Malferma letero al LEE Jungkee (UEA)

»Kritiku stultulon, kaj li ribelos kontraŭ vi;
kritiku saĝulon, kaj li dankos vin pro tio.«


Estimata s-ano LEE Jungkee,

vi afable atentigis min al jena:

Mi plene komprenas vian intencon, sed mi sentas, ke Afrikanoj havas traŭmon pro historia fono al eksterlandanoj, precipe al Eŭropanoj.

Mi estas konvinkita, ke tia traŭmo estas kaj blufo kaj sin-trompado, sed antaŭ ĉio: grandega preteksto ne responsi la proprajn erarojn kaj mankojn.

pugno de negro sin liberiganta de ĉenojMi konscias pri la krimoj fare de Eŭropanoj kaj aliaj blankuloj en Afriko (pri tio) Sed … ĉu Blankulo elpensis la komercon pri sklavoj en Afriko? Ĉu Blankulo kapablis okupi tiom grandajn teritoriojn sen perfido fare de Afrikaj tribestroj kaj reĝoj? Ĉu la koruptemo estis nur okcidenta afero, kiu tuj forlasis Afrikon post la sendependiĝo?

La ekonomio en multaj Afrikaj landoj suferas. Ankaŭ pro ne-profitodonaj kontraktoj kun Eŭropa Unio, ekzemple pro Ekonomia Partnereco Akordo (pri tio) Kial Afrikaj politikistoj akceptis tian kontrakton, kiu detruas la ankoraŭ malfortan Afrikan industrion kaj krome malsanigas parton de la propra popolo? Ĉu por kuraci la traŭmon? Ĉu aŭ por banale plenigi la proprajn poŝojn? Legi plu “Malferma letero al LEE Jungkee (UEA)”

Advertisements

Kara juna samideano!

Estimata samideano, kara juna amiko en Afriko!

historioAfriko estis la lulilo de la homaro. La unuaj homoj naskiĝis en Afriko. La homaro disvastiĝis de Afriko tra la tuta mondo. La homoj fondis tribojn, popolojn kaj fine ŝtatojn. Foje ili vivis pace, foje ili militis unu kontraŭ la alia. Pro nutraĵo, pro virinoj, pro trezoroj. Venkitaj malamikoj fariĝis sklavoj. La negoco pri sklavoj estis en la tuta mondo.

En Afriko ekzistis grandaj, potencaj regnoj. Sed la scio pri tiuj regnoj estas tre malmulta, ĉar en Afriko mankis skriba historio. Ankaŭ tiuj regnoj batalis unu kontraŭ la alia. La reĝoj subpremis kaj ekspluatis siajn popolojn – unu pli multe, la alia malpli multe. Ili negocis kun sklavoj. Legi plu “Kara juna samideano!”

Libio: sklavo-merkatoj – ĉu preteksto?

Norda-Atlantika Teroro OrganizaĵoMi estis leginta kelkajn artikolojn pri denove kreskanta komerco pri sklavoj en Libio. Kaj mi eksentis teruron pro tio! Pro la bildoj de multaj junaj negroj turmentitaj en fremda lando. Sed nun mi legis artikolon, kiu rakontas tute alian historion.

La ambasadoro de Niĝerio en Libio taksis la raportojn falsaĵo. La ministro de eksteraj aferoj de Zambio deklaris, ke li ne scias ion pri sklavoj en Libio. Lia Ganaa kolego dementis, ke oni vendas Ganaajn civitanojn. Kaj Trump, Usona prezidanto, disvastigis per Twitter: fake news! (mensoga informo) Legi plu “Libio: sklavo-merkatoj – ĉu preteksto?”

Libio: sklavo-merkatoj ekfloras

tradukaĵo de la germanlingva artikolo »Sklavenmärkte in Libyen erleben Aufschwung« de Marilla SLOMINSKI


sklavenmarkt»Ĉu iu bezonas ministon? Tiu ĉi estas forta viro, li bone fosos. Kiu proponas? 500, 550, 600, 650 … vendite por 650 Libiaj dinaroj!« – sceno en la hodiaŭa Libio. Tie hodiaŭ en islamanaj sklavo-merkatoj oni komercas kiel bruton kaj vendas homojn el Afriko.

Rezulton de la Eŭropa Bonveniga Kulturo* – oni povus riproĉi al la ĉi-hejmaj amikoj de la kontraŭ-leĝa enmigrado.

Ĉirkaŭ 400 EUR kostas la »forta laboristo« al sia nova posedanto, unu el dekduoj, kiuj estis venditaj pasintmonate en la Libia ĉefurbo Tripolo ĉiu sesa minuto. Legi plu “Libio: sklavo-merkatoj ekfloras”