Homojn-ĉasado en Germanujo

sanga loko de la mortigo

Daniel H, mortigita je la 26a de Aŭgusto 2018 ĉi tie

Daniel H. estas morta. Mortigita per multaj pikoj de tranĉilo en lian dorson. Li havis 35 jarojn, vivis en la Saksa urbo Chemnitz, estis laŭ profesio pentristo. Lia familio estis el Kubo. Daniel H. estas kroma viktimo de tiel-nomata rifuĝinto, kiu vivas kontraŭ-leĝe en Germanujo. Kiel kelkdekmiloj aliaj eksterlandanoj el Arabujo kaj Afriko. La listo de Germanoj mortigitaj fare de tiel-nomataj rifuĝintoj kreskas (2016: 62, 2017: 83) Germanaj politikistoj kaj la gazetaro pretendas: Estus nur unikaj kazoj. Kaj la Germanaj kortumoj estas tre indulgemaj, kiam la farinto estas eksterlandano. Legi plu “Homojn-ĉasado en Germanujo”

Advertisements

Homoj, pli valoraj ol oro, ĉe l’lageto »Fennpfuhl«

Enrico kaj Marty ŝakludante

Enrico kaj Marty ŝakludante

Mi akompanis du junajn konatulojn al l’lageto Fennpfuhl. Ili volis en la ĉirkaŭa parko ŝakludi. Ilia ambaŭa pasio (amataĵo). La vetero invitis nin. Ĉar en Berlino estis festotago, ankaŭ aliaj homoj aris (kunvenigis) ĉirkaŭ ĉi tiu lageto meze de Berlino. Antaŭ ĉio eksterlandanoj, tiel-nomataj rifuĝintoj, laŭ opinio de kelkaj Germanaj politikistoj: homoj, pli valoraj ol oro, kiuj riĉigas la Germanan kulturon.

Malgrandaj kaj pli grandaj grupetoj estis sur la gazono (herbo-kovraĵo) ĉirkaŭ l’lageto Fennpfuhl. La plej multaj el ili estis ekipitaj kun kradrostilo. Kelkaj familioj, antaŭ ĉio grupoj da viroj, sed ankaŭ grupoj da virinoj plej multe vualitaj. Homoj, pli valoraj ol oro, kiuj riĉigas la Germanan kulturon. La verŝajne Germanoj estis ofte nur duope.

La kradrostiloj diferencis unu disde la alia koncerne formon kaj grandon. Kaj la amason da fumo, kiom for-ŝvebis fine trans l’lageto Fennpfuhl. Unu grupo da viroj uzis malbonodoran alkoholon por pli-rapidigi la aferon. Ne nur unu-foje, sed ĉiam denove. Ĉi tiuj homoj, pli valoraj ol oro, kiuj riĉigas la Germanan kulturon, ĝenis la aliajn vizitantojn ne nur per tia malbonodoro, sed ankaŭ per laŭta muziko aŭdebla eĉ en foraj partoj. Eble Albana muziko … Sed ĉi tiu estis bone: ili kolektis la rubaĵon en granda griza sako.

Legi plu “Homoj, pli valoraj ol oro, ĉe l’lageto »Fennpfuhl«”

Miaj novaj najbaroj: mahometanoj

En Berlino kaj Germanujo vivas kredantoj de diversaj religioj: bahaismo, budhismo, hinduismo, islamo, judismo, kristanismo, sikismo, ŝintoismo, taoismo kaj aliaj. Ili ĉiuj vivas laŭ la reguloj de siaj sanktaj libroj. Unu kredanto pli fidele, la alia malpli.

mahometanoj en tenda moskeo en Kolonjo

mahometanoj en tenda moskeo en Kolonjo (fonto: n-tv)

Sed nur la mahometanoj (islamanoj) asertas amase, ke siaj Sanktaj Skribaĵoj, Korano, estus super ĉiuj leĝoj kaj reguloj en Germanujo. Eĉ super Baza Leĝo! Nur Alaho estus la suvereno.

Inter la Germanoj kreskas islamofobio, la angoro pro la islamo (fobio signifas tion: angoro). Mi ne aŭdis ion pri angoro pro bahaanoj, judoj, kristanoj ktp. Eble, ĉar mi ankaŭ ne aŭdis ion pri murdoj de familianoj fare de aliaj familianoj pro »honoro« (germanlingve: Ehrenmorde) inter bahaanoj, judoj, kristanoj ktp. Kaj nenion pri devigaj edziniĝoj (germanlingve: Zwangsehen) de knabinoj kun maljunaj viroj kadre de bahaaj, judaj kaj kristanaj kaj aliaj komunumoj. Nenion pri teroristaj krimuloj, kiuj estis bahaanoj, judoj, kristanoj aŭ de alia religio. Legi plu “Miaj novaj najbaroj: mahometanoj”

La »rifuĝintoj« ne estas rifuĝintoj

Mama MerkelEkde 2015 amasoj da homoj el Arabaj kaj Afrikaj landoj venis en la landojn de Eŭropa Unio. Trans la maro per malnovaj ŝipaĉoj aŭ per-piede tra Turkujo. La fina celo de la plej multaj el ili estis Germanujo, pli ol unu miliono iris ĉi tien. Estas disertantoj el Sirio, homoj kiuj fuĝas el Afganio pro la milito en sia lando kaj plejparte junaj viroj serĉantaj nur pli bonan ekonomian vivo. Malgraŭ la fakto, ke oni nomas ilin ĉiujn rifuĝintoj, nur la plej malmultaj el ili estas rifuĝintoj laŭ Ĝeneva Konvencio. La aliaj estas kontraŭ-leĝe en Germanujo.

S-ino Kanceliero D-ino Angela MERKEL, ankaŭ estro de la kristandemokratoj en Germanujo, malobeis partojn de Baza Leĝo (konstitucio), rompis internaciajn kontraktojn kaj ne atentis diversajn leĝojn por akcepti la tiel-nomatajn rifuĝintojn en Germanujo. Fakuloj pri konstitucia juro parolas pri rompo de la konstitucio. Preskaŭ ĉiuj Germanaj politikistoj kaj ĵurnalistoj tamen honoras MERKEL-on pro ŝia bona koro, ŝia humana decido inviti la homojn en Germanujon, kaj la »rifuĝintoj« nomas ŝin »Panjo Merkel«. Kritikantojn de ŝia politiko oni nomas malamikoj de eksterlandanoj, rasistoj, ekstrem-dekstruloj, novnazioj (verŝajne la plej malica ofendo en Germanujo). Legi plu “La »rifuĝintoj« ne estas rifuĝintoj”