Arkivoj de etikedoj: konstitucio

Germanujo – demokratia ŝtato (Ĉu aŭ ne?)

Deutsche-TeilungMi estis informintaj en Facebook, mondvasta komerca kontaktoj-portalo, ke mi decidis forlasi ĝin, almenaŭ paŝon post paŝo. Mia kaŭzo: la denova cenzuro en Germanujo, en kontraŭdiro al la Baza Leĝo de Germanujo. [vidu ĉi tie] Potenco pli gravas ol juro.

Samideano el Ĉinujo demandis, ĉu »Germanujo ne estas demokratia ŝtato?«

Jen mia respondo al li: Ĉu sufiĉas mallonga respondo? Tiam: ne!

La ordinara propagando diras kompreneble alian. Jes, mi bone scias tion. Kaj ankaŭ la Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) tekstas alie:

»La Federacia Respubliko de Germanujo estas demokratia kaj sociala federacia ŝtato.« (artikolo 20 I de la Baza Leĝo) Legi plu Germanujo – demokratia ŝtato (Ĉu aŭ ne?)

Adiaŭ Facebook!

60775355_1441735542-768x432Verŝajne mi baldaŭ bedaŭros la mankon de la ĉiutaga vizito en la retejo Facebook, la mankon de la novaĵoj el la tuta mondo sur mia profilo-paĝo, de la artikoloj publikigitaj fare de tiel-nomataj amikoj kaj de la parte amuzaj parte erotikaj bildoj de iuj ajn sendinto. Sed mi provos forlasi – paŝon post paŝo – tiun komercan portalon por kontaktoj.

Mi devas fari tion!

La Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) tekstas jene:

»Ĉiu havas la rajton sian opinion per vorto, skribado kaj bildo libere esprimi kaj disvastigi kaj el ĝenerale alireblaj fontoj sen-obstakle informi sin. La liberecoj de la gazetaro kaj de la raportaĵo fare de radiofonio kaj filmo estas garantiataj. Cenzuro ne okazas.« (artikolo 5 alineo 1; propra tradukado) Legi plu Adiaŭ Facebook!