Ĉu la imperio komencas rebati?

D-ino Angela MERKEL, Germana kanceliero

D-ino Angela MERKEL, Germana kanceliero (© Axel Springer SE)

Ĉu vi rememoras, ke mi denuncis s-inon kancelieron Angela MERKEL kaj aliajn Germanajn politikistojn? Pro la krimo de agreso militi kontraŭ Afganujon kaj Sirion sen permeso de UN, do kontraŭe al § 13 Internacia Kriminala Kodo (kaj art-o 8bis de la statuto de Internacia Puna Kortumo).

Ĉi tie koncernan artikolon: Krimo de la agreso fare de Germanaj politikistoj

Advokato, kun kiu mi ofte kunlaboras, avertis min: oni provos misfamigi vin. Ĉi tiuj homoj, kontraŭ kiuj vi nun agas, ne ŝatas kritikon kaj kritikantojn.

Hieraŭ frumatene, je la 8a horo, kvin policistoj alvenis por traserĉi mian loĝejon. Legi plu “Ĉu la imperio komencas rebati?”

Advertisements

Sirio: krimo de agreso fare de Turkujo

Recep Tayyip Erdogan

Recep Tayyip Erdoğan

La Germana gazetaro je la 20a de Januaro 2018 komencis raporti jene:

  • »Turkaj batal-aviadiloj atakis Kurdajn poziciajn en norda Sirio« (Die Welt)
  • »Ofensivo kontraŭ Kurdoj nutras timon pri kroma eskalado en Sirio« (Spiegel online)
  • »Turkaj atakoj kontraŭ Kurdoj« (Die Tagesschau)
  • »Erdoğan anoncas surteran ofensivon kontraŭ Siriaj Kurdoj« (Zeit online)
  • »Milito kontraŭ la Kurdoj en Sirio – Turka invado en Afrin« (Der Tagesspiegel)
  • »Turkujo militas kontraŭ la fare de Usono subtenataj Siriaj Kurdoj« (Heise online)
  • »Erdoğan lanĉas ofensivon en Sirio« (Bild)

Legi plu “Sirio: krimo de agreso fare de Turkujo”