Krimo de la agreso fare de Germanaj politikistoj

Illegale Kriege (Daniele Ganser) - Orell Füssli 2016Jam jarojn mi interesiĝas pri Internacia Puna Kortumo (IPK), kiu komencis labori je la 1a de Julio 2002 kiel konstanta tribunalo koncerne genocidon, krimojn kontraŭ la humaneco, milito-krimojn kaj krimon de la agreso. Sed la rezultoj de tiu kortumo seniluziigas min. Kelkaj Afrikaj politikistoj riproĉas rasisman emon al la juĝistaro de IPK, ĉar la kortumo esploras ĝis nun nur kontraŭ negroj. Tri Afrikaj landoj preparas fakte sian eliron: Kenjo, Namibio, Suda-Afriko.

Tiam mi legis (germanlingvan) libron de d-ro Daniele GANSER, Svisa historiisto kaj sciencisto pri paco, koncerne la »Kontraŭ-leĝajn militojn – Kiel la NATO-landoj sabotas UN-on. Kroniko de Kubo ĝis Sirio« de 2016. La aŭtoro substrekas la principan gravecon de Internacia Puna Kortumo por la batalo por paco kaj kontraŭ la militoj-instigantoj en multaj landoj. Pro lia vasta kritiko kontraŭ Usono, la germanlingva Vikipedio kaj aliaj fontoj kalumnias d-ron GANSER. Legi plu “Krimo de la agreso fare de Germanaj politikistoj”

Advertisements

Afrikaj samideanoj

1267847_569827623077290_658170417_oIdealismo sen pano ne bone funkcias. Nek en Eŭropo nek en Afriko! Kiu ne certas pri sia ĉiutaga pano – ĉu tiu sentas emon studi Esperanton? Mi dubas. En kelkaj Afrikaj landoj la loka mizero elkreskas el la koruptado de politikistoj kaj oficistoj. Parto de la problemo sed fontas en Eŭropo. Ĉu sufiĉas, ke la statuto de UEA mencias la homrajtojn? Ĉu ni Eŭropaj esperantistoj ne eble havas devon, laŭte plendi kontraŭ la krimojn fare de niaj ŝtatoj? La esperantistaro estis malsukcesa tiam pri la faŝismo – ĉu nun denove?

Ili vivas en Benino: Athanase, François kaj Laïfo Kami. Assumani Shabani estas de Burundo. En Ganao vivas Danielo, en Kenjo Abraham kaj Andreo. De Kongo estas Abwe, Djimy, Grace, Jeremie, Kwaneema kaj Serge. Senegalo estas la hejmo de Ahmadou. De Sud-Afriko venas Shem Kabanza kaj de Tanzanio – Ibrahim. Konatuloj en Facebook, mondvaste komerca TTT-portalo por personaj kontaktoj. Legi plu “Afrikaj samideanoj”