Krimo de la agreso fare de Germanaj politikistoj

Inspirite de d-ro Daniele GANSER kaj Ken JEBSEN, mi planas atentigi Internacian Punan Kortumon pri d-ino Angela MERKEL, nun Germana kanceliero, kaj aliaj pro la krimo de la agreso laŭ artikolo 8(bis) de la IPK-statuto.

Advertisements

Illegale Kriege (Daniele Ganser) - Orell Füssli 2016Jam jarojn mi interesiĝas pri Internacia Puna Kortumo, kiu komencis labori je la 1a de Julio 2009 kiel konstanta tribunalo koncerne genocidon, krimojn kontraŭ la humaneco, milito-krimojn kaj krimojn de la agreso. Sed la rezultoj de tiu kortumo seniluziigas min. Kelkaj Afrikaj politikistoj riproĉas rasisman emon al la juĝistaro de IPK, ĉar la kortumo esploras ĝis nun nur kontraŭ negroj. Tri Afrikaj landoj preparas fakte sian eliron: Kenjo, Namibio, Suda-Afriko.

Tiam mi legis (germanlingvan) libron de d-ro Daniele GANSER, Svisa historiisto kaj sciencisto pri paco, koncerne la »Kontraŭ-leĝajn militojn« (Kiel la NATO-landoj sabotas UN-on. Kroniko de Kubo ĝis Sirio) de 2016. La aŭtoro substrekas la principan gravecon de Internacia Puna Kortumo por la batalo por paco kaj kontraŭ la militoj-instigantoj en multaj landoj. Pro lia vasta kritiko kontraŭ Usono, la germanlingva Vikipedio kaj aliaj fontoj kalumnias d-ron GANSER. Continue reading “Krimo de la agreso fare de Germanaj politikistoj”

Kubo estis ĉiam revo por mi

camilloLa libro el la plumo de Ludwig RENN (1889 – 1979, Germana aŭtoro) pri la malgranda Kubano Camilo estis temo en ĉiuj mezgradaj lernejoj de Germana Demokratia Respubliko: »Camilo – Neordinara historio el Kubo de brava malgranda knabo kaj de lia avo«, Eldonejo por Infanoj, Berlino, 1978.

Ne nur mi ŝatis la bravan knabon. Li estis eta heroo de multaj lernantoj en GDR. Mi ankoraŭ rememoras, ke laŭ la libro Camilo estis ĝoje surprizita pro la fakto, ke infanoj el malproksima GDR donacas kajerojn kaj krajonojn al li kaj liaj amikoj, por ke ili povas pli bone lerni. Leginte tion min estis fiera. Continue reading “Kubo estis ĉiam revo por mi”