Ĉu Afriko ne pretas aŭ ne kapablas feliĉigi la Afrikanojn?

artikolo en formato »odt«

artikolo en formato »pdf«

La Itala, Hispana kaj Germana popoloj unue, poste preskaŭ la tuta Eŭropo suferis sub la faŝismo dum 20a centjaro. La faŝistaj gvidantoj povis ĝui sian vivon. Ankaŭ multaj el iliaj partianoj vivis en komfortaj kondiĉoj. Sed homoj ekster la faŝistaj rondoj sentis timon. La viktimoj de la Eŭropa faŝismo ne kapablis savi sin mem. Nur la potenco de Sovetunio kune kun Usono kaj Brita Komunumo de Nacioj povis liberigi Eŭropon de la faŝismo.

Kiu povas liberigi nun Afrikon de ĝiaj regantaj faŝistoj?

Ĉu faŝismo en Afriko? Jes! Faŝismo estas – laŭ Sebastian HAFFNER, Germana politika aŭtoro – kruda defendado de pridubita respektive atakata maniero de regado kaj sociordo fare de perforto kaj demagogio. Faŝismo ne volas iun ajn socialan ŝanĝon, ĝi pretas subpremi perforte ĉian opozicion. Faŝismo uzas la plej fiajn emojn de la kanajlaro por ataki kaj venki ne-ŝatatajn minoritatojn. (vidu Die Bestie erwacht, el la Germana ĵurnalo STERN, 10/ 1968) Legi plu “Ĉu Afriko ne pretas aŭ ne kapablas feliĉigi la Afrikanojn?”

Advertisements

Kara juna samideano!

Estimata samideano, kara juna amiko en Afriko!

historioAfriko estis la lulilo de la homaro. La unuaj homoj naskiĝis en Afriko. La homaro disvastiĝis de Afriko tra la tuta mondo. La homoj fondis tribojn, popolojn kaj fine ŝtatojn. Foje ili vivis pace, foje ili militis unu kontraŭ la alia. Pro nutraĵo, pro virinoj, pro trezoroj. Venkitaj malamikoj fariĝis sklavoj. La negoco pri sklavoj estis en la tuta mondo.

En Afriko ekzistis grandaj, potencaj regnoj. Sed la scio pri tiuj regnoj estas tre malmulta, ĉar en Afriko mankis skriba historio. Ankaŭ tiuj regnoj batalis unu kontraŭ la alia. La reĝoj subpremis kaj ekspluatis siajn popolojn – unu pli multe, la alia malpli multe. Ili negocis kun sklavoj. Legi plu “Kara juna samideano!”

Libio: sklavo-merkatoj – ĉu preteksto?

Norda-Atlantika Teroro OrganizaĵoMi estis leginta kelkajn artikolojn pri denove kreskanta komerco pri sklavoj en Libio. Kaj mi eksentis teruron pro tio! Pro la bildoj de multaj junaj negroj turmentitaj en fremda lando. Sed nun mi legis artikolon, kiu rakontas tute alian historion.

La ambasadoro de Niĝerio en Libio taksis la raportojn falsaĵo. La ministro de eksteraj aferoj de Zambio deklaris, ke li ne scias ion pri sklavoj en Libio. Lia Ganaa kolego dementis, ke oni vendas Ganaajn civitanojn. Kaj Trump, Usona prezidanto, disvastigis per Twitter: fake news! (mensoga informo) Legi plu “Libio: sklavo-merkatoj – ĉu preteksto?”