom multe da malkaŝeco koncerne la samseksemeco. Continue reading “Ĉu miaj Kurdaj vendistoj forlasis la vojon de toleremo?”