Arkivoj de etikedoj: Krimeo

Mi Petas je Azilo en la Vicoj de SAT

10547077_668028199957111_3281263077384217455_oMi petas je azilo. Azilo kiel esperantisto, kiu fuĝas el la vicoj de la Universala Esperanto-Asocio.

Mi dubas, ke mi estas tipa SAT-ano. Kiel juna GDR-ano mi pensis, ke la socialisma vojo de mia hejmlando estus bona ekzemplo atingi pli bonan mondon. Sed jaron post jaro mi ekkonis ĉiam pli bone multajn erarojn kaj problemojn en la reala politiko de la reganta komunista partio. Kiel membro de la Nacia-Demokratia Partio de Germanujo (germane National-Demokraische Partei Deutschlands – NDPD), unu el la kvar malgrandaj partioj en GDR, mi akceptis la gvidan rolon de la komunistoj kaj la amikecon al Sovetunio. Sed mi estis ne blinda pri la reala vivo ĉirkaŭ mi. Tamen mi estis maldekstrulo, laŭ mia propra pri-taksado. Legi plu Mi Petas je Azilo en la Vicoj de SAT

Advertisements

Kelkaj Rimarkoj pri la Libro »Krimeo Estas Nia« de la Ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ

krimeo estas niaLa libro »Krimeo Estas Nia« de la ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ plenumis bedaŭrinde miajn antaŭtimojn, kiujn mi atendis pro la subtitolo: »Reveno de la imperio«. La aŭtoro preferas – anstataŭ neŭtrale informi – propagandi laŭ la nun reganta lingvo-reguligo fare de Okcidento pri la Ukrajno-konflikto. Kial tio?

Trafe informas KNIIVILÄ, ke »en la 1950-aj jaroj Krimeo estis aligita al la Ukrajna Sovetia Respubliko« (p. 7), sed li forgesas skribi, ke tiu okazis pro ekonomiaj kialoj kaj sen demandi la loĝantaron. Tiu ŝanĝo estis arbitraĵo fare de la tiama ŝtatestro de Sovetunio. Legi plu Kelkaj Rimarkoj pri la Libro »Krimeo Estas Nia« de la Ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ