Jemeno: mahometanoj kontraŭ bahaanoj

La mahometanoj subpremas kaj persekutas la bahaanojn jam ekde la 19a centjaro. Post maldaŭra tempo de malstreĉiĝo inter la bahaa komunumo kaj la ŝtataj instancoj, ondoj de arestadoj okazis en Aŭgusto 2016 kaj Aprilo 2017. Ingo HOFMANN, bahaano en Germanujo, konjektas, ke Irano responsas la situacion de la bahaanoj en Jemeno.

Advertisements
Bahaanoj en Jemeno
Bahaanoj en Jemeno (fonto: http://news.bahai.org/story/1163/)

La situacio de la bahaa komunumo en Jemeno draste malboniĝas jam du jarojn. Post ondo de arestadoj en Aprilo 2017, almenaŭ sep bahaanoj estas arestitaj en nekonataj lokoj. Je la 2a de Januaro 2018, speciala tribunalo kondamnis la bahaanon Hamed bin Haydara al morto. La juĝisto Abdu Ismail Hassan Rajeh ordonis samtempe ne-igi la tutan bahaan komunumon de Jemeno.

Hamed bin Haydara suferis antaŭe kvar jarojn en malliberejo. Li estis torturita per batoj kaj kurento, li ne ricevis necesajn medikamentojn. Oni obstaklis, ke Hamed bin Haydara povis ĉeesti ĉe la juĝdebato. La juĝisto ordonis publikan ekzekuton. La tuta posedaĵo de la kondamnito estos konfiskata. Sekve de tiu kondamno, la tuta bahaa komunumo estas en danĝero. Continue reading “Jemeno: mahometanoj kontraŭ bahaanoj”

Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo

Laŭdi komunisman ideologion estas krimo en Ukrajno, sed faŝisme agi kaj laŭdi ŝtatperfidulojn estas permesite.

http://photo.unian.netKortumo en Lvivo*, Ukrajno, kondamnis junulon al du jaroj kaj ses monatoj malliberigo pro »komunisma propagando«. Tion informas koncernaj retejoj de la prokuroreco kaj de la kortumo. Sed ili ne informas, kiu estas la kondamnito.

La prokuroroj estis observintaj lin de Majo 2015 ĝis Aprilo 2016 kaj liajn publikigojn kadre de la komerca kontaktoj-portalo Facebook. Laŭ akuzo de la prokuroreco li agis kontraŭ artikolo 436-1, parto 1, de la Kriminala Kodo de Ukrajno, kiu malpermesas propagandon favore al komunismo. La parlamento estis decidinta je la 9a de Aprilo 2015 koncernan leĝon.

Onidire la junulo akceptis sian kulpon kaj la akuzon fare de la prokuroreco, kaj li eĉ subtenis la esploradon kontraŭ sin mem. Je la 4a de Majo 2017 la kortumo trovis »trafan punon«. Continue reading “Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo”